La Protokolo de la Kunsidoj de KAEM, 2000

Okazis 2 kunsidoj dum la Universala Kongreso (UK) en Tel-Avivo, nome la Oficiala, chefe per la komisionanoj, kaj la publika, malfermita.

La Protokolo de Fermita Kunsido de KAEM dum UK en Tel-Avivo

*Tempo kaj Dato: 13:30-15:15, la 30an de julio 2000
*Loko: salono Dratwer, en la Kongresejo en Tel-Avivo
*Cheestantoj: Takeuti Yosikazu, Sy^ozi Keiko, Lee Chong-Yeong (reprezentanto de KEA) kaj Lee Jung-Kee
*Prezidis: Takeuti Yosikazu
*Protokolis:Sy^ozi Keiko

*Temoj:
Ni diskutis pri la venonta "Azia Agado" kaj decidis traktendajn temojn en ghi.
1) Raporto de KAEM --- Puramo Chong
   Esperanto en Azio --- Takeuti
   Projekto C --- Sy^ozi
2) Agado de Landaj Asocioj
3) Pri IJK --- Yu Tao
4) 3a Azia Kongreso en 2002 --- Lee Chong-Yeong, KEA
5) 4a Azia Kongreso en 2005 --- propono de Nepala E-Asocio
6) Libera diskuto

Poste ni informighis de Lee Jung-Kee pri financa problemo kaj struktura shangho de KEA.


La Protokolo de Publika Kunsido pri Azia Agado kadre de la 85a UK en Tel-Avivo

*Nomo de kunsido: Azia Agado
*Tempo kaj Dato: 14:15 - 15:15, la 31a de julio 2000
*Loko: Salono Dratwer en la Kongresejo
*Cheestantoj: ch. 50
*Prezidis: P Syo^zi Keiko
*Protokolis: Takeuti Yosikazu

*1. Syo^zi prezentas la cheestantajn membrojn de KAEM: Puramo Chong, Takeuti Yosikazu, Yu Tao kaj Syo^zi Keiko. Shi ordigas la diskutendajn temojn.

*2. P.Chong ghenerale skizas la agadon de KAEM lastjare: Sukcesis la 2a Azia Kongreso en Hanojo kun partopreno de pli ol 500 personoj el 15 landoj.

Responde al la peto de la aktivuloj de Hongkongo, Trevor Steel estis sendita, kiel kompetenta instruisto pri Esperanto, por trejni lokajn junulojn. Ankau Atilio Rojas vizitis Nepalon. Tiuj agadoj okazis lau la projekto de KAEM kaj per la subvencio de Fondajho Azio de UEA.

*3.Takeuti raportas pri la bulteno Esperanto en Azio, la oficiala organo de KAEM : Nun la kvanto de distribuataj ekzempleroj estas 835, el kiuj 166 estas sendataj al japanoj, kiuj ricevas sian ekzempleron nur kontrau la mondonaco minimume je 2 000 enoj jare. Ceteraj ekzempleroj estas dissendataj ekster Japanion preskau senpage. Kvankam tio estas signifa por diskonigi la azian agadon en kaj ekster Azio, tamen tiom da senpagaj distribuoj serioze kauzis financan problemon por Fondajho Azio.

KAEM decidis, ke ghi ne plu sendos la bultenon senpage al la samideanoj en t.n. richaj landoj, sed esperas, ke ili daure abonos ghin kontrau la donaco de minimume 20 euroj jare. La bulteno devis aperi kvarfoje en jaro, kio tamen ighis malfacila chefe manko de laborforto. Fakte lastjare ghi eldonighis nur trifoje. Konsiderante la aktualan situacion de la bulteno, KAEM decidis, ke estonte ghi eldonighos trifoje en jaro tamen esperable kun pliricha enhavo.

*4.Syo^zi raportas pri Projekto C: Chijare 42 esperantistoj estis akceptitaj kiel membro de UEA, t.e. 23 (Chinio), 1 (Rusio) kaj 18 (Vjetnamio). Ghojindas ke KAEM ricevis plimulte da peticioj el Vjetnamio pro la pozitiva influo de Azia Kongreso.UEA estas preta akcepti pli da aktivuloj kondiche ke iliaj petoj atingu JEI-on ghis la mezo de augusto.

*5.Sekvas raportoj de landaj asocioj.

   Chinio (Yu Tao) :
Okazis la 4a China Esperanto-Kongreso en Guilin. Post tio la chefa tasko de ChEL estis prepari feston de 50jara jubileo de El Popola Chinio kaj inviti UK-on denove al Chinio en 2004. Gravaj jhurnalistoj estis invititaj al la jubilea festo kaj tio multe helpis diskonigi Esperanton al la publiko.
China Esperanta Eldonejo aperigis chefan verkon de Bakin, "La Familio". China Fervojista Esperanto-Asocio eldonis terminaron por fervojistoj. ChEL penis reformi sian laborstrukturon kaj doni pli da servoj al la membroj.

   Japanio (Takeuti Yosikazu) :
Por la jaro 2000 JEI starigis tri gravajn taskojn. Unue organize fortigi JEI-on klopodante multigi siajn membrojn. La Revuo Orienta farighis plidika (40 paghoj) kaj pliampleksa, kio kun la richa enhavo de la revuo ebligis al JEI pligrandigi la kvanton de informado.
Due surbaze de la sukceso de Azia Kongreso JEI daurigos kunlabori kun KAEM kaj instigos japanajn esperantistojn partopreni en esperantaj aranghoj, kiuj okazos en aziaj landoj.
Trie la jaro 2006 estos la centjara jubileo de la organizita esperanto-movado en Japanio. JEI direktas kaj akumulas sian agadon cele al la jaro 2006, kaj alvokos la tutan esperantistaron de Japanio adapti sin al la sama agado.

La 84a Japana kongreso okazis en Motizuki kun partopreno de 472 personoj. La kongreson en intermonta urbeto faris tiel internacia kaj prestigha la cheestoj de la gravaj personoj kaj reprezentantoj de landaj asocioj kiel Kep Enderby, Lee Chongyeon, Wang Shirong kaj Nguyen Phong Mai.
Rimarkinda estis aktiva engaghigho de JEI en diversaj movadaj kampoj. Okazis diversloke regionaj kongresoj kaj intensivaj kursaroj nomataj kunloghado kaj Narendra Bhattarai el Nepalo partoprenis la kongreson de la regiono Kanto^. Informa fako de JEI kompilis la broshuron nomatan Blanka Libro pri Informado.

   Koreio (Lee Ghongse) :
Korea Esperanto-Asocio kun 290 membroj (inkluzive de 130 dumvivaj membroj) jubileas 80an jaron chi-jare. La organo Lanterno de Azio estas daure eldonata chiumonate. La nombro de la aktivaj esperantistoj faras kontraston, se oni komparas ghin al tiu de studentoj, kiuj lernas Esperanton. Kaj en Seulo kaj en Pusan, Esperanton lernas kelkcentoj au ech milo da studentoj. Okazas ankau kvarsezonaj kursoj en kunloghado kun 40-50 kursanoj. Lokaj kursoj okazas en gravaj urboj. Ekde la lasta jaro KEA organizis eventon titolitan Tago de Pioniroj. En 1999 tio okazis omaghe al Chung Sasub (Dan trinaro) kaj en 2000 al Hong Hengwi.

Pasintjare eldonigis kvin libroj: "Korea Antologio de Noveloj", "Liberpoeto de Dan Trinaro", "Birdoj sen flugiloj", "Esperanto - internacia Komuna lingvo por Paco" kaj "Hong Hengwi, La Esperantisto".
La 31a Korea Kongreso en 1999 okazis en Seulo kun 200 partoprenantoj inkluzive la prezidanton de UEA, kaj la 32a kongreso en 2000 havis la lokon en Pusan kaj ghin partoprenis 200. La urbo Seulo gastigis la konferencon de NGR, kaj profite de tio KEA kaj UEA aranghis kolokvon titolitan "Lingvaj problemoj de internaciaj organizajhoj". KEA starigis esperantan budon kun ekspozicio, kiun vizitis multaj el la 10miloj da konferencanoj el 700 NGR. Menciindas la elsendo de esperanta interreta radio far de Ma Youngtae kaj la sukceso de Seula Esperanto-Kulturcentro, kiu festis la 100-an jubilean unumonatan kurson.

   Nepalo (Narendra Bhattarai) :
La plej grava evento estas la 3a Himalaja Renkontigho, kiun partoprenis 70 eksterlandanoj kaj ghuis richan programon. Atilio Rojas partoprenis la Renkontighon kaj instruis Esperanton dum dek tagoj.
Nepala Esperanto-Asocio sukcesis havigi al si la konstantan sidejon kie chiusabate kunvenas 20-30 personoj kaj instruas kaj praktikas Esperanton. La Asocio komencis pretigi la bibliotekon, kiu jam ricevis kelkajn librojn donace de Norvega Esperanto-Asocio. Okaze de la kunsido de Zamenhofa Festo, la finintoj de la kurso ricevis atestilon. La Esperanto-Nepala Vortaro estas kompilata kaj oni esperas ke ghi baldau eldonighos. La Asocio deziras gastigi la 4an Azian Kongreson en Nepalo.

   Syo^zi nomumas kelkajn landojn, el kiuj eventuale iuj povas cheesti sed reagas neniu.

*6. Yu Tao informas pri la aktuala stato de la preparo de IJK en Hongkongo, ke iras harmonie la kunlaboro de centraj kaj lokaj esperantistoj. Alighis jam pli ol 200 personoj inkluzive tiujn el ekster Chinio.

*7. La kunsido temas pri la 3a Azia Kongreso kiu okazos en Koreio post du jaroj. Lee Chongyeon, la prezidanto de KEA, demandas, kiu monato estas la plej tauga por partoprenantoj de la Kongreso. Li diras, ke KEA estas preta starigi LKK-on kiam KAEM definitive fiksos la kongresajn tagojn. P. Chong diras, ke post la konsidero diversflanke KAEM decidis ke ghi okazu en somero. Li anoncas, ke KAEM kaj LKK havos en Seulo la unuan preparkunsidon chi-jare en decembro.

*8. Rilate al la 4a Azia Kongreso, P. Chong diras, ke KAEM serioze traktos la oficialan leteron de Nepala Esperanto-Asocio kiu deziras ghin gastigi en sia lando sed findecidos la aferon en la 3a Kongreso, char ghi okazos ankorau post kvin plenaj jaroj.
Syo^zi invitas la cheestantojn, kiuj travivis Himalajan Renkontighon kaj estas pretaj ion raporti. Hori Yasuo parolas ke Nepalo estas charma lando kaj indas ripete viziti, kion atestas la rapida kresko de partoprenantoj en la Renkontigho. Hori ankau diras ke la movado shajnas vigla kaj junuloj estas kunlaboremaj. Sinjorino ne-aziana (ne audeblis shia nomo) sin apogas al la opinio de Hori kaj mencias la bezonon de ghustaj konsiloj de japanaj spertuloj . Syozi demandas chu en Nepalo okazis nacia kongreso. Narendra respondas ke jes, kaj la estraranoj de la Asocio estis demokratie elektitaj.

*9. Syo^zi deklaras nun trakti chiujn erojn, kiujn audis la cheestantoj en la kunsido. Mihai Trifoi el Rumanio demandas kiom da esperanto-institutoj ekzistas en Azio kaj kiel ili traktas internacian edukprojekton. P.Chong atentigas la demandinton ke temas ne pri institutoj sed shajne pri la landaj asocioj, kaj donas al li gheneralan skizon tiurilate.
Okazis liberaj interparoloj pri la geografia situo de Azio, pri kiu teritorie respondecas KAEM. Hang Jun, ina raportisto de China Radio Internacia, diras ke granda felicho por aziaj esperantistoj estas pli ol 30jara esperanta elsendado de ChRI, kiu tamen ricevas nur malmultajn reagojn de samideanoj de aziaj landoj. Shi forte deziras ke KAEM instigu la samideanojn auskulti la elsendon kaj resendi siajn ehhojn.
Yamasaki Seiko demandas, al kiuj ekster Azio tiom da ekzempleroj de Esperanto en Azio estas distribuataj senpage. Takeuti respondas, ke lau la redaktorino Doi Chieko ilin ricevas komitatanoj, kiuj havas intereson al azia agado, sed KAEM ne plu faros tion kaj la bultenon ricevos nur tiuj kiuj donacis monon.
Syo^zi invitas Ulrich Lins paroli ion. Lins dankas esti kvazau honora aziano kaj gratulas pro la atingo de la movado en Azio. Li memorigas la 50an UK-on en Tokio, kiu aparte inauguris azian esperanto-movadon sed en ghi sukcesis partopreni nur unu-du koreoj el aziaj landoj. Li ankau diras ke tiu kongreso longe perspektive donis stimulon al azia esperanto-movado kaj hodiau ni vidas la rezulton. Li akcentis ke kelkajn sekundojn ni silente rememoru tiun pioniran eventon, kiun ankau li persone partoprenis.

Syo^zi dankas la cheestantojn de la kunsido, kiuj donis novan energion al esperanto-movado en Azio.
(fino)

Iru al LA KAPO de tiu chi pagho
Iru al la chefpagho de KAEM
*la