LA RAPORTO DE KAEM EN 2002

0.
Protokolo pri KAEM-kunsidoj dum la 87-a Universala Kongreso en Fortalezo, someron 2002
1. Protokolo pri KAEM-kunsidoj dum la 3-a Azia Kongreso en Seulo, someron 2002
2. Jara Raporto de KAEM de aug. 2001 ghis aug. 2002
3. Projektoj por Azia Movado A, B, C, Ch
4. Raporto pri la fakkunsido "Azia Esperanto-Movado" en la 3-a Azia Kongreso en Seulo


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

0. PROTOKOLO PRI KAEM-KUNSIDOJ

dum la 87-a UK en Fortalezo, Brazilo, someron 2002 Legu chi tie.



Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

1. PROTOKOLO PRI KAEM-KUNSIDOJ (fermitaj)

dum la 3-a Azia Kongreso en Seulo, someron 2002

Dato:
   1. je 14:00-15:00, la 23an de augusto 2002
   2. je 8:50- 9:50, la 24an de augusto 2002
   3. je 12:00-13:00, la 24an de augusto 2002
   4. je 11:00-12:00, la 25an de augusto 2002
Cheestantoj:
   1. Japanio: s-ro Hori Yasuo (Prezidanto)
   2. Barato: d-ro Abdul Salam
   3. Chinio: s-ro Yu Tao
   4. Koreio: s-ro Park Chan-Bok
   5. Vjetnamio: s-ro Tran Quan Ngoc
Forestanto:
   Pakistano: s-ro Tariq Umar Chauhdry

Diskuttemoj
  *1. Jara raporto de KAEM en 2001

  *2. Agadplano
Surbaze de "Projektoj por Aziaj Movadoj A,B,C,Ch" , ni agados jene:

A. Por aktivigi nian movadon:
1) Organizi Azian Kongreson de Esperanto almenau chiun trian jaron, tamen se eblas, organizi tiun pli ofte. Pri tio ni daure diskutos por akiri konsentojn de landaj asocioj.
2) Instigi Nepalon, Mongolion kaj Iranon alighi al UEA.
3) Pli richigi "Esperanto en Azio"-n kaj pli multigi la legantojn de nuna nombro de 700 al 900. Por subteni la eldonon, ne nur japanoj sed ankau alilandanoj monoferas.
   Jene estas lachiulandaj tarifoj jare:
     Japanio: 20 euroj / Koreio: 10 euroj /Chinio: 5 euroj/ Aliaj landoj: 2 euroj
Por redukti ekspedkotizon, ni ankau eldonos interretan version, kion ni anoncos en la venonta organo. Tiuj, kiuj volas ricevi retan version, anoncas tion al s-ro Park.
4) Aligi almenau 90 aziajn aktivulojn al UEA kadre de KAEM.
5) Sendi kompetentajn instruistojn al landoj, kie ne ekzistas la movado au kie estas bezonata altnivelaj instruistoj de Esperanto.
   *Nun Mongolio kaj Vjetnamio volas akcepti instruiston. Ni sendos s-ron Ho Song (Koreio) kiel instruiston al Mongolio au Vjetnamio. Ni suvbencios nur veturkotizon al li.
6) Helpi eldonon de Esperanto-libroj.
   *Nun Irano volas ricevi subvencion por la eldono de perslingvan version de "Gerda malaperis". Ili jam kolektis duonon da kotizo, do ni subvencios la restantan duonon, nome, 600 usonajn dolarojn.
   *Aliajn petojn ni atendas.
7) Por vigligi junuralan movadon, establi komisionon pri junurala agado.
   *Venis letero de Bill Mak (Honkongo) pri tiu temo. Ni petas, ke li kaj s-ro Nakamura Daisin (Japanio) havu kontakton kaj pripensu la rimedojn.
8) Funkciigi azian shrankon de UEA en la oficejo de JEI.
9) Organizi fakkunsidojn de Azia Agado en UK, AK kaj landaj kongresoj.
   *Planon, ke ni partoprenigi reprezentantojn de Barato, Pakistano, Irano, Nepalo, Vjetnamio kaj Mongolio al UK-oj, ni nuligis, char unue mankas mono kaj due ni pensis, ke sendi instruistojn al tiuj landoj estas pli efike por la disvastigo de Esperanto ol partoprenigi po unu reprezenton el tiuj landoj al UK-oj.

B. Por plifortigi KAEM-n:
1) Kunveni en chiu UK kaj AK.
2) Havi pli oftan kontakton inter KAEM-anoj kaj inter KAEM kaj UEA per interreto.
3) Novaj landaj asocioj alighintaj al UEA rajtas havi seghon po unu en KAEM.

C. Pri la financo
1) Elspezi pli efike la bugheton de Azia Fondajho de UEA.

  *3. La 4a Azia Kongreso
Ghis la kongreso kandidatighis 3 landoj: Nepalo, Irano kaj Mongolio. Ni havis reprezentojn el Nepalo kaj Irano, kiujn ni invitis al nia kunsido kaj auskultis iliajn volojn kaj kondichojn, kaj venis al la konkludo, ke en 2005 okazu la 4a Azia Kongreso en Nepalo.

Resume
Estas mirinda afero, ke kvin el ses KAEM-anoj kolektighis en la kongreso kaj diskutis pri diversaj aferoj multajn horojn. Antau tio ni nur konas unu la alian per reto, tamen tio ne vere kreskigis amikecon. En tiu kongreso ni konis unu la alian persone, kio nutris solidarecon inter ni. De nun ni povos pli solidarece kunlabori por nia movado. Tio estis la plej granda frukto de niaj kunsidoj.


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

2. Jara Raporto de KAEM

de aug. 2001 ghis aug. 2002, legu chi tie


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

3. PROJEKTOJ POR AZIA MOVADO A, B, C, Ch

Projekto A: Kunlaboro de alighintaj landaj asocioj
   A-1: regule kunveni en chiu UK kaj Azia Kongreso
   A-2: intershanghadi kaj sendi informojn
Projekto B: Sendi kompetentajn instruistojn al landoj, kie ne ekzistas la movado au kie estas bezonata altnivelaj instruistoj de Esperanto
Projekto C: aligi aziajn aktivulojn al UEA
Projekto Ch: helpi pri E-libroj
   Ch-1: eldono de necesaj libroj
   Ch-2: transdoni librojn de donacantoj al aziaj Esperanto-kluboj, asocioj kaj individuoj, kaj alvokoj al chiuj esperantistoj kaj Esperanto-organizoj


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

4. RAPORTO PRI LA FAKKUNSIDO "AZIA ESPERANTO-MOVADO"
en la 3-a Azia Kongreso

Dato: je 10:00-11:00, la 25an de augusto 2002
Kunsidantoj: Pli ol 50 homoj
Enhavo:
1) Jara Raporto de KAEM en 2001 (ghis aug., 2002)
(Prezidanto HORI Yasuo kaj Syozi Keiko)
2) Raportoj de landaj movadoj:
   Barato: Abdul Salam
Vasteco de la lando malhelpas la agadon, tamen vigle agadas,
precipe propagandas Esperanton en kamparajn virinojn.
   Chinio: Yu Tao
Tri homoj laboras por Esperanto profesie. Havas 5000 esperantistojn. Nun preparas por la UK en 2004.
   Irano: Emrahim Nayereh
Vigle agadas kaj venontan jaron okazigos unuan nacian kongreson, tamen maleblas vojaghi eksterlanden pro ekonomia situacio.
   Japanio: Sibayama Zyun'iti
La jaro 2006 estos la 100-jara jubileo de la japana Esperanto-movado. Intencas inviti UK-on en 2007 rilate al la jubileo.
   Koreio: Park Chanbok
Elektighis nova prezidanto. Membroj malmultighis.
   Nepalo: Bharat Ghimire
Okazigis Internacian Himalajan Renkontighon kvarfoje. Volas okazigi la 4-an Azian Kongreson en Nepalo.
   Uzbekio: Rozikov Murodkul
Agadas 10 homoj en Samarkando. Volas havi helpon de aliaj progresintaj landoj.
   Vjetnamio: TRAN Quan Ngoc kaj PHAN Mai Lan (junurala movado)
Trovighas 2000 esperantistoj, inter kiuj 500 membrighas al VEA. Eldonis du vortarojn (1200 paghajn kaj 2700 paghajn).
Post la dua Azia Kongreso en 1999, junuloj vigle agadas.

3) Demandoj kaj opinioj
*Rezervu pli multe da tempo por tiu chi kunsido.
*Chu IJK vere okazos en 2004 en Koreio?
   # Nun oni diskutas pri tio.
*Vizo-problemoj
   # Chiuj mongoloj, kelkaj vjetnamoj kaj multaj chinoj ne povis akiri vizon. Pri la vizo- problemoj LKK povas fari nenion. Al la alighintoj LKK volas sendi kongresajn materialojn.
*Kiam KAEM decidos la kongreslandon de venonta kongreso?
   # KAEM volas decidi ghin dum la kongreso kaj anonci tion en la ferma ceremonio.

Fine s-ro Hori petis de la partoprenantoj pli da kunlaboro por azia Esperanto-movado.

(Skribis HORI Yasuo)


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho
Iru al la chefpagho de KAEM