Flughaveno Haneda - Ekspresa Buso al YCAT

Kiam vi atingos la Flughavenon Haneda, vi venos al la elirejo de Aerostacio 1a aŭ 2a post suriĝo. Ĉu ĝi estos la unua aŭ la dua, tio dependas de la flugkompanio elektita de vi. Vidu la tabelon de flugkompanio kaj aerostacio. La postaj paŝoj estas samaj en ambaŭ okazoj.
Noto: Se vi atingos Internacian Aerostacion de Haneda, vi povos havi senpagan busservon al Aerostacio 1a aŭ 2a.






Ĉe la elirejo vi plue paŝos:
  1. Repreni vian pakaĵon deponitan ĉe la ekflugo.
  2. Renkonti iun ĉe la renkontejo.
  3. Aĉeti bileton kaj preni ekspresan buson al Jokohamo(YCAT).
La paŝo 3a povas modifiĝi al la utiligo de fervojo al Jokohamo, tamen buso estas pli rekomendinda pro geografia simpleco de biletvendejo kaj bushaltejo.


La prezo al YCAT estas ¥560, bezonata tempo estas 30-40 minutoj. Vidu la hortabelon.