La raporto de la prezidanto de la Komisiono por la Azia
Esperanto-Movado (KAEM):
La 2a Azia Kongreso en Hanojo
- Ambauflanke sukcesa -
Puramo CHONG
Se unu el celoj de Esperanto-kongreso estas instigi la lokan movadon al
plia aktivigado, oni povas diri, ke certe sukcesis la 2a Azia kongreso,
okazinta la 22-25an de Aug, en Hanojo, Vjetnamio. Char nun, post la
kongreso, jam audighas de vjetnamia flanko diversaj kuraghigaj novajhoj,
ke fondighas pluraj novaj espeanto-kluboj kun multaj junuloj, studentoj
kaj civitanoj, kiuj ekinteresighas pri internacia lingvo, Esperanto,
informite de diversaj landaj maskomunikadiloj. Fakte dum la semajno,
kiam okazis Azia Kongreso, Esperanto estis furora temo de televidoj,
radioj, chiutagaj jhurnaloj kaj gazetoj en Vjetnamio. Kaj tia furoro nun
rezulte de tio montrighas kiel klare perceptebla realo.
Vjetnamio estis la lando, kie nia lingvo havis sufiche profundan bazon;
dum la militperiodo Esperanto estis unu el konkretaj batalarmiloj por
paco en tiu lando. Vjetnamaj esperantistoj eldonis dum tiu fatala
periodo mirinde multegajn Esp-librojn kaj gazetojn, radiolsendis per nia
lingvo por alvoki la pacon al la mondo. Sed post la milito la lando
farighis preskau izolita chefe pro ekonomia kialo kauzita de tiu terura
milito. Do por ordinaraj esperantistoj en Vjetnamio ankorau estas
malfacila afero vojaghi eksterlanden kaj ghui internaciajn
Esp-kongresojn. Kaj en tia lando okazis la 2a Azia Kongreso lau la
decido de KAEM (Komisiono pri Azia E-Movado de UEA) farita antau 3 jaroj kun
la kompreno de ghia latenta bazo kaj kapablo.
LKK saghe kaj energie laboregis dum la jaroj kaj montris rimarkindan
rikolton jam en la unua tago de la kongreso; En la solena inauguro
partoprenis shtata vicprezidento kiel alta protektanto kaj faris
paroladon sufiche favoran al nia lingvo kaj ghia movado, kaj urboestro
de Hanojo gratulis la kongreson per sia bonveniga saluto. Fakte unu el
chefaj kialoj de kongresa sukceso estas, ke la kongreso akiris grandan
subtenon de shtata registaro senprecedencan en aliaj kongresoj. Dum
kongreso shtata prezidento ordenis medalojn de amikecoj, kaj
vicchefministro akceptis la reprezentanojn de landaj asocioj en sia
oficiala akceptejo. Urboestro de Hanojo preparis belan bankedon por
landaj delegitoj. Hanoja registaro preparis specialan eventon dum la
kongreso planti en urba parko la memorigan arbon, nomatan 'Zamenhof',
por celebri la 2an Azian kongreson en sia urbo, Hanojo. Chiunokte
televide elsendighis tiaj novajhoj en la chefa tempo de
novajho-programo. En gazetara konferenco, okazinta en la dua tago,
partoprenis multaj jhurnalistoj kaj montris grandan intereson pri la
internacia lingvo. Oni demandis pri la perspektivo de artefarita
internacia lingvo kaj pri ghia reala utileco kaj ankau pri la konkurenca
interrilato kun angla lingvo ktp.
La 2a Azia kongreso en Hanojo sukcesis ne nur eksterflanke sed ankau en
la vidpunkto de kongresa enhavo; en ghi partoprenis ch. 460 homoj el 16
nacioj. Tio signifas, ke preskau el chiuj partoj de azia kontinento
partoprenis esperantistoj krom el foraj europaj landoj. La simpozioj pri
la chefa kongresa temo, 'Kunlaboro por Paco, Stabileco kaj Disvolvigho',
chiam viglis kun multe da partoprenantoj, kaj 11 fakaj kunsidoj kaj
prelegoj ankau estis chiam plenaj de energioj de kongresanoj. LKK
invitis al nacia vespero la shtatan altnivelan artoteamon por prezenti
tradician muzikon kaj dancon, kiuj vere mirigis la kongresanojn, kiuj
ankorau ne havis sperton mem spekti la unikan kaj mirindan vjetnaman
kulturon.
Vjetnamaj esperantistoj, dumlonge izolitaj en internaciaj renkontighoj,
montris grandajn favoron kaj afablon al eksterlandaj gastoj, kiuj do
danke al tio povis plene ghui la amikecon kaj solidarecon kun gastgantaj
landanoj.
Azia kongreso, okazinta duafoje en Hanojo, post la unua en Shanhajo jam
farighis bela tradicio en la monda movado, kaj oni konstatis, ke
regionona kongreso ja utilas por chiuj esperantistoj en la mondo, char
per relative malgranda elspezo de mono kaj tempo oni povas ghui plenan
internacian etoson, kiun provizis antaue nur universala kongreso.