[el Komisiono pri Azia Esperanto-Movado]
Agado Espero:
zaban-e-salam / lingvo de paco
perslingva kaligrafiajho de zaban-e-salam
*
Novajhoj je januaro 2003
*
Novajhoj je junio 2002
*
Novajhoj je marto 2002
*
Fotoj de la Esperanto-kursoj por afganaj rifughintoj
(La 3 fotoj, pligrandigeblaj per klakado)
*******************************
LA BAZA ALVOKO
La Esperanto-movado en pluraj manieroj bedauxris pro la
viktimoj de la atencoj en Usono dum la pasinta septembro.
Same bedauxrindaj estas la senkulpaj viktimoj de la milito
en Afganujo. Ne estas multo, kion ni povas fari en cxi
tiu milito. La gloraj agoj de niaj antauxuloj dum, ekzemple,
la unua mond-milito ne estas nun ripeteblaj. Por tamen
substreki la respekton por cxiuj viktimoj, kaj ankaux por
substreki la fakton, ke esperantistoj dum sia tuta historio
gxenerale ne akceptis militon kiel normalan manieron solvi
intergentajn konfliktojn ("ne al glavo sangon soifanta"
--- diras tre konata linio de nia himno),
la Agado Espero
de UEA, kun la helpo de kelkaj aziaj kaj neaziaj
esperantistoj, decidis lancxi kampanjon, per kiu ni
rekte prenas la flankon de la nunaj viktimoj, la
afganaj rifugxintoj en najbaraj landoj.
Nur por doni ekzemplon de la situacio, mi diru, ke en
Irano logxas pli ol 4 milionoj da afganoj kiel rifugxintoj.
La plejmulto estas analfabetoj sed ekzistas inter ili
instruistoj, ingxenieroj kaj kuracistoj, kiuj en sia lando
havis bonan vivon sed pro la longa milito rifugxis al
Irano. Similaj estas la kondicxoj en aliaj najbaraj landoj.
La kampanjo, kies nomo en la persa (vaste parolata en cxiuj
landoj de tiu mondo-parto) kaj en Esperanto estas
"Zaban-e-Salam/Lingvo de Paco", konsistas el tri eroj:
1 - kursoj de Esperanto por afganoj en la najbar-landaj
rifugxejoj;
2 - kursoj por alfabetigi en la nacia lingvo afganajn
analfabetajn rifugxintojn;
3 - materia helpo al la rifugxintoj;
Al tiuj tri eroj lauxgrade aldonigxos kvara ero, tio estas
la starigo de ret-listo "dialogo inter civilizoj" por
favori en pluraj lingvoj (inkluzive de Esperanto) dialogon
inter azianoj kaj eksterazianoj.
La unuaj konkretaj agadoj komencigxos en Irano pere de la
helpo de iranaj esperantistoj kaj iranaj neesperantistaj
asocioj, kiuj jam okupigxas pri alfabetigo. Lauxgrade ili
estos vastigataj al aliaj najbaraj landoj.
La funkciigo de kurso de Esperanto por 20 rifugxintoj kostas
100 usonajn dolarojn (multobligo de disdonotaj materialoj,
ktp.). Jam estas planataj du kursoj en Teherano kaj Masxhado,
kiuj komencigxos en januaro 2002.
Perkoresponda kurso de Esperanto por afganaj rifugxintoj,
anoncota pere de lokaj gazetoj, kostas po 15 usonajn
dolarojn (materialoj kaj sendokostoj). Ankaux gxi
komencigxos en januaro.
Alfabetigo de unu analfabeta afgana rifugxinto kostas 15
usonajn dolarojn (materialoj kaj vojagxado al la tendaroj
de la rifugxintoj). Cxi tiu agado komencigxos tuj,
kiam venos la unuaj kontribuoj de esperantistoj, kiuj
volas farigxi subtenanto de unu afgana analfabeto,
kiu lernu legi kaj skribi.
Materia helpo al la rifugxinto estas libervola. La mono
kolektota en la Esperanto-movado estos rekte aux prefere
en formo de materialoj bezonataj transdonita al la rifugxintoj.
Mi certas, ke pluraj el vi volos partopreni kaj instigi la
esperantistojn de sia lando partopreni. La maniero por
kontribui estas simpla: sendu vian monan subtenon al la
konto Espero cxe UEA, per la kutimaj
pagmanieroj al UEA.
Vi rajtas indiki "lingvo de paco 1", 'lingvo de paco 2"
kaj "lingvo de paco 3" depende de la celo, kiun vi volas
subteni. Se vi indikos nur "lingvo de paco" ni disdividos
vian kontribuon inter la 3 celoj.
- Se vi volas rekte korespondi pri la kursoj de Esperanto kaj pri
la alfabetigaj kursoj, bonvolu sendi mesagxon al
Reza Torabi.
- Se vi volas rekte korespondi pri materiaj
helpoj, bonvolu sendi mesagxon al
Hans Bakker.
- Se vi volas korespondi gxenerale pri
la kampanjo kaj pri la maniero popularigi gxin inter
esperantistoj, bonvolu sendi mesagxon al
Atilio Orellana.
Dankon!
Renato Corsetti
Prezidanto de UEA
dec., 2001
*******************************