会誌『エスペラント』
La Revuo Orienta en 2010

   1月号 (Januaro)  2月号 (Februaro)  3月号 (Marto)  4月号 (Aprilo)
   5月号 (Majo)  6月号 (Junio)  7月号 (Julio)  8-9月号 (Aŭgusto-Septembro)
   10月号 (Oktobro)  11月号 (Novembro)  12月号 (Decembro)  2009年発行分 2011年発行分


2010年12月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

la 97-a Japana Esperanto-Kongreso

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la decembra kovrilo

Ĉi-decembre denove “La Espero” estos kantata en zamenhof-Festoj. Mi pentris ĉi tiun bildon rememorante la Esperantan himnon, kiun mi kantis kun emocio en UK-oj. Desegnante karajn vizaĝojn de samideanoj, mi sentis, ke Esperanto estas vere belega lingvo por riĉigi la vivon danke al agrablaj renkontiĝoj kun multe da simpatiaj samideanoj kaj interesaj spertoj en Esperantujo. Mi elkore dankas al nia lingvo kaj al vi en mia lasta el la pentraĵoj de la kovrilo, kiujn mi pentradis dum la du jaroj.
  [ NAGAI Atsuko ]




2010年11月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

la 95-a UK kaj la 66-a IJK en Kubo

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄 綴込み:日韓共同開催エスペラント大会第2報

Klarigo pri la pentraĵo sur la novembra kovrilo

La 7a de novembro estas la komenco de la vintro laŭ ĉi-jara japana kalendaro. Jam suna tago mallongiĝas. Kiel vi pasigas longan vesperon en la nuna sezono? Ĉi tiu bildo estas unu sceno en la hejmo de miaj geamikoj, kiujn mi vizitis en la lastjara novembro. La edzino ludis diligente gitaron por pretigi sin por koncerto. La edzo kaj la katino, la simpatiaj kamaradoj, ĝuis la abundan tempon vesperan atentante, ke ili ne ĝenu la mastrinon.
  [ NAGAI Atsuko ]




2010年10月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

La 6a Azia Kongreso de Esperanto

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la oktobra kovrilo

La bela tago en oktobro en Japanio estas bonega por fari ekskurson. Ni povas ĝui belan aŭtunan pejzaĝon dum veturado tra la fenestro. Mi pentris ĉi tiun bildon rememorante la ekskurson dum la UK en Prago 1996. En la buso Esperanta ĉiĉerono klarigis pri multaj vidindaĵoj. La flua parolado ŝajnis al mi preskaŭ muziko por dormigi. Mi sentis, ke mi mem fariĝis tiu dormantino, rigardanta belegan pejzaĝon, kvazaŭ en sonĝo
  [ NAGAI Atsuko ]




2010年8-9月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

2009年エスペラント運動年鑑 [ 組織部 ]
Jarlibro de Esperanto-movado en Japanio en 2009



Klarigo pri la pentraĵo sur la aŭgusto-septembra kovrilo

Mi konatiĝis kun multe da bonkoraj eksterlandanoj en mia unua UK en Varsovio en 1987. Poste revido kun la geamikoj estis granda ĝojo por mi en UK-oj. En la uK 2007 en Jokohamo, mi revidis karmemorajn geamikojn post multaj jaroj (post la UK 1999 en Berlino). Sed bedaŭrinde tiam mi ne povis revidi unu francan kamaradon (*). Li estis tre afabla, bonhumora kaj simpatia homo. Ĉi-foje mi volis pentri lin rememorante agrablecon.
*Maurice SUJET (1920-2006) Li regule partoprenis en UK-oj kaj havis multajn geamikojn tra la tuta mondo.
  [ NAGAI Atsuko ]




2010年7月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

Japanaj esperantistoj en aliaj landoj

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la julia kovrilo

Oni diras, ke orfiŝoj alvokas feliĉon per riĉeco, pro sia nomo kun oro kaj sia brila koloro. Kaptado de orfiŝoj per la plata kulero el papero estas japaneska amuzaĵo en somera festo. La ludo estas taŭga por humida somero en Japanio, ĉar ni sentas freŝecon rigardante naĝadon de orfiŝoj. Sed ni ofte sentas pli da varmeco entuziasmiĝante pri la kaptado. Ni bezonas ioman teknikon, por ke la papero de la kaptilo ne truiĝu en akvujo.
  [ NAGAI Atsuko ]




2010年6月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

Nagasako kaj la 97-a Japana Kongreso

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la junia kovrilo

Jam ĉesis pluvi. Belaj du ĉielarkoj aperis en la ĉielo. La veter-pupo(*), kiu pendas por alporti bonan veteron, ŝajnas sukcece plenuminta sian taskon. En la fino de la lastjara pluvsezono mi rigardis grandegajn du ĉielarkojn (**) en Tokio. Ankaŭ multaj pasantoj haltis kaj admiris la belecon dum kelka tempo estante en iomete feliĉa humoro. Ĉielarko certe donas al ni novan forton kaj esperon, ĉu ne?
* la veter-pupo: pupo Suĉjo, pupo sun-knabo,(てるてる坊主)
** du ĉielarkoj: ĉefa ĉielarko(主虹)kaj sekundara ĉielarko(副虹)
  [ NAGAI Atsuko ]




2010年5月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

La Origino de Specioj, kaj la Historio de Ideo [ Klivo LENDON ]

Kiel organizi kurson kaj kiel lerni? (2)

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la maja kovrilo

En Japanio la kvina de majo estas infana tago. La tago estis antaŭe festotago nur por knaboj. Se karpofiguraj flagrubandoj (*) naĝas en la aero apud domo, tio montras, ke knabo(j) loĝas en tiu domo. En mia hejmurbo kamo en la gubernio Niigata oni povas ĝui admirindan pejzaĝon super la rivero kamo ĉirkaŭ la tago. Ĉirkaŭ 500 rubandaj karpoj, kiujn loĝantoj donis, naĝas en la aero super la rivero. dum la Ora Semajno(**) multaj familianoj pasigas tempon agrable en la riverujo ĝuante la spektaĵon de la sezono.
* karpofigura flagrubando: Koinobori
** Ora Semajno (ĉ. unu-semajnaj ferioj de finaj tagoj de aprilo ĝis unuaj kelkaj tagoj de majo)
  [ NAGAI Atsuko ]




2010年4月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

Kiel organizi kurson kaj kiel lerni? [ 編集部 ]

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la aprila kovrilo

Sub plena florado de sakuroj dancistinoj esprimas ĝojon de printempo per danco. Aprilo donas tian imagon al mi. Ŝajnas al mi, ke sakuro estas speciala por japanoj pro la beleco de floroj kaj tuja falo de petaloj. Eble en tio ni rimarkas la belecon de senpersisteco. Vizitu ĝui sakurojn kaj ricevu novan viglecon, sed persistu por via deziro kun espero.  [ NAGAI Atsuko ]



2010年3月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

La 95a Universala Kongreso en Havano, Kubo

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la marta kovrilo

Pentrante ĉi tiun virinon ĉe kiu mi sentis printempan atmosferon, mi rememoris la sezonajn vortojn “Monto ridetas (*)”. Tio signifas, ke la arboj en montoj ekburĝonas en printempo kaj ŝajne la montoj ridetas brile sub milda sunlumo. La flavaj floroj malantaŭ ŝi estas forsitioj (**). Ĝia flora lingvo estas “espero”. La “espero” estas viglega ĉirkaŭe en marto.  [ NAGAI Atsuko ]
*: Yama Warau(山笑う) **: Rengyô連 翹(レンギョウ)




2010年2月号

ENHAVO/目次

klerigaj paĝoj

La 6a Azia Kongreso de Esperanto

Belarta Konkurso en 2009

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la februara kovrilo

La 4a de februaro estas la unua tago de printempo. Kvankam en ĉi tiu monato estas ankoraŭ malvarme, printempo montras siajn signojn alternigante malvarmon kaj varmon kun milda lumo. La virino en la kovrilo dronas en meditado pri sia estonta vivo, sentante signojn de printempo senkiale eĉ en malvarma tago, kiam neĝeroj faletas.  [ NAGAI Atsuko ]



2010年1月号

ENHAVO/目次

Esperanto en la tempo por ŝanĝi

klerigaj paĝoj

movadaj paĝoj

Informoj / 情報欄

Klarigo pri la pentraĵo sur la januara kovrilo

Feliĉan novjaron 2010!
En lastaj jaroj neĝis malmulte, kaj kelkfoje estis bela vetero en la unua de januaro en mia naskiĝloko en la gubernio Niigata. Sed la vetero en vintro estas tre ŝanĝiĝema. Eĉ post bela tago, meznokte subite mi aŭdis tondrojn kaj vidis fulmojn, sed baldaŭ mi sentis sensonan atmosferon kaj profunde dormis. Kaj en la sekvanta mateno mi rimarkis ke ekstero estas tute blanka. Mi tre ŝatas tian kvietan matenon en neĝa lando.   [ NAGAI Atsuko ]




▲本ページの冒頭へ ◆ 主ページ(日本語)へ   ◆ Al la Ĉefpaĝo (Esperante)