ITLE>Projekto C de KAEM ITLE>Projekto C de KAEM ITLE>Projekto C de KAEM
[el Komisiono pri Azia Esperanto-Movado]

PROJEKTO C DE KAEM

Azianoj, membrighu al UEA!


CELO

Aligi al UEA, la movadajn aktivulojn en malfacile pagipovaj landoj en Azio, nome aziaj landoj krom jenaj: Israelo, Japanio, Korea Respubliko, Singapuro, Honkongo kaj Tajvano.

REZULTOJ

*En la jaro 2000: 42 entute (23 el Chinio, 1 el Rusio, 18 el Vjetnamio)
*En la jaro 2001: 41 entute (21 el Chinio, 1 el Irano, 2 el Pakistano, 1 el Uzbekio, 16 el Vjetnamio)
*En la jaro 2002: 83 entute (59 el Chinio, 1 el Irano, 3 el Pakistano, 20 el Vjetnamio)
*En la jaro 2003: 92 entute (62 el Chinio, 1 el Irano, 2 el Srilanko, kaj 27 el Vjetnamio)


VARBADO (valida ghis la fino februaro, 2005)

Simila varbado okazos chiujare!

KAEM varbas novajn kandidatojn, kiuj shatus membrighi al UEA por unu jaro, subvenciite de UEA. Skribu jenojn klare legeble en unu pagho, kaj sendu perposhte al 'Projekto C de KAEM' che Japana Esperanto-Instituto
(Adreso: JP-162-0042 Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tokio, Japanio)

(1) Konciza sinprezento (nomo, adreso, naskighdato, profesio, ktp.)
(2) Kiel mi aktivas por nia movado en la pasinta jaro
(3) Kiel mi kontribuos por la movado en mia regiono

Bonvolu noti:
(1) Chiu estas petata mem skribi la peticion.
(2) Skribu la peticion nepre en Esperanto.
   (La nacilingve skribita peticio ne estos traktita.)
(3) Skribu sur la koverto "Projekto C", kaj sendu per ordinara poshto.
   (Ne validas perreta peticio.)

Limdato:  La 15a de februaro 2005
La rezulto aperos en la sekvantaj numeroj de "Esperanto en Azio", kiun ricevos tiuj dum du jaroj.

SUBTENO PETATA

Por realigi la projektojn de KAEM inkluzive de la Projekto C, la helpo el relative 'richaj' landoj estas petata. Vidu la chefpaghon por pagmaniero.


Iru al LA KA PO de tiu chi pagho
Iru al la chefpagho de KAEM