La Protokolo de la Kunsidoj de KAEM en UK, 2002

Okazis 2 kunsidoj dum la Universala Kongreso (UK) en Fortalezo, nome la Oficiala, chefe per la komisionanoj, kaj la publika, malfermita.

1. KAEM-kunsido

Pro la manko de tempo kaj taugaj reprezentantoj, ja ni havis la kunsidojn, tamen ghi estis fakte intersanghejo de liberaj opinioj sen multaj fruktoj.

2. Azia Agado

Okazis la fakkunsido de Azia Agado en la 9a de augusto 2002, kie kolektighis pli ol 50 homoj. S-ro Hori, prezidanto de KAEM, raportis
"Jaran raporton de KAEM en 2001" (ghis aug. 2002), kaj reprezentantoj el Japanio, Koreio kaj Chinio raportis sian landan agadon. Poste la cheestantoj libere intersanghis opiniojn pri diversaj aferoj, ekzemple;

a. Kiel efektive funkciigi KAEM-on.
     *Kolekti kompetentajn privatulojn kiel la komitatanojn.
     *KAEM estas oficiala organizo de UEA, tial la komitatanoj ne devas esti privatuloj, sed devas esti reprezentantoj de landaj asocioj.
b. Azia Kongreso okazu en evoluantaj landoj, ne en evoluintaj landoj kiel Koreio, char estas la tasko de Azia Kongreso instigi Esperanto-movadojn en evoluantaj landoj.
c. Ekfunkciigu "Azian sxrankon de UEA", el kiu oni ekspedos Esperantajn materialojn al aziaj landoj.
ch. Ne nur japanoj sed ankau aliaj landanoj monoferu al Azia Fondajho de UEA.
d. Kolektu informon pri Filipinoj, Indonezio ktp.
e. Oni proponas la okazigon de Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Koreio en 2004.
f. Dank' al favora artikolo pri Esperanto en barata jhurnalo, venas multaj leteroj el Barato al UEA, petante la sendon de Esperanto-libroj. Estas pli dezirinde, ke oni mem povu eldoni E-librojn en Barato. Chu ne trovighas iuj, kiuj helpos ilin? (Trevor, UEA)
g. Antau ol ekspedi materialojn al la petantoj, unue rekomendu ilin havu kontakton kun sia landa asocio.
gh. China Interreta Informa Centro estas tre bone audebla. Ni chiuj auskultu ghin.

Fine de la kunsido, s-ro Hori, prezidanto de KAEM, diris, ke dum la tria Azia Kongreso oni havos kunsidon de KAEM por diskuti pri tiuj aferoj kaj petis de la cheestantoj pli da kunlaboro por la disvolvigo de Esperanto-movado en Azio.


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho
Iru al la chefpagho de KAEM