La 32a Tutlanda Kunloĝado de Esperantistoj, YOYOGI '99 (TK-32)

majo 2(dimanĉo)-5(merkredo)

La 1-a Informilo

organizas: Japana Esperanto-Instituto

La tutlanda kunloĝado finiĝis laŭorde kun 97 aktualaj partoprenantoj. La libro- vendejo samloka atingis la vendosumon de 295,000 enoj. Dankon pro via koopero. (5/9, JEI)


Tutlanda Kunloĝado estas lernejo, kie plej kompetentaj kursgvidantoj donas al partoprenantoj el la tuta lando la ŝancon intensive lerni Esperanton. Kaj ĝia 32-jara historio mem konfirmas la fakton ke 'intensive lerni lingvon estas plej efika metodo'. Ankaŭ ĉi-jare TK-32 garantias 12-horan altnivelan lecionon, kiel Vi vidos ĉi-poste.

Pasis 5 jaroj de kiam JEI fariĝis la organizanto de TK. Kaj post diversaj provoj, JEI nun havas pli konkretajn ideojn utiligi programerojn de TK por konstantaj projektoj de JEI: 'Lingvaj Rajtoj', 'utiligo de novaj komunikiloj' ktp. En nia movado troveblas ankoraŭ multegaj problemoj kaj taskoj. Do TK estu plene ekspluatata kiel diskutejo. Viaj krepovaj opinioj estas atendataj!

KIAM: 2a-5a de majo 1999
KIE: Olimpik-memora Junulara Centro en Yoyogi, Tokio
KOTIZO: 28 000 enoj / kotizo por lecionoj, 3 tranoktoj kaj 8 manĝoj.
Pretas ankaŭ diversaj rabatoj. Vd. p.6.
ALIĜO: Sendu la aliĝilon (p.7-8) al ĉi-suba adreso letere aŭ telefakse.
LIMDATO: la 10an de aprilo 1999
Aliĝu ĉe: TK-32 ĉe Japana Esperanto-Instituto
JP-162-0042 Tokyo-to Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3
TEL (03)3203-4581 / FAKSO (03)3203-4582 / retpoŝto: esperanto@jei.or.jp

# Klasoj (Esperantaj)

Troviĝas diversaj klasoj. Inter ili, esperante plenumota klaso estas:
<6> Meza Klaso
Joel Brozovsky
ABC-gramatiko de Esperanto: Ĉu al vi mankas memfido pri la Esperanta gramatiko? Kiel ĝuste uzi la verb-formojn -i, kaj -u, kaj la participojn? Kiel meti interpunkciojn, ktp.? En tiu ĉi kurso, oni lernu ne nur gramatikerojn, sed pli grave, kiel mem serĉi kompreneblajn respondojn al gramatikaj demandoj. Bv. aĉeti la libron, kaj kunportu viajn gramatikajn demandojn.
◇ Kaj ĉar la laborlingvo ĉi tie estas Esperanto, vi alkutimiĝos ankaŭ je konversacio, havante tre konkretan temon "gramatiko".

# Plano de la Tagordo

Ĉi-jare "Maja Festo" organizita de Rondo" Harmonia okazos en la sama gastejo paralele al TK-32, 2an-4an de majo. Profitante la okazon, TK-32 kaj Maja Festo havos kelkajn komunajn programerojn. Pri detaloj de la Festo bv. turni Vin al:
TAKEMORI Hirotosi:TEL kaj FAKSO: (0742)49-3867,
retpoŝto: CQA06113@nifty.ne.jp

# FAKKUNSIDOJ

1 Konsilo pri lernado de Esp.

2 Parolu kun alilandanoj!

3 Kantu! Kantu! Kantu!
Se Vi interesiĝas pri kanto-tradukado, notu tion sur la aliĝilo.

4 Ludu per Esperanto.

5 Kien la Esp-movado en la draste nova cirkonstanco: digitala revolucio
kaj disvolviĝo de la Reto. Oni resume prezentas la raportojn de la
samtitolita seminario. (japanlingve)

6 Homaj Rajtoj, Lingvaj Rajtoj k. Esperanto.
*detaloj ĉi-sube

7 Kiel progresigi la Azian Movadon?
*detaloj ĉi-sube

# SIMPOZIETO



1 Homaj Rajtoj, Lingvaj Rajtoj k. Esperanto.
La 3a ero sekvanta de la lastjaraj prelego de s-ro Nakamura kaj de la simpozio
pri 'Lingvaj Rajtoj'. Ĉi-foje oni prilumas la rilatojn inter la du Rajtoj
Homaj kaj Lingvaj; kaj inter Lingvaj Rajtoj kaj Esperanto, surbaze de esp-ista
starpunkto.
2 Kiel progresigi la Azian Movadon?
Fronte al la 2a Azia Kongreso, ni pripensu la 21jarcentan perspektivon.
(1)Kia estos AK-2?
(2)situacio de la socio kaj la movado de la apartaj regionoj
(3)KAEM - kiel kunlabori kun koreoj kaj ĉinoj
.

3 Eduka Sistemo de Esp. (lerniloj, kurso por kursgvidantoj, ekzamenoj
ktp.) nun konsiderata kiel diskuttemo. Interesitoj unue konsiliĝu kun la
organizanto.

* Se vi malamas seriozumon kaj emas havi havi disan programeron, proponu
ion ajn, ekz. eĉ noktan turismon.

# DETALOJ

GASTEJO: Olimpik-memora Junulara Centro
JP-151-0052 Tokyo-to Sibuya-ku Yoyogi-Kamizonotyo 3-1
 TEL: (03)3467-7201

KOTIZO: Bv. pagi surloke ce la giĉeto.
\28 000(3tranokta)/ \22 000(2tranokta) \16 000(1tranokta)/ \7 000(1taga)

Rabatoj:
1. Tokai/Kosinetu \2 000
2. Tohoku/Kansai \3 000
3. Tyugoku/Sikoku \5 000
4. Kyusyu/Hokkaido \8 000

5. alilandanoj \3 000
6. handikapuloj \3 000
7. studentoj  \5 000
8. malpli ol 18jaraj \5 000
9. Familianoj  \5 000
= Validas por la 2a kaj pliaj partoprenantoj el la sama familio.
10. JEI-membro \1 000
11. JEI-filio (\1 000)
= La filio kiu sendas plurajn partoprenantojn poste ricevos la sumon.
*Maksimumo de rabato: \8000 / \4000(1tranokta)
(La kategorioj JEI-membro kaj JEI-filio ne kalukliĝas en la maksimumo.)

INFANOJ / INFANETOJ:
Se Vi volas akompani infanojn netaŭgajn kiel la kursanoj, unue konsiliĝu.

POR ALIGXO:
Sendu la aliĝilon (p.7-8 ĉi-kunaj) al ĉi-suba adreso poŝte aŭ telefakse.
Limdato: la 10an de aprilo / 80 litoj maksimume.

AUXTO-PARKEJO:
Oni ne rajtas uzi aŭto-parkejon sen permeso. Se Vi nepre bezonas longe parki,
laŭeble frue sinanoncu kun la kialo. Ni petos permeson de la Junulara Centro.

ALIGXO kaj INFORMOJ:
Japana Esperanto-Instituto
JP-162-0042 Tokyo-to Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3
TEL (03)3203-4581 / FAX 3203-4582, retpoŝto: esperanto@jei.or.jp


Provizora aliĝilo:
aliĝilo