Jokohamo

Socia Vivo en Jokohamo/Tokio

Unu el oftaj demandoj pri Jokohamo rilatas al ties vivkondiĉo kompare kun aliaj urboj en la mondo. Ekzistas diversaj facetoj tie, kaj la problemo estas tre komplika. Nu, ni klopodas respondi al la demando utiligante la informojn akireblajn tra interreto. Jokohamo situas apud Tokio kaj la socia situacio tre similas unu al la alia. Tial ni volas citi priskribojn rilatajn al Tokio.

Permesu min sube montri ĉefe japanlingvajn fontojn pri respektivaj faktoj. Ankaŭ oftas sekundaraj fontoj pro tio ke primaraj fontoj jam malaperis el la reto.

1.Prezoj de Varoj kaj Servoj

Oni ofte aŭdas ke la prezoj estas altaj en Tokio. Ni vidu la faktojn.
Esploro pri Vivad-kosto kondukita de Mercer Human Resource Consulting konkludis en 2005 ke la varprezoj estas la plej altaj en Tokio. Laŭ ĝi, la dua estas Osaka kaj la tria: Londono. Kelkaj pristudoj, tamen, montras alian rezulton.

Monda Vojaĝebleco montras alian statistikon, kie vi trovos la impreson kaj prijuĝon fare de japana vojaĝanto pri diversaj aferoj en la mondo. La poent-noto de Japanio estas la 10a el 59 landoj.

2.Sekureco kaj saneco

Alia komparo montras ke Tokio estas relative sekura urbo en la mondo.
Economist Intelligence Unit (E.I.U.) raportis en 2005 urbajn kondiĉojn rilate al stabileco, sanzorgo, kulturo, klimato, eduko kaj infrastrukturo. La pintaj urboj laŭ tiu raporto estas Vankuvero, Melburno kaj Vieno. Tokio estis juĝita kiel la 16e bona urbo el 127 urboj en la mondo.
Komento pri tio en la japana.

3.Travidebleco kontraŭ korupteco

Justa negoco kaj sentrompa regado estas alia grava faktoro.
Laŭlanda Gradigo de Travidebleco en 2006, montrita de "Transparency International" komparas la justecon de socia sistemo en la mondo. Japanio troviĝas en 17a pozicio el 163 landoj.

4.Paceco

Supre montrita E.I.U. juĝis pacecon de 121 ŝtatoj en la mondo laŭ
(1) Ofteco de ekstera kaj interna militado,
(2) Interna sekureco kaj politika stabileco,
(3) Proporcio de armea elspezo kontraŭ Malneta Enlanda Produkto,
k.t.p. Japanio estis ordigita ĉe la 5a loko post Norvego, Nov-Zelando, Danujo k.a. en 2007.