korea movado en 2001
(raportita de HO Song, estrarano de Korea Esperanto-Asocio) (jan., 2002)
GHENERALAJ AFEROJ
1. Korea Esperanto-Asocio (prezidanto:
LEE Jung-kee) estas unu nura organizajho de Esperanto-movado.
Do oni povas identigi la landan Esperanto-movadon al tio de la asocio.
La asocio estas la landa asocio de Universala Esperanto-Asocio
ek de la jaro 1976, kaj fondita en 31 julio 1920.
2. Adreso de la asocio:
1601 Gangbyeon Hansin Core B/D,
350 Mapo-dong, Mapo-gu, Seoul 121-703 Korea;
Tel.: (82+2)717-6974; Faks.: (82+2)717-6975;
TTT-pagho: http://www.esperanto.or.kr
Retadreso: keast@soback.kornet.net
3. Nombro de la membroj kun jarkotizo: 250 (inkl. 138
dumvivajn membrojn), krom filiaj membroj el 2100 alighintaj
membroj.
4. Dungas 1 au du oficistojn, en 2002 dungas 1 krom 1
nesalajrata ghenerala sekretario.
5. Oficejon propran havas en Seulo.
6. Decidrajton plej altan havas la Kunsido de Deputitoj
kaj Estraro kun laborperiodo de 3 jaroj konsistata de maksimume
20 personoj plenumas aferojn komisiitajn de la Kunsido de
Deputitoj.
ELDONADO
1. "La Lanterno Azia", la oficiala organo de la asocio,
eldonighis ankau en la jaroj 2000 kaj 2001, chiu monate krom
julio-augusta numero. La eldonan koston pagas plejparte per la
reklamo sur ghi.
2. La asocio eldonis biografion de Hajpin Li kun la titolo de
"Batalanto, kiu ne postulis sian porcion" en korea lingvo.
3. LEE Chong-yeong, honora prezidanto, kun nekoreaj kaj
koreaj gastokontribuantoj verkis kaj eldonis 2 librojn esperantan kaj
korean kun la titolo de "Esperanto en la 21a jarcento".
ORGANIZADO
1. La asocio organizis la 33an Korean Kongreson de
Esperanto, en 2001.08.25-26, Daegu, kun la partoprenantoj
de 137 personoj inkluzive 27 nekoreajn. Tie nova estraro kun
la nova prezidanto LEE Jung-kee por trijara nova laborperiodo
kaj poste ankau la membroj de Loka Kongresa Komitato de la
3a Azia Kongreso de Esperanto plejparte renovighis.
2. La asocio organizis Vintran kaj Someran Tutlandajn
Renkontighojn, en januaro kaj julio respektive kun partoprenantoj
pli malpli ol 50 por ambau fojoj por membra solidareco, lernado,
fakaj agadoj.
3. Korea Esperanto-Junularo organizis
la 20an Komunan Seminarion de Esperanto inter China, Japana
kaj Korea Junularoj, en 2001.08.10-12. Nuntempe ghia
movadkapablo estas tre malalta kaj la asocio mem klopodas
multigi la membrojn kun la slogano de "Asocion de mil
membroj".
4. La Asocio organizis "Tago de pioniroj" kaj
rememoris s-ron Hajpin Li kun la partopreno de liaj familianoj,
en 2001.05.19.
5. La Asocio organizis "Zamenhof-tago" kaj rememoris
Zamenhof en 2001.04.21.
KURSOJ KAJ DISVASTIGO DE ESPERANTO
1. Univ. Dankook daurigas malfermi Esperanto-kursojn
kiel normalan lecionon kaj tie instruas MA Young-tae (en urbo Cheon-an)
kaj LEE Jung-kee (en urbo Seulo). La nombro de la lernantoj entute
ofte superas 200.
2. La 11a Nam-kang Esperanto-Lernejo (fondinto: BAK
Hwa-jong; estro: KWAK Jong-hun) okazis en urbo Cheongdo kun 112
partoprenantoj en 2001.04.28-29 kaj kun ch. 50 en 2001.12.22-23.
Ghi kutime okazas du foje jare en aprilo kaj oktobro.
3. Seula Esperanto-Kultur-Centro (direktoro: LEE Jung-kee)
chiumonate daurigas organizi elementan kaj meznivelan kursojn.
En junio 2001 la nombro de lernantoj ghis tiam superis 1000.
4. En la oficejo de la asocio chiu semajne oni havas lernokunsidojn
por virinoj, merkreda lernogrupo, kaj por konversacia grupo.
DISVASTIGO PER INTERRETO
Multaj koreaj esperantistoj ghuas komputilan komunikadon en
Esperanto. La asocio havas TTT-paghon en interreto kaj dank' al
la aktivado de ghia administranto KIM Hjon-gun, multaj vizitantoj
alighas al la asocio kaj trovas informojn kaj lernilojn tie.
Por chiu informo, la nombro de vizitantoj ofte superas 300 au 400.
En chefaj koreaj interretaj servoj trovighas esperantistaj rondoj
i.a. en Hitel, Unitel, Chollian, Nownuri, Kitel kaj tie LI Seong-u,
seula esperantisto, estas prezidanto de la unuigho de interretaj
rondoj.
ALIAJ
1. Korea Sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj
Instruistoj (prezidanto: CHO Sung-ho) fondighis en la 33a
Korea Kongreso de Esperanto en 2001.08.25-26.
2. En la 85a Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb
(Kroatio) partoprenis 27 koreaj esperantistoj, en julio 21-28.
3. 6 universitataj kaj 3 super-mezlernejaj kaj mezlerneja
esperanto-kluboj agadas.
4. Nuntempe la Asocio okupighas chefe je la preparado de la
3a Azia Kongreso de Esperanto en Seulo, 23-26 augusto 2002.