SALUTARO

Novjara Mesagho al Aziaj Esperantistoj, 2002
Renato Corsetti,
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

   Karaj aziaj esperantistoj, estas por mi granda honoro sendi al vi novjaran mesaghon. Tio ne estu konsiderata la kutima komenca frazo de tiaj mesaghoj, sed ghi estu lauvorte komprenata.
   Fakte vi estas la nunaj reprezentantoj de longa kaj glora tradicio, kiu de la komenco de la 20-a jarcento vidis multajn elstarajn esperantistojn batali por interpopola interkomprenigho pere de Esperanto en la plej malfacilaj situacioj kaj ofte je la kosto de la vivo mem. Ni, nuntempuloj, povas nur rigardi al ili kun profunda respekto kaj klopodi fari nian eblon por esti indaj je ili. Mi ne volas doni nomojn, sed chiu el vi konas la pionirojn en sia lando.
   Estas nia tasko porti la movadon por Esperanto en la trian jarmilon. La Esperanto-movado dum la lastaj jardekoj iom similis al popolo vaganta en la dezerto sen klara indiko pri la celo de la vojagho. Kaj tamen la celo, "al kiu kuraghe ni iras"(*1), estis klara jam de la komencaj poemoj de Zamenhof, kiun chiu komencanto lernas.
   "Al la mondo, eterne militanta ghi promesas sanktan harmonion"(*2), diras nia himno. Fakte nia tasko estas porti al la mondo pacon pere de interkomprenigho. Por fari tion ni devas simple informi pri Esperanto, instrui Esperanton kaj igi la homojn utiligi Esperanton.

   La nova labor-plano de UEA(*3) havas ghuste tiujn prioritatojn: informado, instruado, utiligado. Mi kredas, ke se la aziaj esperantistoj agos lau tiu labor-plano, la azia movado baldau havos shancojn ech superi la europan movadon, char en Azio la malfermiteco al novaj ideoj kaj la deziro je dialogo kaj paco estas esence pli grandaj ol en aliaj mondo-partoj.
   Informado signifas esence informadon pri Esperanto ankau en la bedaurinde ankorau multaj aziaj landoj, en kiuj la movado estas en la komenca stadio au ech ne en tiu.
   Instruado signifas esence utiligon de chiuj modernaj rimedoj, interalie de la retaj rimedoj, por lernigi Esperanton al chiam pli da homoj. Kiel mi kutimas diri: "ne ekzistas Esperanto sen esperantistoj". Ne fidu nur je la promesoj de politikistoj kaj famaj homoj, kiuj bushe aprobas nian mesaghon. Nur tiuj, kiuj efektive lernas Esperanton, plulaboros por ghi.
   Utiligado estas tre vasta kampo, sed ghuste danke al ghi Esperanto ighas chiam pli normala lingvo. Kiam Esperanto estos utiligebla por vendi en Malajzio chinajn biciklojn au por lerni en Japanujo pri kelkaj fakoj, tiam Esperanto estos pli normala afero, ol ghi estas nun.

   Kiel atingi tion? Karaj aziaj esperantistoj, mi mensogus al vi, se mi dirus: "Jen, ekzistas UEA, kiu havas amason da mono. Petu, kaj vi ricevos". Jes, ekzistas la Universala Esperanto-Asocio, sed ghi havas ne monon sed homojn. Tiuj homoj, en chi tiu kazo, estas vi. Vi mem estos la chefaj motoroj de Esperanto tra Azio. Organizighu ankorau pli firme malantau la Komisiono por Azia Esperanto-Movado, KAEM, kaj ofertu kaj petu helpon al/c^e ghi. Ghi jam atingis konsiderindajn sukcesojn en la pasintaj jaroj. Ghi sukcesas chiujare ligi al UEA multajn aziajn izolitajn esperantistojn. Ghi aranghas la aziajn kongresojn, kiuj estas unu el fierindajhoj de la nuna azia movado. Ghi certe transiros al rekta disvastigado de Esperanto en la landoj sen esperantistoj. Ghi certe organizighos por ke chies okuloj turnighu al Azio mem kaj ne daure al Roterdamo, kiam oni bezonas ion.
   Ghis nun mi parolis pri agado che la bazo, pri "produktado" de esperantistoj, char tio estas la esenca laboro, lau mi. Sed ni ne devas forgesi, ke aziaj esperantistoj havas ankau gloran tradicion de agado che la pinto, tio estas de agado pere de siaj registaroj por influi internaciajn organizaghojn. Se iam vivis iu, kiu plej proksime sukcesis porti la Esperanto-movadon al ghenerala rekono, tio estas s-ro Nitobe (*4), kiu agis en la Ligo de Nacioj. Ankorau nun aziaj registaroj povus fari multon che Unuighintaj Nacioj, se ili estus instigitaj de la landaj esperantistoj. Bonvolu sekvi chi-rilate la petojn, kiujn vi ricevos de KAEM kaj UEA.

   Fine, permesu al mi tushi alian punkton. Azio estas kontinento kulture tre richa. En ghi ekzistas tre malsamaj civilizoj. Konigi tiujn civilizojn al la ekstera mondo ankau estas via tasko. Ne timu. Vi havas multon por doni, vi havas multon por komprenigi al la mondo. Prezentu tion en Esperanto, kaj tiel Esperanto ighos vera lingvo de dialogo inter civilizoj. Japanoj, chinoj, koreoj kaj vjetnamoj jam havas tradiciajn spertojn pri tio. Surbaze de tiuj spertoj povus ekagi ankau chiuj aliaj azianoj de okcidenta kaj meza Azio.
   Kiam oni petos la prezidanton de UEA verki novjaran mesaghon okaze de la china nova jaro au okaze de la irana nova jaro, tiam parto de niaj celoj estos jam atingita, char tio signifos ke la mondo estos esence pli plur-centra ol ghi emas ighi nun.
   La jaro 2002-a estu la jaro de eklaboro por pli forta azia Esperanto-movado! Multajn bondezirojn al vi unuope kaj kune!

Renato Corsetti:
Italujo renato.corsetti@esperanto.org


NOTOJ provizitaj de la redaktoro de TTT-pagho
(*1) el ' La vojo' de L.L.Zamenhof; la plena teksto chi tie
(*2) el 'La espero' de L.L.Zamenhof; la plena teksto chi tie
(*3) la plena teksto chi tie
(*4) NITOBE Inazo (1862-1933), japano. Portreto en japanlingva retpagho, el la Muzeo pri Nitobe.