[el Komisiono pri Azia Esperanto-Movado]
PROJEKTO B DE KAEM
Instruistoj en Aziajn Landojn!
Jena Regularo estis fiksita en 2003.
Regularo pri Projekto B de KAEM
1. Celo
Sendi kompetentajn instruistojn al landoj, kie ne ekzistas la movado
au kie estas bezonataj altnivelaj instruistoj de Esperanto.
2. Principoj
(1) Tiu chi projekto apogas sin sur la bonvoleco de la du flankoj, nome:
1) de la invitanto, kiu akceptas instruiston kaj vivtenas tiun,
ech se salajro/honorario ne estas pagebla al tiu.
2) de la instruisto, kiu gvidas Esperanton al la lokanoj,
ech sen salajro/honorario.
(2) Tiu chi projekto dependas de Fondajho Azio de UEA kaj
KAEM estas komisiita pri la distribuo de la bugheto.
3. "Kiu pagas kion"
(1) Fondajho Azio de UEA kovras nur jenon:
1) bileton por iro-reiro al la lando.
2) 100 eurojn, uzendajn por preparo de la kurso
(2) Alia elspezo, nome tieaj restado, transporto, manghajho ktp.
estu pagataj de la invitanto de la instruisto.
4. Kondichoj por elekti instruiston
(1) La invitonto estas la landa asocio de Esperanto en la lando
(alighinta au ne al UEA), au se tia ne ekzistas,
Esperanta grupo au esperantisto(j) alighinta(j) al UEA.
(2) La invitonto oficiale petas de KAEM la sendon de instruisto
kun la plano de kursoj (nivelo, dauro ktp.) kaj la garantio de la elspezo
pri la vivteno de la instruisto. Salajro/honorario estas bonvena,
sed se ne trovighas tiu ebleco, montru tion klare.
(3) La peton KAEM anoncos en "Esperanto en Azio"
au en retlistoj de Esperanto.
(4) Instruisto-kandidato devas montri sian volon, skribinte jenajn aferojn:
1) Nomo, sekso kaj agho
2) Adreso
3) Retposhta adreso au alia kontakt-maniero
4) Okupo
5) Kariero kiel instruisto de Esperanto au esperantisto ghenerale
6) Kosto de bileto al la lando (en euroj)
(5) La kandidato devas garantii sian kapablon kiel Esperanto-instruisto,
montrante unu el la jenaj:
1) atesto de UEA/ILEI
2) atesto de Che-metoda instruisto
3) garantiilo de sia landa asocio pri la instrukapablo
4) titoloj de siaj verkoj, kun bibliografia indiko
(au kun TTT-adreso, se ili estas enretigitaj).
5. Procedo por decidi
(1) Kiam la invitonto aprobas la akcepton de la kandidato-instruiston,
KAEM anoncas tion al la invitonto, al la instruisto kaj kopie al la ses KAEM-anoj.
(2) La invitonto kaj la instruisto-kandidato priparolu la kondichojn,
kaj sendu leteron de konsento al KAEM, de ambau flankoj au per komuna letero
de ambau subskriboj. Se konsento ne estas atingebla, la invito estas nuligita.
(3) KAEM-ano rajtas kontesti pri la sinteno de la invitonto au de la
instruisto-kandidato, kaj peti klarigon. Se KAEM-ano, post la klarigo,
ankorau tenas dubon, tiu rajtas konsilon de chiuj KAEM-anoj.
Kaj KAEM rajtas nuligi la inviton.
(4) Ghis la bugheto de Fondajho Azio de UEA permesos,
KAEM sendos instruistojn al la landoj lau la vico de petoj.
6. Post la instruado
(1) La invitinto devas sendi raporton pri la kursoj
kaj la takso de la instruisto al KAEM.
(2) La instruisto devas sendi detalan raporton pri sia instruado al KAEM.