[el Komisiono pri Azia Esperanto-Movado]

Novajhoj de Agado Espero:
Lingvo de Paco / Zaban-e-Salam

Iru al
januaro 2003: 1-jara trarigardo
Iru al junio 2002: kurso en Tehrano
Iru al marto 2002: kurso en Mashado

*******************************
Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

je januaro 2003

Raporto pri la stato de la projekto "Lingvo de Paco / Zaban-e-Salam"

Preskaux unu jaro post la lancxo de la projekto, nun estas tempo por trarigardi la atingojn kaj plani pri la estontaj agoj. Mi cxitie koncize skribas pri la atingoj dum la pasinta jaro kaj poste plidetale priskribos niajn planojn por dauxrigi kaj progresigi la projekton.

Kion ni plenumis dum la pasinta jaro:

Ekde komenco de la projekto "Lingvo de Paco / Zaban-e-Salam" ni okazigis 4 kursojn (unu en Tehrano kaj tri en Masxhado) kaj entute 201 personoj enskribis kaj partoprenis la kursojn. Jen pli detale pri tiuj kursoj:

  1 - La unua kurso komencigxis meze de Februaro 2002 en Masxhad urbo. Cxeestis 65 Afganaj rifugxintoj en 2 klasoj.
  2 - La dua kurso estis dum somero (Komencis fine de Junio kaj dauxris gxis la fino de Auxgusto). En tiu cxi kurso partoprenis 55 Afgananoj.
  3 - Samtempe kun la dua kurso en Masxhado, okazigis alia kurso en Tehrano en kiu cxeestis 11 rifugxintoj, kaj finstudis 7 personoj.
  4 - Kaj la laste finite kurso komencigxis frue en Septembro kaj la 60 kursanoj ekzamenigxis fine de Oktobro 2002.

Do, entute 201 Afgananoj nun havas konon pri la lingvo Esperanto. Cxiu kurso konsistis el 20 sesioj po 2 horoj. La instrua libro cxefe estis Konversacia Kurso de D-ro Szilagxi. Cxiu partoprenanto ricevis senpage kursmaterialon inkluzive de lernolibro, Esperanto-Persa Vortaro de D-ro Aref Azari, kaj libron por koni Esperanton lingvistik-aspekte (Internacia Lingvo de Pierre Janton tradukita al Persa pere de D-ro Javad Kamali). Krome estis disdonita informiloj pri Esperanto kaj gxiaj unikaj servoj en la mondo, kiel Pasporta Servo, Jarlibro, Universala Kongreso, ktp.

S-ro Borhani, la cxefa motoro kaj kunorganizanto de la projekto en Masxhado, lastatempe informis pri la klopodoj de Afgananoj por fondi Afgana Esperanto Klubo (AFESPO). Tiu klubo, kiu nun havas propran lokon (malgranda cxambro) en Masxhado povas multe helpi en organizado de movadaj aferoj en Afganio.

La Postaj Pasxoj:

La plejmultdemandita peto de la kursanoj estas okazigo de progresigaj kursoj. Bedauxrindas ke gxis nun ni ne havis eblecojn por instigi la kursanoj al plia progreso kaj helpi ilin dauxrigi plu. Post la fino de cxiu kurso, nur malgranda procento restas en kontakto kun ni, kaj ofte ni ne auxdas pri kion aliaj faras kaj kielmaniere agadas. Ni ecx ne povas helpi ilin por progresi. Tio estas vere maloportuna.

Tehranaj Esperantistoj luis lokon por organizaj aferoj relate al Esperanto-movado en Irano kaj al la du-lingva (Persa-Esperanto) revuo "SabzAndisxan". Inter niaj planoj estas okazigi progresigajn kursojn por Afganaj komencantoj; kaj certe pludauxrigi bazajn kursojn kun pli da eblecoj kaj potenco.

En tri fazoj de nia agad-plano same kiel aliaj organizoj (Varbado, Instruado, Utiligado), plej malfacilas por ni la dua. Instruado bezonas lernmaterialojn, Financajn rimedojn, Lokon por cxeestaj kursoj, instruistojn, ktp. Varbado ne estas tre malfacila, cxar junuloj bonvenas novajn ideojn kaj deziras lerni, kaj la plejmulto de Irananoj kaj Afgananoj estas junaj. Ankaux la utiligado estas ne tre malfacila en nuna situacio uzante Interreton, publikaj kunvenoj, kaj uzi cxiun eblecon komune. Ni nun luis lokon kaj intencas agadi forte.

Raportis: Hamzeh Shafiee
Irana Ligo de Esperantistaj Instruistoj (IRLEI)
2003 01 09

*******************************
Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

je junio 2002

En Tehrano, grupo de Afganaj rifughintoj finis komencantan kurson.

La kurso kiu estis organizita kadre de la projekto "Lingvo de Paco / Zaban-e-Salam" komencighis la 15-an de Aprilo kaj finighis la 29-an de Majo 2002.

La sesioj okazis tri foje semajne kaj estis entute 18 sesioj. La kursanoj je la komenco estis 11 personoj, sed poste pro shangho de loghloko kaj laborloko nur 7 povis partopreni la lecionojn ghis la fino. La entuziasmo de la kursanoj estis tre granda, tiel ke post nur kelkaj tagoj ili esprimis koresponddeziron. Post la diskonigo de ilia preteco korespondi, ili ricevis leterojn kaj poshtkartojn el diversaj landoj kaj tio multe kuraghigis ilin. Mi dankas chiujn kiuj sendis kuraghigajn vortojn al la kursanoj.

Estis bona okazo la vizito de finna Esperantisto, kiu turisme venis al Irano kaj povis du foje partopreni la lecionojn kaj respondi la demandojn de la kursanoj kaj praktike komunikigi ilin en Esperanto.

Bedaurindas, ke pro la manko de la propra loko ni ne povas plani progresantan kurson por ili malgrau ilia entuziasmo kaj deziro.

La menciita kurso okazis en Tehrano; la kursoj en Mashado ankorau same dauras kaj multaj tie jam finis la komencantan kurson.

Raportis: Hamzeh Shafiee
IRLEI (Irana ligo de Esperantistaj Instruistoj) - Landa sekcio de ILEI.

*******************************
Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

je marto 2002

Komenco de la projekto

La projekto "lingvo de paco/zaban-e-salam" estis iniciatita en oktobro 2001 kaj post diskutoj kaj esploroj pri la afero venis konsento de la flanko de UEA kaj en la kadro de Irana Esperanto-Centro oni ekfunkciigis la projekton.

Komence ni esploris eblecon kontakti afganajn organizajhojn kiuj situas en Irano. Ni preparis specialajn informilojn al ili kaj priskribis al ili pri Esperanto, Esperanto-movado, UEA kaj nia intenco kaj intereso pri la instruado de Esperanto al la interesighintoj pri Esperanto. Ni kontaktis pli ol 10 koncernajn organizajhojn kaj redakciojn kaj post ne longa tempo venis pozitivaj reagoj pri nia afero chefe el Mashado.

Instrui Esperanton al militosuferantoj, kiuj perdis preskau chion kaj nun loghas en Irano kauzas specialan plezuron kaj kortushon, kiun nur esperantistoj kapablas kompreni!

Instruado de Esperanto al rifughintoj, kiuj jam emas reiri siajn hejmojn, garantias la ekziston kaj vivon de Esperanto en Afganujo, kiun nun la tuta mondo unuanime jam intencas kunhelpi kaj ni esperantistoj ankau niavice intencas helpeti lau niaj povoj. Rilatigi afganojn kun la aliaj mondanoj pere de neutrala lingvo kies kulturo kaj filozofio plenplenas da pacamo, amikeco kaj interfrateco povas esti favora kaj nobla donaco al ili.

Komenco de la kurso en Mashado

En la 16-a de februaro 2002 en Mashado komencighis Esperanto-kursoj por Afganaj rifughintoj en Irano. Jam 2 kursoj estas aranghitaj en kiuj partoprenas 36 lernantinoj kiuj arde kaj pleninterese lernas Esperanton. S-ro Said BORHANI gvidas tiujn kursojn kaj li estas la chefa aganto de la projekto "lingvo de paco/zaban-e-salam" en la provinco Hhorasan (Khorasan) en kiu loghas multaj afganoj pro la najbareco de la provinco kun Afganistano.

La kursanoj konsistas el gimnazianoj, studenoj kaj instruistoj de la angla kaj la persa lingvoj. Estas aranghata kurso por afganaj jhurnalistoj loghantaj en Mashado. La Irana sekcio de ILEI, Irana Ligo de Esperantistaj Instruistoj (IRLEI), preparas la kursmaterialojn kaj ghia anaro estas pretaj laubezone lanchi pluajn kursojn. IRLEI planas por la kursfinintoj aranghi seminariojn pri la instru-metodoj de Esperanto por ke ili mem estu kapablaj instrui la lingvon al la aliaj interesighantoj, kiuj nun pliighas inter la rifughintoj!

La jaro 2002-a shajnas esti afganeca ankau por la Esperanto-movado!

Reza TORABI, IRANO

*noto: Mashado, Mashad estas en la orienta parto de Irano, 200 km ghis la landolimo al Afganio.

*******************************
Iru al LA KAPO de tiu chi pagho
Iru al la chefpagho de KAEM

  *redakta noto:
/ en tiu chi pagho, surogatoj de supersigno estas au "h" au "x".
/ en tiu cxi pagxo, surogatoj de supersigno estas aux "h" aux "x".