Jena rezolucio estis farita ĉe la Fermo de la 92a UK, en la 11-a de aŭgusto 2007.
次の宣言が2007年8月11日の大会閉会式で発表された。
Rezolucio de la 92-a Universala Kongreso de EsperantoLa 92-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Jokohamo (Japanio) de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2007 kun 1901 partoprenantoj el 57 landoj, kun la temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto", Konstatinte, ke ideoj kaj influoj moviĝas ambaŭdirekte inter "Okcidento" kaj "Oriento", sed ke pro la aktualaj neegalecoj tiu reciprokeco iĝis nevidebla, Konstatinte, ke tiu sama kaŭzo malhelpas ankaŭ la fluon de ideoj kaj influoj inter aziaj landoj, Notinte, ke tro rigidaj konceptoj pri "Okcidento" kaj "Oriento" malhelpas interlokajn dialogojn, kaj Notinte kun kontento, ke la jaro 2008 estas proklamita fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Lingvoj, Rekomendas, ke la rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj baziĝu ne sur konflikto sed sur interkompreniĝo, justeco kaj paco, Konfirmas la potencialon de Esperanto por interponti homojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj, Atentigas samtempe pri la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperanto-komunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj, Deklaras, ke la ekesto de regiona kunlaboro ankaŭ en Azio kaj aliaj mondopartoj estas esenca antaŭkondiĉo por la plua disvolviĝo de Esperantaj agadoj tie, Esprimas la senkondiĉan subtenon de la Esperanto-komunumo al vera plurlingvismo kiel rimedo por akceli unuecon en diverseco, kaj kuraĝigas esperantistojn energie labori por la plenumo de la celoj de Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Jaro de Lingvoj. |
第92回世界エスペラント大会決議
第92回世界エスペラント大会は,57カ国から1901吊の参加者が日本の横浜に集い「東洋の中の西洋~受容と反発」をテーマとして討議した。 |