SEULO, la kongres-urbo de la 3a Azia Kongreso

Seulo, la chefurbo kaj la koro de Korea Respubliko, enhavas 10.8 milionojn el la 43.7 miliona loghantaro de la tuta lando. Ghi estas financa, politika, komerca, eduka, distra kaj kultura centro de Koreio kaj estas hejmloko de chefaj korporacioj, bankoj, shtataj oficejoj, lernejoj kaj universitatoj, teatroj kaj amuzrimedoj. Por lokaj loghantoj kaj eksterlandaj vizitantoj tie trovighas richa kaj kontentiga vario de ajhoj por vidi kaj fari.

Seulo estis iama sidejo de registaro en la regno Baekje, pli ol 1500 jarojn antaue. Sed la vera genezo de la urbo komencighis en 1394, kiam ghi farighis la chefurbo de la regno Joseon (1392-1910).

En 1994 Seulo festis sian 600 jarighon kiel la chefurbo. La regno Joseon, fama pro sia kulturo kaj arto vidighas vivanta en la urbo hodiau: kvin el la originalaj pordegoj kaj partoj de la 16-kilometra urbomuro estis renovigitaj, kaj kvar chefaj palacoj de la regno Joseon kaj unu ghardeno kun reghaj praavaj sanktejoj pli kolorigas kaj charmas modernan Seulon.

Seulo estas unu el la tiuj urboj, kiuj ghis nun konservis la arkitekturajn simbolojn de la pasinteco meze de sia transformigho al metropola urbo. La loko de la olimpikoj en 1988, Seulo plu sin modernigis, ankorau atente konservante la valoran heredajhon nutritan per ghiaj antikvaj urbomuroj.

@