prelego: ESPERANTO-MOVADO EN AZIO
--- ni kune progresigu azian esperanto-movadon! ---
(la prelego en la unua Mongola Esperanto-Kongreso en julio 2002,
fare de HORI Yasuo, prezidanto de KAEM)
1. Kiamaniere Esperanto estis enkondukita en Orient-Aziajn landojn
Lau "Gvidlibro pri Esperanto-Movado
en Aziaj Landoj", Esperanto jene atingis Chinion, Japanion kaj Koreion.
1) Chinio
Esperanto venis al Chinio el tri vojoj:
a) El Rusio. En 1891 rusa komercisto propagandis Esperanton en Hharbino,
kaj alia ruso havis kurson en Shanhajo.
b) El Japanio. En la komenco de la 20a jarcento chinaj studentoj en Japanio
lernis Esperanton de OOSUGI Sakae en Tokio, kaj reveninte al Shanhajo, ili
fondis Esperanto-lernejon en 1908.
c) El Britio kaj Francio. Chinaj anarkistaj studentoj en Britio kaj Francio
eklernis Esperanton en 1907. Ili sendis Esperanto-gazetojn al Chinio kaj
propagandis Esperanton.
En la unua periodo de Esperanto-movado en Chinio Esperanto prosperis en
4 urboj: Shanhajo, Kantono, Pekino kaj Hankou (nun Wuhan). En Shanhajo
okazis la unua kurso en 1906. China Esperanto-Asocio estis fondita en Shanhajo
en 1909, sed du jarojn poste en 1911 okazis revolucio. Pro tio la Asocio
renomighis China Respublika Esperanto-Asocio. Tiam anarkistoj kaj
socialistoj estis chefaj aktivuloj.
2) Japanio
OKA Asajhiroo, fama zoologo, estis la unua japano, kiu lernis Esperanton
en Germanio en 1891. Tamen ne estis li, sed franca pastro, Alphonse Mistler,
kiu enkondukis Esperanton en Japanion en 1902. Li instruis Esperanton al 60
lernantoj en la mezlernejo, kie li instruis. Tio estis la unua
Esperanto-kurso en Japanio. En la sama jaro ankau HUTABATEI Shimei,
fama literaturisto, lernis Esperanton en Vladiostoko, Rusio, kaj post reveno
al Japanio, li daurigis lernadon kaj verkis lernolibron de Esperanto.
En 1903 estis jam kelkaj intelektuloj, kiuj lernis la lingvon per anglalingva
lernolibro. Ili estis influhavaj personoj, do tuj Esperanto disvastighis
inter progresemaj homoj.
En 1906 fondighis Japana Esperantista Asocio en la urbo Jokosuka kaj
samjare unu monaton poste fondighis alia asocio kun la sama nomo en Tokio.
La unua kunighis al la dua post interkonsiligho. Por la fondo de la asocio
iniciatis historiisto KUROITA Kacumi. En la sama jaro okazis la Unua
Japana Esperanto-Kongreso en Tokio, kaj sekvontjare okazis la 2a kongreso,
sed poste la kongreso ne okazis ghis 1916.
En 1914 rusa blinda Esperantisto Vasilij Eroshenko venis al Japanio kaj
restis ghis 1921 kun interrompo de 2 jaroj. Li estis tre shatata de japanoj,
kaj en lia prelego pri Esperanto kolektighis multaj auskultantoj. Sed li
estis forpelita el Japanio de la japana polico, char ghi timis, ke li venis el
la lando, kie okazis revolucio. Tamen Esperanto movado en Japanio reviglighis
kaj oni denove klopodis okazigi kongreson en 1916, kaj de post tiam la
Japana Esperanto-Kongreso okazadas chiujare kun la interrompo en 1944.
En 1919 fondighis Japana Esperanto-Instituto. Por tio multe klopodis
OSSAKA Kenjhi. Oni komencis eldoni la monatan organon "La Revuo Orienta",
kiu eldonighas ankorau nun. En 1926 JEI estis agnoskita kiel jura persono.
3) Koreio
Esperanto venis el Rusio, Chinio kaj Japanio, interalie studentoj
lernintaj Esperanton en Japanio kaj Chinio enkondukis kaj disvastigis ghin
en Koreio. La plej frua Esperantisto estis HONG Myungheui (1883-1986),
la vic-chefministro de Norda Koreio. Li eklernis Esperanton en Shanhajo
chirkau 1910.
En 1916 kaj 1917 okazis malgrandaj kursoj. En 1920 KIM Ok, kiu lernis
Esperanton en Japanio, gvidis la unuan publikan kurson de Esperanto en
YMCA en Koreio. Poste li kun kursanoj fondis Korean Esperantan Asocion
en la sama jaro.
Esperanto estis enkondukita al tiuj tri landoj en la komenco de la 20a
jarcento, kaj landaj movadoj disvastighis. Poste Esperanto atingis aliajn
partojn de Azio, tamen ne aperis azia Esperanto-movado ghis la 1960aj jaroj.
2. Tagigho de Azia Esperanto-Movado
La 50a UK en Tokio en 1965 estis la tagigho de azia Esperanto-movado. En la
fakkunsido de Azia Esperanto-Movado en la Universala Kongreso (UK) en
Tel Avivo en 2000, Ulrich Lins, autoro de "La Danghera Lingvo",
loghanta en Japanio, diris: "Mi rememoras la
universalan kongreson en Tokio en 1965. Ghi estis tagigho de Azia Esperanto-movado,
sed en ghi preskau neniuj aziaj
Esperantistoj partoprenis krom japanoj kaj unu au du koreaj Esperantistoj.
Neniu venis el Chinio, neniu venis el Vjetnamio. Tamen ghi certe estis tagigho
de azia Esperanto-movado, kaj ghi certe instigis aziajn Esperantistojn. Sub tiu
influo aziaj Esperantistoj strebis kaj ties frukton hodiau ni havas."
En 1965 la japana registaro permesis ordinarajn japanojn vojaghi al
eksterlando, char tiam Japanio jam sufiche progresis ekonomie. La UK en
Tokio kaj nia ekonomia progreso multe kontribuis al la japana movado,
char pro tio japanoj ekrigardis la mondon kaj komencis havi kontakton kun
alilandaj Esperantistoj. Ghis tiam japana Esperantistaro estis izolita ekzisto
fore de Europo, la centro de Esperanto, sed okaze de la Tokia Kongreso,
japana Esperanto-movado estighis konata al la mondo.
Ghis la UK en Chinio unu sola azia movado estis Komuna Seminario (KS),
kiu komencighis en 1982 fare de japanaj kaj koreaj junuloj. Ghis la 13a KS
nur japanoj kaj koreoj estis la partoprenantoj, sed unuan fojon partoprenis
chinaj junuloj en la 14a Komuna Seminario en Chinio en 1995, organizite de
China Junurala Esperanto-Asocio. Ek de tiam KS estighis trilanda amikejo en
Azio. Ni devas alte taksi KS-ojn kaj la klopodojn de junuloj, char inter ili
naskighis aktivuloj, kiuj estighis motoroj de posta disvolvigho de azia
Esperanto-movado.
Ghis la 80aj jaroj, krom Japanio, aliaj aziaj landoj estis ankorau ne
sufice richaj, kaj post Tokio ni bezonis aliajn 21 jarojn por okazigi alian
UK-on en Azio. En 1986 la 71a UK sukcese okazis en Chinio kun 2482
partoprenantoj.
En 1990 kaj 1991, naskighis Esperanto-kluboj en Tajvano, Malajzio kaj
Nepalo, dank' al pola Esperantisto, Joachim Werdin, kiu vojaghis en 10 aziaj
landoj, instruante Esperanton. Agnoskinte lian grandan kontribuon, UEA
subvenciis lian vojaghkoston. Dank' al li Esperanto-movado en tiuj regionoj
naskighis, kaj nun nepala movado estas tre aktiva. Ili jam organizis kvar
"Himalaja Renkontigho"-jn kaj dedichas sin al la interkonatigho de
Esperantistoj el diversaj landoj, kaj nun ili ech volas inviti la kvaran
Azian Kongreson al sia lando.
En 1995 eldonighis jam de mi menciita libro
"Gvidlibro pri Esperanto-Movado en Azio", kompaso por la azia Esperanto-movado.
En ghia antauparolo d-ro SO Gilsu, tiama prezidanto de KAEM (Komisiono pri Azia
Esperanto-Movado) skribis jene: "Kiam mi transprenis la devon de estraraneco
de UEA pri azia agado en 1989, mi havis preskau neniom da informoj pri nia
movado en Azio, kaj mi ne sciis kion fari. Por efike labori por disvastigi
nian lingvon en divers-karakterizaj aziaj landoj, unue mi devis ekscii
historion de nia movado kaj aktualan situacion en koncernaj landoj, sed mi
havis en miaj manoj nur kelkajn adresojnkaj jarlibron. De tiam mi havis
ideon eldoni ian manlibron."
En la antauparolo d-ro So kvazau konfesus, ke en 1989 ja ekzistis landaj
movadoj, sed ne ekzistis tut-azia movado. Tamen, dank' al lia klopodo azia
Esperanto-movad ekkreskis.
En majo 1990 unua numero de "Esperanto en Azio" estis eldonita.
D-ro SO Gilsu, estrarano de UEA el Koreio, proponis jenajn "Kvar Proponoj
por la Laborplano de Azia Movado."
PROJEKTOJ POR AZIA MOVADO A, B, C, Ch(*1)
- *Projekto A
- kunlaboro de alighintaj landaj asocioj
- *Projekto B
- sendi kompetentajn Esperanto-instruistojn
al la landoj, kie ne trovighas nia movado au
kie necesas pli altnivelaj instruistoj
- *Projekto C
- Aligi aziajn aktivulojn al UEA
- *Projekto Ch
Sendi aziajn aktivulojn al progresintaj landoj
Ch1: Studvojagho en aziaj landoj, chefe en Japanio kaj Koreio
Ch2: studvojagho en europaj landoj, chefe en
orient-europaj landoj pro la kostoj
Responde al la plano, UEA decidis elspezi el Fondajho Canuto (Fondajho
por membrigi en UEA homojn el evolulandoj) kotizojn de 20 aziaj aktivuloj.
JEI kaj KEA alvokis monoferon al la projektoj al siaj membroj.
Esperanto-movado en Azio pli kaj pli disvastighis. En la UK en Valencio,
Hispanio, en 1993, unu jaron antau la UK en Koreio, fakkunsido de Azia
Agado estis plenigita de pli ol 50 cheestantoj. En ghi landan movadon raportis
Japanio, Koreio, Chinio, Tajvano, Irano, Singapuro, Israelo kaj Pakistano,
kaj oni diskutis pri la ebleco de Azia Kongreso.
En tia situacio, en 1994 la 79a UK okazis en Koreio kun 1776 partoprenantoj
el 66 landoj, inkluzive de 512 japanoj, 390 koreoj kaj 231 chinoj. La kongresa
temo estis "Azio en la mondo", sub kies temo okazis 5 fakkunsidoj
kun respektiva subtemo. En chiuj kunsidoj cheestantoj entuziasme
diskutis pri diverseco de Azio, ghia tradicio kaj modernigho, komparo kun
europa socio ktp. Dum la kongreso klarighis, ke ne nur Europo sed ankau Azio
nun devas ludi gravan rolon pri Esperanto-movado.
Dum la kongreso okazis fakkunsido de Azia Agado du fojojn, en kiu novaj
komisionanoj estis elektitaj kaj la nomo de KAEM (Komisiono pri Azia
Esperanto-movado) estis oficiale agnoskita. Ghi esprimis esperon, ke ghi
volas okazigi la unuan azian kongreson en 1996 en Chinio.
Lau la Projekto Ch al la kongreso estis invititaj 11 aziaj Esperantistoj,
inter kiuj 4 vizitis Japanion. Por realigi tiun projekton 164 japanaj
Esperantistoj kaj organizoj monoferis. Tra la projekto invititaj aktivuloj
havis pli da sperto kaj memfido pri Esperanto, kaj samtempe en japanaj
Esperantistoj naskighis ideo kaj sento de kunlaboro kun aziaj Esperantistoj.
Post tiam japana Esperantistaro finance subtenas la azian movadon
diversmaniere.
3. Disvolvigho de Azia Esperanto-Movado
La jaro 1996 havis tri memorindajn aferojn por la azia Esperanto-movado.
Unue, en Azio, kie multajn jarojn nur tri landoj el Azio, nome Japanio,
Koreio kaj Chinio, estis la landaj asocioj de UEA, alighis novaj fortoj. Tiun
chi jaron Barato(*2) kaj Vjetnamio estis akceptitaj kiel landaj asocioj de UEA,
sep jarojn post Pakistano en 1989.
La dua memorindajho estis la Unua Azia Kongreso, kiu okazis en 21-25
augusto en Shanhajo kun la kongresa temo de "Azio kaj la 21a jarcento".
En ghi alighis 486 homoj el 16 landoj, inkluzive de 222 el Chinio, 154 el
Japanio, 56 el Koreio, 22 el Vjetnamio, 4 el Pakistano, 4 el Uzbekio,
3 el Singapuro, 3 el Honkongo kaj 2 el Barato. Ghi estis granda sukceso.
La kongresa rezolucio finighis kun jenaj vortoj: "Ni, aziaj esperantistoj,
konfirmante, ke la Azia Kongreso vere estis bona evento por akceli regionan
movadon en Azio, kaj ke ghi ebligis ghui internacian kongreson egale al la
homoj en progresantaj landoj en azia regiono sen granda ekonomia risko,
anoncas, ke azia kongreso daure okazos en aziaj landoj."
La tria estis, ke prof. LEE Chong-Yeong el Koreio estis elektita kiel la
prezidanto de UEA. Du jarojn poste sekvis lin s-ro Kep ENDERBY el Australio.
La du prezidantoj havis grandan intereson pri la azia movado kaj chiam kuraghigis
nian movadon, partoprenante en gravaj kongresoj en Azio. Tra iliaj
prezidantecoj UEA proksimighis al Azio kaj Azio proksimighis al UEA.
4. Al la Nova Etapo
La dua Azia Esperanto-Kongreso okazis en la 22-25 de augusto 1999 en
Hanojo, Vjetnamio, kun 420 partoprenantoj el 16 landoj. La prezidanto de
KAEM Puramo Chong parolis: "Aziaj Kongresoj atestas, ke Esperanto apartenas
ne nur al Europo sed ankau al Azio. En la kongreso ni kolektighas ne kiel
etnanoj sed kiel familianoj. Dum la semajno ni ghuu la kongreson kiel amikoj
au amantoj." En la kongresejo plenis gajaj paroladoj kaj ridoj, naskighis
amikeco inter partoprenantoj. Chiuj havis senton, ke Esperanto vere
disvolvighos en Azio.
La dua mondmilito finighis en 1945, tamen en diversaj regionoj en Azio
dauras militoj, bataloj kaj konfliktoj. Vjetnamio estis simbola ekzisto de
azia malstabileco. Antau la dua mondmilito ghi estis kolonio de Francio, kaj
la popolo batalis kontrau la koloniismo. Dum la milito Japanio okupis ghin,
kaj post la milito Francio revenis. Vjetnamio devis denove batali kontrau
Francio kaj poste kontrau Usono. Ech post la venko super Usono en 1975,
Vjetnamio devas batali en Kambogho ghis la komenco de 1980aj jaroj.
Dum la Vjetnama Milito, en kiu envolvighis Francio, Usono, Japanio, Koreio
ktp. en la kapitalisma flanko kaj Chinio kaj Sovetunio ktp. en la socialisma
flanko. Dum la milito ne eblis okazigi Esperanto-Kongreson en Azio. Post la
milito chiuj landoj kaj landanoj estis tre okupitaj pro la rekonstruado de
sia detruita lando kaj vivo. Sen paco kaj sen ekonomia progreso,
Esperanto-Kongreso en Vjetnamio ne eblis. Pro tio la kongreso elektis kiel
la kongresan temon "Kunlaboro por Paco, Stabileco kaj Disvolvigo".
Por Esperanto paco necesas, kaj por paco necesas Esperanto.
Post la vjetnama kongreso nun nin atendas la tria azia kongreso en Seulo.
Dum la pasintaj tri jaroj KAEM vastigis sian konsiston el tri landoj al ses
landoj (Chinio, Japanio, Koreio, Vjetnamio, Pakistano kaj Barato). Lastan
jaron nova komisionanoj estis elektitaj, kaj mi estis elektita kiel ghia
prezidanto.
Alia menciinda afero estas, ke dum la pasintaj jaroj multe progresis
interreto. Preskau chiuj landaj asocioj nun havas sian hejmpaghon. Ankau KAEM.
Tagnokte rete flugas mesaghoj inter Esperantistoj, kiuj sen lingva baro
libere intershanghas mesaghon kaj disvastigas pacan ideon. Ekonomia progreso
en aziaj landoj kaj moderna tekniko en la mondo nun malfermas novan sferon,
novan eblecon al Esperanto-movado. Azio okupas 30% de la terglobo kaj 60% de
tuta monda loghantaro. Kiam Esperanto floros en tiu chi regiono, tio garantios
pacon ne nur en Azio sed ankau en la mondo.
Che la fino de mia prelego mi esprimas gratulon al vi pro la sukcesa Unua
Mongola Kongreso, kaj mi estas certa, ke vi nun agadas kune kun ceteraj
aziaj Esperantistoj por la sankta tasko, por Esperanto. Ni kune laboru por
nia estonteco.
[notoj de la kompilinto de la TTT-pagho]
(*1) Projektoj: Poste Projekto Ch estis forigita, kaj D aldonita.
Vidu jene por la nunaj projektoj.
(*2) Barato: Iam nomata 'Hindujo' au 'Hindio'. La barataj esperantistoj
petis, ke oni nomu la landon 'Barato' (Komence, 'Bharato', sed poste,
pro prononcado, oni fine elektis la nomon 'Barato').