La Protokolo de la Kunsidoj de KAEM, 2001
Okazis 2 kunsidoj dum la Universala Kongreso (UK) en Zagrebo,
nome la Oficiala, chefe per la komisionanoj, kaj la publika, malfermita.
La Protokolo de Fermita Kunsido de KAEM dum UK en Zagrebo
*Tempo kaj Dato: 12:30 - 13:30, la 23a de julio 2001
*Loko: Rollinger en Hotelo Esplanade, Zagrebo, Kroatio
*Cheestantoj:
Komisinanoj:
- Japanio: TAKEUTI Yosikazu, SYOZI Keiko
- Koreio: neniu
- Chinio: YU Tao
Observantoj: LEE Chong-yong, LEE Chongse (Koreio)
HORI Yasuo (Japanio, japana estonta komisionano)
*Temo kaj la Prezido:
Char la prezidanto de KAEM Puramo Chong forestis, anstataue vic-prezidanto
Takeuti prezidis. La komisiono temis pri jenaj aferoj:
1. Nova konsisto de KAEM
2. La 3a Azia Kongreso
3. Programeroj por la fakkunsido de Azia Agado okazonta la venontan tagon.
*Diskuto kaj konkludo de la temoj
1. Nova konsisto de KAEM (Takeuti proponis jene)
Ghis nun ghi konsistas el 6 membroj, kiuj estis elektitaj po du personoj el
Chinio, Koreio kaj Japanio. Povas esti certe, ke KAEM kun tiu konsisto iel
sukcesis kunordigi E-movadon en nia regiono, sed ankau estas evidente ke
dume sufiche shanghis sin la cirkonstancoj, en kiuj ni aktivas.
Ni klare vidas
la levighon de novaj tajdoj de Esperanto en la landoj, kie antaue ne ekzistis
forte organizita movado. Ni bone sentas la freshan venton el la regionoj, kie
lastatempe ekkreskis ghermoj por disvastigi nian lingvon. Serioze konsiderante
la aktualan situacion de Esperanto-movado en Azio, kaj okaze de la lancho
de nova oficperiodo de KAEM, ni decidis plivastigi la konsiston de la
Komisiono tiel ke ghi estu organizita de la membroj, kiuj estos elektitaj
po unu persono el la landoj, kie efektive funkcias landa asocio de UEA, t.e.
ne nur el Chinio, Koreio kaj Japanio, sed ankau el Barato, Pakistano kaj
Vjetnamio.
La celo de KAEM estas kunordigi kaj progresigi E-movadon en Azio,
kaj chiuj membroj agadas ne kiel privatuloj sed oficialaj reprezentantoj de
sia landa asocio lau la principoj starigitaj en demokratia diskuto.
Estas dezirinde al la membroj mem cheesti koncernajn kunsidojn en Universalaj
Kongresoj kaj Aziaj Kongresoj, sed tio ne estas nepre deviga, char en nuna
situacio KAEM ne povas kovri je sia kosto la bezonatajn elspezojn de la
komisionanoj por partopreni en UK kaj AK. Tiukaze estas postulate aktive
partopreni en la diskutoj per elektronikaj poshtoj. Kaj cetere, en la kazo se
iu membro ne povas mem cheesti la kunsidojn, landa asocio povas nomumi
lian/shian anstatauanton kun rajtigilo same kiel kaze de A-komitatano de UEA.
Por tiu chi kunsido koreaj cheestantoj ne estis ricevintaj mandatojn de
Korea Esperanto-Asocio au koreaj komisionanoj, tial ke ili ne havis rajton
por vochdoni, tamen la kunsido estis valida kun tri komisionanoj kaj unu
mandato de china komisionano, kaj la propono estis akceptita de tri vochoj.
Koreaj cheestantoj promesis, ke ili akceptu konsentojn de ziaj komisionanoj
pri la propono.
2. Pri la 3a Azia Kongreso
Jene raportis LEE Chong-yong:
Kongresejo estos decidita en oktobro au en novembro. Estas dezirinde,
ke aziaj komisionanoj kunsidu en novembro au en decembro por la preparado.
Tiu raporto estis akceptita.
3. Programeroj por la fakkunsido de Azia Agado okazonta la venontan tagon
(1) Nova konsisto de KAEM
(2) Raportoj de landaj asocioj
4. Aliaj aferoj
(1) Kiel distribui organojn "Esperanto en Azio"
- Japanio: persone al chiuj kontribuintoj
- Koreio: distribui al movadanoj el KEA organojn senditajn rekte al KEA el JEI
- Chinio: persone al movadanoj el JEI lau la adresaro
(2) Rearangho de la adresaro
En la nuna adresaro ekzistas afrikanoj kaj multaj izraelanoj.
Kontroli la adresaron, por ke la organoj iru al taugaj homoj.
(3) Raporto pri Projekto C (s-ino Syozi)
Projekto C celas aligi aktivulojn al UEA. En 2001 membrighis
al UEA 26 el 4 landoj:
Chinio 9, Pakistano 2, Uzbekio 1, Vjetnamio 14
Post la dua Azia kongreso multighis vjetnamaj alighintoj.
Tio estas pozitiva flanko de la 2a Azia Kongreso.
La Protokolo de Publika Kunsido pri Azia Agado kadre de la 86a UK en Zagrebo
*Nomo de kunsido: Azia Agado
*Tempo kaj Dato: la 13:15 - 14:30, la 24a de julio 2001
*Loko: Takac en Fakultato de Elektroniko kaj Komputado (FER)
*Cheestantoj:
Komisionanoj:
- Japanio: TAKEUTI Yosikazu, SYOZI Keiko
- Koreio: (neniu)
- Chinio: YU Tao
Cheestantoj: 18 el 9 landoj
1. Raporto pri la pasinta jaro (Takeuti raportis)
(1) UEA sendis lernolibrojn kaj monon por propagandi al Malajzio.
(2) KAEM-komisionanoj kunsidis en Seulo en la lasta decembro
por la preparado de la 3a Azia Kongreso kaj vizitis kelkajn
kongresejn por elekti taugan. En oktobro au novembro ni
elektos la kongresejon.
(3) Nova konsisto de KAEM
Nova movado naskighis en aziaj landoj. Ghis nun ses homoj el 3 landoj
(Japanio, Koreio, Chinio) respondecas pri KAEM kiel ghiaj komisionanoj,
tamen nova movado postulas chian novan konsiston. Por tio la nova konsisto
de KAEM estu 6 komisionanoj el 6 landoj (Japanio, Koreio, Chinio, Barato,
Vjetnamio kaj Pakistano).
JEI jam decidis s-ron Hori Yasuo kaj Chinio s-ron Yu Tao kiel novajn
komisionanojn. Koreio decidos tiun en la 1a de augusto. Al ceteraj landoj
nuna komisiono rete petos, kaj kiam la novaj komisionanoj estos elektitaj,
nova KAEM komencos funkcii.
2. Raportoj pri landaj asocioj
(1) Japanio (raportis Syozi Keiko)
JEI havas 1350 membrojn. Che la komenco de tiu chi financa jaro JEI decidis
laborplanon konsistantan el 4 chefaj punktoj. La jaro 2006 estos 100jara
jubileo de la organizita Esperanto-movado en Japanio. Cele al la jaro JEI
planas kelkajn eventojn, inter kiuj estas inviti UK en Japanion. JEI serioze
studas ghian eblecon.
(2) Chinio (raportis Liu Junfang)
-a. Ghenerale dirite china Esperanto-movado evoluas stabile. Lastan jaron
pro la nova ekonomia politiko, ChEL suferis, sed ni baldau adaptigis nin al
la nova situacio.
-b. Tiun chi jaron EPCh kaj ChEL celebris siajn 50ajn datrevenojn.
-c. China Internacia Radio-Elsendo komencis sendi retan elsendon krom
kurtondan.
-ch. En universitato en Pekino fondighis fako de Esperantologio.
En la proksima estonteco povas esti, ke doktoro pri Esperanto naskighos.
-d. Pekino kandidatighis kiel kongresurbo de 2004 UK. Ni volas sukcesi
inviti ghin kaj volas krei novan ondon de Esperanto en Chinio.
(3) Koreio kaj aliaj landoj ne sendis reprezentantojn al la kunsido.
3. Opinioj de la cheeestantoj
(1) Informoj pri aliaj landoj
Okazos renkontighoj en Barato kaj Nepalo. Nun landoj en okcidenta Azio
rekte turnas sin al UEA, sed UEA estas tro okupita kaj ne povas elspezi
sufichan tempon por aziaj landoj. Se KAEM havos propran KAEM-keston en JEI,
tiuj landoj turnos sin al KAEM. (Michela Lipari: UEA)
(2) Kiel utiligi aziajn kongresojn por disvastigi Esperanton?
- En unua Azia Kongreso en Shanhajo multaj aziaj Esperantistoj povis partopreni
kaj post tio shanhaja movado viglighis. (Yu Tao)
- En Vjetnamio komence gravuloj en politika mondo ne estis tre pozitivaj
al la kongreso kaj Esperanto, sed iom post iom ili rekonis la gravan rolon
de Esperanto. Novajho pri la kongreso aperis en gravaj gazetoj.
(Takeuti Yosikazu)
- Post la kongreso en Hanojo multighis alighintoj al UEA. (Syozi Keiko)
Post la dua kongreso en Hanojo multighis junaj Esperantistoj en
Vjetnamio. VEA havis memfidon pri la sukceso de la kongreso kaj la sukceso
donis grandan influon al aliaj kampoj en Vjetnamio. (Takeuti Yosikazu)
(3) Kial oni elektis Koreion kiel kongreslandon?
La rolo de Aziaj Kongresoj estas vigligi Esperanto-movadon en progresantaj landoj.
Ni sendis petleteron al chiuj landasocioj, sed por la tria kongreso
kandidatighis nur Koreio, kaj la komisionanoj demokratie diskutis kaj
decidis. Por la kvara Nepalo kandidatighis. (Takeuti Yosikazu)
(4) Chu ne trovighas plano sendi instruistojn de Esperanto al aziaj landoj?
Lau la projekto nomata "Flugiloj de facial vento" ni planas tion. Ni
planas havi kunsidon pri tio inter ILEI kaj UEA. (Michela Lipari)
Post kiam Lipari (respondeculo pri landaj agadoj de UEA) parolis pri
spertoj organizi movadon en diversaj mondpartoj kaj promesis sian dedichon al
landaj agadoj, konkludis Takeuti per jenaj vortoj:
"Ni promesas jenajn
aferojn al chiuj, nome demokratian movadon kaj dauran eldonon de "Esperanto
en Azio". Por subteni nian movadon ni petas vian pli da kunlaboro."
(fino)