Ondas Jokohamo N-ro 6 2007-08-10, vendredo redakteja retadreso: ondas@jei.or.jp Kongresa Kuriero de la 92a Universala Kongreso en Jokohamo, Japanio Salutmesagxoj al la kongresanoj nova prezidanto de UEA: Probal DAsxGUPTO Estimataj geamikoj: Mi estas estimanto de la amikecoj. Mi salutas vin en la nova rolo de via prezidanto, kiu havas la privilegian devon konstante auxskulti vin. Esperanto estas specife amika kaj auxskultema lingvo. Ni donis unikan formon al nia helpemo ekde 1914. Dum la Unua Mondmilito ni peris mesagxojn, mangxajxojn, medikamentojn inter la militantaj landoj. Cxu nur dum milito aperas tiaj urgxoj? Ne! Cxiam ekfajras krizaj bezonoj, cxu pro subita tertremo ie, cxu pro konstanta nutrajxomanko aliloke. Niaj helpemaj komunik-rimedoj devas cxiam esti pretaj auxdi la petojn de akutaj bezonantoj kaj trovi kapablulojn, kiuj tuje kaj tauxge fajrobrigados la fajrojn - precize kiel dum militoj. Cxu tia gxeneralega, skolta helpemado---okupigxanta pri viktimoj de inundoj, de malsategoj, de tertremoj - estas vere prioritata en movado por neuxtrala mondlingvo? Ni jam respondis tiun demandon en 1914. Jes ja. Ni estas helpema lingvanaro; ni kredas, ke la lingvoj devas per neuxtrala pontado plibonigi sian komunikreton. Kial? Gxuste cxar la plej drastaj suferantoj bezonas esti atingataj kaj servataj fulmrapide. Ecx sur pli banala nivelo, ni cxiuj ja scias, ke la delegita reto kaj aliaj UEA-strukturoj estas absolutaj antauxkondicxoj por nia kolektiva ekzisto, pli gravaj ol la gramatiko. La nuna estraro laboras por plifirmigi niajn instituciojn, gxuste cxar ni vidas en ili la esencon kaj estontecon de la zamenhofa lingvo. Venas 2008, kiun UN deklaris la Internacia Jaro de la Lingvoj; kaj ni centjari gxos! Vi, kiuj kongresas, kaj precipe tiuj inter vi, kiuj staras cxe la sojlo de UEA kaj ne en nia anaro, bonvolu ja aligxi al la Asocio kaj kunagi kun ni! Vi trovos, ke ni helpas atingi ankaux viajn celojn. raportoj 1. Kleriga Lundo (08-06, antauxtagmeze) 1.1 Lingvaj festivaloj Dennis KEEFE tre detale klarigis la metodikon malantaux organizado de lingvaj festivaloj. Tiaj okazas jam en multaj landoj kaj proponas bonajn eblecojn prezenti Esperanton al la publiko. Sed la ideo, ke esperantistoj mem okazigu prezentadon de aliaj lingvoj, sxajnas tempo malsxparado. Bude partopreni jes - organizi ne! Jos'e Antonio VERGARA proponis, ke oni havu lingvan festivalon por lokanoj okaze de UK-oj, kio montrus kiam subteno al lingva kulturo. Tia ideo eventuale estis tauxge adaptebla. 1.2 Kiel recenzi La seminarion gvidis Paul P. GUBBINS helpe de Anna L'OENSTEIN kaj DOI Cxieko. P. Gubbins unue donis al ni ses demandojn: 1. Cxu vi legas recenzojn? 2. Cxu vi acxetas librojn surbaze de recenzoj? 3. Kial recenzi? 4. Kio estas bona recenzo? 5. Kion enhavas bona recenzo? 6. Kiajn karakteriza jxojn posedas bona recenzisto? Tiujn demandojn ni diskutis en kvin grupoj po 6- 12 homoj. Poste sekvis vigla diskuto, lerte prezidata kaj direktata dum kiu cxiu grupo prezentis siajn respondojn. Fine P. Gubbins disdonis foliojn kun konsiloj de Marjorie BOULTON pri la arto recenzi (el Esperanto de UEA, aprilo 1988) kaj ekzemploj de recenzoj verkitaj de la tri gvidantoj. Montrigxis, ke la konsiloj de M. Boulton tre similis al la konkludoj de nia diskuto. P. Gubbins, kiel bona instruisto, eble celis gxuste tion: Ni pli bone absorbu la materialon, mem trapensante gxin. Skribante cxi tiujn vortojn mi sentas min kvazaux recenzanto de la seminario, do mi esperas, ke laux kelkaj el niaj konkludoj mi prezentas la esencon de la afero kaj opinion lauxeble objektivan. Edmund GRIMLEY EVANS (KN 1469) 2. Kvar subkomitatoj (08-06, lunde) 2.1 Financo En la kunsido, Yves BELLEFEUILLE gvidis la diskuton, kun helpo de estrarano Ans BAKKER. Temis pri financa raporto, bugxeto pri 2008, kotizoj por 2008 kaj membro-varbado, kaj la direktoro Osmo BULLER respondis al demandoj. 2.2 Eksteraj rilatoj En la kunsido Ranieri CLERICI estis gvidanto kun helpo de Renato CORSETTI. Estis diskutoj pri la reprezentigxo de UEA cxe organoj de UN kaj Unesko. En la jaro 2008, la temo de UN estos pri lingvoj, kaj necesas pripensi la rolon de Esperanto en tio. 2.3 Informado Jukka PIETILテИNEN gvidis la kunsidon pri informado, kun vigla diskuto pri la eblecoj kontakti amaskomunikilojn kaj pri bezono de materialo en interreto por tiu celo. Ankaux estas bezono de pli da scio pri amaskomunikiloj loke kaj lande en cxiuj landoj. 2.4 Edukado La kunsido estis gvidata de Atilio ORELLANA ROJAS, kaj temis pri edukado, cxefe pri ekzamenoj. Pliaj subkomitatoj estos traktitaj en la komitatkunsido vendrede. Ulla LUIN (KN 80) 3. Azia Agado 08-06, lunde okazis la kunsido. Cxeestis pli ol 100 inkluzive de 10 reprezentantoj. Komence HORI Jasuo parolis pri mallonga historio kaj la projektoj de KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado). Poste raportis 11 landaj asocioj pri jenaj aferoj : 1. Stato de la asocio kaj organizo 2. Movado en 2006-2007 3. Solvendaj problemoj 4. Agadplano por 2007-2008 Laste restis 60 minutoj kaj okazis diskutoj kun demandoj, rekomendoj, kritikoj ktp kaj fine la prezidanto de KAEM konkludis: 1. Sukcesigu la AK (11-15 de februaro 2008 Bangaloro, Barato = Hinda Unio) 2. Laboru por plivigligi la movadon en Bangladesxo, Srilanko (profitante la AK) kaj Filipinoj (jam gxerminta) 3. Dum la UK amikigxu unu la alian, cxar tio estas la plej granda motoro de nia movado. HORI Jasuo (KN 86) 4. Landa Agado 08-07, marde, okazis la kunveno en Lapenna, en kiu partoprenis pli ol 30 kongresanoj, kiuj auxdis la raportojn de reprezentantoj de landaj asocioj. Inter ili menciindas la raportoj de la franca reprezentanto, tial ke tiu cxi landa asocio rekonatas pro elstara agado aparte en la informa kampo. Entute estis 16 oficialaj raportoj plus aliaj de ne oficialaj reprezentantoj. Oni instigis al dauxra atento pri gravaj taskoj kiel reprezentigxo de la landaj asocioj dum UK. La funkciado de la listo pri landa agado, la informa laboro en la koncernaj landoj, kaj la venontjaraj eventoj por loke celebri la UEA-centjarigxon lige al internacia jaro de la lingvoj, interalie. Mariza GUTI'ERREZ (KN 75) 5. La Tago de la Lernejo 08-07, marde okazis la kunsido en Ludovikito. Post la malferma saluto (Mihau TRIFOI: ILEI) kaj la salutoj nome de la japana ILEI-Sekcio (Tieko ISIKAWA), de AIS (Mauro LA TORRE), de IEI (Atilio ORELLANA ROJAS) sekvis serio de 14 prelegoj. Oni parolis pri "Esperanto-Kurso kiel oficiala lernobjekto en lernejo"(Takesi SIMATANI), pri "Unika instruado de Esperanto-kurso" por kompreni alilandajn homojn kaj kulturojn (Ricuko HUGXIMOTO), pri la "Altlerneja Esperanto-Agado en Liaoning-provinco de Cxinio"(WU Guojiang), pri "Esperanto-instruado en Koreio"(LEE Jung-kee) parolis pri "Instruado de Esperanto en Irano"(Reza TORABI), pri la sperto "instrui Esperanton en Euxropo, en Cxinio"kaj en Hinda Unio (Dennis KEEFE). Estis prezentitaj "Kelkaj euxropaj instru-projektoj de Esperanto"(Mihai TRIFOI), la projekton "Lingvolancxilo"("Springboard", Paul GIBBINS kaj "La rolo de internaciaj instru-projektoj en Herzberg, la Esperanto-urbo"(Zsofia KORODY), la projekto "Esperanto per rekta metodo"(Stano MARCXEK) kaj la metiejo de edukado.net (d-ro Katalin KOV'ATS) La Tago de la Lernejo finigxis per kvar lastaj prezentoj: "Referenckadro"(KER) kaj memtaksado laux la euxropaj normoj (Katalin KOV'ATS "Novaj ILEI-LIEA ekzamenoj laux la Referenckadro de la konsilio de Euxropo"(Zsofia KORODY), la evoluo de la projekto "lernu.net"(Bertil WENNERGREN) kaj "BEK - Nova Ekzercaro pri Sufiksoj kaj Prefiksoj" (Dennis KEEFE). La Tago de la Lernejo okazinta cxi-jare en Jokohamo estis bona nova okazo por intersxangxo de sperto por multaj Esperanto-instruistoj Mihai TRIFOI 6. Ekskurso al Muzeo de Ghibli kaj la urbodomo de Mitaka 08-08, merkrede. Partoprenis 20, invitite de la urbo Mitaka en Tokio. Gxuinte la muzeon pri la animacia mondo, ni vizitis ankaux la urbodomon de Mitaka por renkonti la urbestron. Sxi menciis la civitanan agadon de urbanoj pri internacia amikeco, kaj akcentis la signifon de la monato auxgusto, kiam atombomboj eksplodis en Hirosima kaj Nagasaki en 1945, por ke esperantistoj kontribuu por mondpaco. NAKAMURA Daishin (KN 464) 7. Rostbankedo 08-08, en ekstera kuirejo de la amaslogxejo sub serena cxielo okazis rostbankedo ekde 18:30. Bongustaj rostitaj legomoj, viandoj kaj nudeloj estis enmetitaj en apetitoplenajn internaciajn stomakojn de 30 partoprenantoj el 9 landoj sub amika kaj gaja etoso. 8. Raporto el ZAIM kaj Kannai-Halo En 90-minuta Enkonduka Kurso de Esperanto partoprenis 40 personoj en 08-05, dimancxe, kaj 32 en 08-06, lunde. En Vegetara Luncxo partoprenis 50 en 08-05, dimancxe. En Poezia Vespero partoprenis 220 en 08-05, dimancxe. Iuj ne povis trovi sidlokon, kaj do starante auxskultis entuziasme. En Junulara Bankedo partoprenis 62 en 08-06, lunde. Inter ili 20 bankedis en apuda taverno pro tro multa partoprenantaro. En Koncerto "Muzike Interkulturi" en Kannai- Halo en 08-07, marde, cxeestis 260. La cxeestantoj estis tiel multaj, ke ili ne povis trovi sidlokon. Inter ili 80 estis ne-esperantistoj. Kongresanoj Invitas 1. Muzika Esperanto-Ligo Dum sukcesa jarkunveno estas decidite aperigi la bultenon Muziko trifoje jare por membroj. Gxi inkluzivos la muzikon por kantemuloj cxe 93a UK en Roterdamo. Por membrigxi nun la kosto estas 800 enoj aux EUXR 5.00. Kontaktigxu kun Jennifer BISHOP KN 177 2. Invito al "Rondo UK-n pripensi" Ni kredas, ke vi estas cxiam suficxe kontentaj de UK-programeroj; ni tamen imagas, ke vi sxatus esti ne sole "suficxe", sed ankaux "plene"kontentaj dum la UK-semajno. Por atingi tion, ni devos fari ion kaj tiucele ni lancxis kune "Rondo UK-on pripensi". Tial ni deziras, ke ankaux vi aligxu al la rondo por kune diskuti nian komunan interesajxon. Ni arangxos fondkunsidon de la Rondo laux jenaj detaloj: ni invitas vin afable en gxi partopreni. Loko: 5-a etagxo, cxe la Rendevua tabulo Dato/horo: en la 10-a, vendrede, 17:00-18:00 Korektoj 1. En la raporto de "Amerika Komisiono"jena hejmpa gxo estis menciita (n-ro 4): http://www.amerika.org. Gxi estu "http://www.ameriko.org". 2. Mi petas korekton rilate Ondas Jokohamo n-ro 5, p. 2, kongresanoj invitas: Amikaro Bruno Gr'oning. La temo de la prelegoj estos "sanigxo per spiritaj fortoj"kaj ne "sxangxo". Detlef MEIER (KN 961) Informo de UEA Kongresa Libroservo estas ne nur butiko, sed ankaux speco de ekspozicio Ionel ONET (libroservisto de UEA) Cxi tio estas mia sesa UK en kiu mi funkcias kiel libroservisto. Mi esperas ke ankaux tiu cxi kongreso estos sukcesa ne nur por la kongreso mem gxenerale sed ankaux pro la libroservo. Ni devas pensi pri la fakto, ke al Japanio venas preskaux unu tuno kaj duono da libroj pli ol mil titoloj eble 180 skatoloj el ne nur Nederlando sed ankaux el aliaj landoj. Kongresa libroservo de UEA estas ne nur butiko, kie oni povas acxeti, sed estas ankaux speco de ekspozicio. Cxi tie oni vidas kvaronon de la titoloj, kiuj estas el nia librostoko. Principe ankaux cxi-jare ni portis tre varian elekton de titoloj. Sed en tiu cxi jaro ni ankaux konsideras la landon de la kongreso. Ni havas apartan kategorion de japanajxoj kaj pli ol kutime ni havas titolojn kiuj rilatas al Azio kaj al Pacifikoj. Mi atendas vin en la libroservo! Revenis viva de la pinto de Fujxi-monto! Daniel XAVIER HADDAD (KN 1544), partopreninta en la Tuttaga Ekskurso E7 al Fujxi, kaj mistere malaperinta ien en la monto-mezo, felicxe revenis senvunda. Daniel, tute indiferenta pri la fakto, ke multaj kongresanoj cerbumadis pri lia foresto kaj zorganto ecx iris al la monto, montris sian figuron en la Gubernia Muzika Halo. Jen estas lia pardonpeto. "Miaj karaj, estas cxio en ordo. Kaj mi vere petas pardonon pri tio, ke vi cxiuj prizorgis min. Mi vere ne imagis, ke vi cxiuj estis en tia stato." Daniel LKK informas La urbo Jokohamo forte subtenas la UK-on. Du oficistoj el la koncerna fako observis kun kontento niajn programerojn en la 6-a de auxg. Ili salutis "Bonvenon al Jokohamo!", "Saluton!" ktp, renkonte al la partoprenantoj, kiuj montris grandan dankemon pro la subtenado de la urbo. Ili ankaux cxeestis en la programeroj en ZAIM en la 5-a. Ili estis forte impresitaj pri entuziasmo de Esperanto-programeroj. Iru al ZAIM Hodiaux, vendrede, la 10-an de auxgusto 13:00-19:00 Ekspozicio 14:00-15:30 Sxamisena kurso Sxamiseno: tri-korda japana tradicia muzikilo. Oni povos provludi gxin. Gvidos TAZIMA Mayuko. 15:30-16:00 Prelego: El Hirosximo al la mondo. 21:30-22:30 Danc-kurso: cxa-cxa, tango, valso ktp. Gvidos Leo SAKAGUCHI kaj Cosima BREITENSTEIN 22:30-23:30 Koncerto Gvidas TAZIMA Mayuko 23:30-gxismatene Diskejo kaj Babilejo Diskludisto Leo SAKAGUCHI Morgaux, sabate, la 11-an de auxgusto 13:00-19:00 Ekspozicio novaj aligxintoj 1887 1897 50-an UK-on en Tokio 1965 mi partoprenis KAWANISI Teturo HIRAYAMA Tomohiro Glauco POMPILIO KOBAYASHI Tsukasa YAMASAKI Motohiro AOYAMA Tooru KOBAYASI Utako Ulrich LINS Yoshie kaj Dieter KLEEMANN Pardonon! Pro manko de loko ni ne povas aperigi intervjuojn kun la partoprenintoj en la 50-a UK. hajka angulo sub sunrostado la Jokohama ondo bolas tra l' mondo KOUBUCHI Shin-ichirou. (KN 1769) Dankon al cxiuj kongresanoj! Tiu cxi 6-a numero estas la lasta Kongresa Kuriero. Cxu la kurieroj estis utilaj kaj interesaj? Ni cxiam sentis nin varme akceptitaj de cxiuj kongresanoj. Kun granda dankemo, ni salutas vin: Gxis la revido en Roterdomo en 2008 !!! Por la kuriero laboris: AIKAWA Setuko, AOYAMA Tooru, ARAI Tosinobu, DOI Cxieko, HIRAYAMA Tomohiro, HONDA Terumi, HORI Jasuo (cxefo), HOTTA Hirohiko, IWAYA Mituru, KITAGAWA Sy'ozi, OSIOKA Moritaka, SAKAMOTO Norie, Judyta YAMATO.