GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 144
(2002-01-24)
Enhavo: 1. Nova Ghenerala Direktoro eklaboris
2. Post Fortalezo kaj Gotenburgo, UK iros al Pekino kaj Vilniuso
3. Komunikada Centro en Bruselo
(sube, nur 2. aperas --- red. de la TTT)
* * * * * *
2. POST FORTALEZO KAJ GOTENBURGO,
UK IROS AL PEKINO KAJ VILNIUSOLa Estraro de UEA, kunveninta en Roterdamo 11-13 de januaro 2002, interalie decidis principe pri la estontaj Universalaj Kongresoj. Por 2004 la Estraro akceptis la inviton de China Esperanto-Ligo okazigi Universalan Kongreson en Pekino. Oni antauvidas subtenon de la china registaro kaj entuziasman kunlaboron de la chinaj movadanoj. Por 2005 estis akceptita la invito de Litova E-Asocio. Tiam la 90-a Universala Kongreso de Esperanto gastos en la chefurbo de Litovio, Vilniuso. Char en 2005 estos la centjara jubileo de la 1-a UK (tamen ne temos pri la 100-a UK, char en kelkaj jaroj la kongresoj ne okazis pro la mondmilitoj) oni antauvidas specialan antaukongresan programon en Bulonjo-sur-maro, Francio. Bulonjo mem estas tro malgranda por gastigi modernan UK. Siaflanke Litovio, proksime ligita kun la historio de Esperanto, kun elstare amasa E-movado, prezentas tre favorajn kondichojn kaj shtatan subtenon. |
| Fojo | Jaro | Lando | Urbo | alighintoj | notoj |
| 50-a | 1965 | Japanio | Tokio | 1710 | |
| 71-a | 1986 | Chinio | Pekino | 2482 | |
| 79-a | 1994 | Koreio | Seulo | 1776 | unu el la PK en Japanio |
| 85-a | 2000 | Israelo | Tel-Avivo | 1212 | TTT; po unu el la AK kaj PK en Jordanio |
| Fojo | Jaro | Lando | Urbo | alighintoj | notoj |
| 21-a | 1965 | Japanio | Ootu | 250 | apud Kioto |
| 42-a | 1986 | Israelo | Neurim | 106 | @ |
| 50-a | 1994 | Koreio | Chonan | 241 | |
| 56-a | 2000 | Chinio | Honkongo | 200 | TTT |