プラハ宣言

MANIFESTO DE PRAGO de la Movado por la Internacia Lingvo ESPERANTO

1996年、チェコのプラハで開かれた第81回世界エスペラント大会で「国際語エスペラント運動に関するプラハ宣言」が採択されました。現代社会におけるエスペラント語使用者の立場を明らかにするものです。その日本語訳は次のとおりです。本ページの最後にエスペラントによる原文があります。


国際語エスペラント運動に関するプラハ宣言

 私たち、エスペラントの発展のための世界的な運動に加わる者たちは、 この宣言をすべての政府、国際組織および良心ある人々に対して送り、 ここに表明された目標に向けて私たちが不退転の決意をもって活動し続けることを 宣言するとともに、それぞれの組織と個人とが私たちのこの努力に加わるよう呼び かける。
 エスペラントは、1887年に国際的コミュニケーションのための補助言語案として 提唱された後、生命力と表現力に富んだ言語へと速やかな発達を遂げ、すでに一世紀 以上にわたって言語と文化の壁を越えて人々を結びつける働きを果たしてきた。 エスペラントの使用者たちが目指してきた理想は今なお重要性と現代的意義を失って いない。私たちは公正で効果的な言語秩序のためには以下に述べる原則が必須である と考えるが、いずれかの民族語を世界語として使用しても、また今後いかに通信技術 が進歩し、新しい言語教育法が開発されるにしても、これらの原則を実現することは できないであろう。

1. 民主性
 あるコミュニケーションのしくみが、特定の人々には一生涯の特権を与える一方 で、他の人々にはより低い段階の能力の獲得にさえ多年の努力をつぎ込むよう求める なら、それは根本において反民主的なものである。エスペラントは、他の言語と同様 に、完全ではないが、平等な全世界的コミュニケーションという領域では、どの競合 する言語に比べてもはるかにまさっている。
 言語の不平等は、国際レベルを含めたあらゆるレベルにおいて、コミュニケー ションの不平等を生み出すものであると、私たちは主張する。私たちの運動は民主的 なコミュニケーションを目指すものである。

2. 民族性を超えた教育
 民族語はそれぞれ特定の文化・国家と結びついている。例えば、英語を学習する 生徒は英語圏の諸国、特にアメリカ合衆国とイギリスの文化・地理・政治について 学ぶことになる。それに対してエスペラントを学習する生徒は、国境のない世界に ついて学ぶのであって、そこではどの国も故国と見なされる。
 いずれの民族語を用いた教育も特定の世界観に結びついていると、私たちは主張 する。私たちの運動は民族性を超えた教育を目指すものである。

3. 教育上の効果
 外国語を学習する人の中で、それを習得できる人の割合はごく低い。それに対して エスペラントの習得は独習によっても可能であり、他の言語を学ぶための予備的学習 としての効果についてもさまざまな研究報告がある。また、生徒の言語意識を高める ための教科においてエスペラントを中核に位置づけるよう勧める声もある。
 民族語の学習は難しく、第二言語の知識があればそれによって益を受けるはずの 多くの学習者にとって常に障害となり続けるであろうと、私たちは主張する。私たち の運動は効果的な言語教育を目指すものである。

4. 多言語性
 エスペラントの共同体は、その構成員が例外なく二つ以上の言語を話すという、 世界的規模の言語共同体としては数少ない例の一つである。構成員はそれぞれ、 少なくとも一つの非母語を会話のできる程度まで学ぶことを自己に課している。多く の場合、このことは複数の言語に対する知識と愛着をもたらし、ひいてはその人の 視野をより広くすることにつながっている。
 どの言語の話し手にも、その言語の大小を問わず、コミュニケーションが可能な高い水準まで第二言語を習得する現実的な機会が与えられていてしかるべきだと、私たちは主張する。 私たちの運動はその機会を提供するものである。

5. 言語上の権利
 言語間に力の不平等があることは、世界の大部分の人々にとって、言語的な危機感 をもたらし、ときには直接の言語的抑圧となっている。エスペラントの共同体では、 母語の大小や公用・非公用を問わず、互いの寛容の精神によって、中立の場に集って いる。このような言語における権利と責任の間のバランスは、言語の不平等や紛争に 対する新しい解決策を進展させ評価するための先例となるものである。
 いずれの言語にも平等な取り扱いを保証する旨が多くの国際的文書に表明されて いるが、言語間の力の大きな格差はその保証を危うくするものであると、私たちは 主張する。私たちの運動は言語上の権利の保証を目指すものである。

6. 言語の多様性
 諸国の政府は往々にして世界における言語の多様性をコミュニケーションと社会 発展にとっての障害とみなしがちである。しかし、エスペラントの共同体にとって は、言語の多様性は尽きることなく欠くことのできない豊かさの源泉である。 したがって、それぞれの言語はあらゆる生物種と同様にそれ自身すでに価値があり、 保護し維持するに値するものである。
 もしコミュニケーションと発展に関する政策がすべての言語の尊重と支持に基礎 を置くものでないならば、それは世界の大多数の言語に死を宣告するものであると、 私たちは主張する。私たちの運動は言語の多様性を目指すものである。

7. 人間の解放
 いかなる言語も、その使用者間のコミュニケーションを可能にすることによって 人々を自由にしている一方で、他の人々とのコミュニケーションを阻害することに よって不自由にもしている。全世界的なコミュニケーションの道具として立案された エスペラントは、人間解放の大きな実際的事業の一つである。すなわち、すべての人 が各自の地域文化や言語的独自性にしっかりと根ざしていながらそれに制約されず、 人類の共同体にその一員として参加することを可能にする事業なのである。
 数カ国の民族語のみを使うことは自己表現やコミュニケーション、連帯の自由に 対する障害となることが避けられないと、私たちは主張する。私たちの運動は人間の 解放を目指すものである。


MANIFESTO DE PRAGO de la Movado por la Internacia Lingvo ESPERANTO

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al ĉiuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al nia strebado.

Lanĉita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoriĉan lingvon, esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

1. Demokratio

Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.

Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

2. Transnacia edukado

Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas esperanton, lernas pri la mondo sen limoj, en kiu ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo.Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado de transnacia edukado.

3. Pedagogia efikeco

Nur malgranda procentaĵo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras ĝin. Plena posedo de esperanto eblas eĉ per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeŭtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaŭ rekomendas esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.

Ni asertas, ke la malfacileco de la etnaj lingvoj ĉiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvo-instruado.

4. Plurlingveco

La esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj, kies parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. ciu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj, kaj ĝenerale al pli vasta persona horizonto.

Ni asertas, ke la anoj de ĉiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala ŝanco por alproprigi duan lingvon ĝis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu ŝanco.

5. Lingvaj rajtoj

La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aŭ rekta lingva subpremado ĉe granda parto de la monda loĝantaro. En la esperanto-komunumo la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neŭtrala tereno, dank’ al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.

Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

6. Lingva diverseco

La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de riĉeco. Sekve, ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.

Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se ĝi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de ĉiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

7. Homa emancipiĝo

Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo – projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.

Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.