[el Komisiono pri Azia Esperanto-Movado]
Inaugura Parolado che la 3a Azia Kongreso
de HORI Yasuo, la Prezidanto de KAEM
Estas mia granda ghojo vidi vin el proksimaj kaj malproksimaj landoj
kunsidi en tiu salono nomata Zamenhof, la kreinto de nia lingvo Esperanto.
Post la unua kongreso en Shanhajo kaj la dua en Hanojo, tiu chi Tria Azia
Kongreso de Esperanto fakte malfermas novan pordon al nia movado en la 21a
jarcento. Okaze de tiu chi glora ceremonio, mi unue dankas LKK-anojn, kiuj
sukcese okazigis tiun chi kongreson, kaj due dankas altprotektantojn, kiuj
subtenas nian kongreson, kaj trie dankas vin chiun kongresanojn, kiuj
kolektighis chi tie por realigi nian idealon.
Kiam komencighis la 21a jarcento, mi pentris la estontan mondon pli paca
kaj pli amika, tamen la teroristaj atakoj al Usono en la lasta septembro
draste shanghis la mondon en militisman. Post tiam okazis militoj en Afganio
kaj poste en Palestino, kaj malstabileco ekkovris la tutan mondon. En tiu
kriza situacio tamen, dank' al la granda strebo de koreaj samideanoj kaj
chiuj Esperantistoj en Azio, hodiau ni povas malfermi la Trian Azian
Kongreson de Esperanto. Ghi estas signifoplena batalo kontrau militisma fluo
kaj ghi enkondukas nin al nia temo "Interkomprenighado inter kulturoj"
.
Okaze de la inauguro, mi iom retrorigardas historieton de internaciaj
Esperanto-kongresoj okazintaj en Azio. La unua internacia Esperanto-kongreso
en Azio estis la 50a Universala Kongreso en Tokio en 1965. Dudek unu jarojn
poste en 1986 en Pekino okazis la 71a Universala Kongreso, en 1994 en Seulo
la 79a Universala Kongreso, kaj en 2004 denove en Pekino okazos la 89a
Universala Kongreso. La Unua Azia Kongreso de Esperanto okazis en Shanhajo en
1996, la dua en Hanojo en 1999 kaj hodiau ni estas en la kongresejo de la
tria en 2002. Dume okazis en 2000 en Honkongo Internacia Junulara Kongreso.
Dum dek jaroj inter 1994-2004 ni havis kaj havos 6 internaciajn kongresojn.
Tio montras, ke Esperanto rapide disvastighas en Azio.
Nu, kio ebligis tiel oftajn okazigojn de la kongresoj en Azio?
Tio estas "paco kaj ekonomia progreso". Multajn jarojn ech post
la dua mondmilito, aziaj landoj kaj popoloj ne povis ghui pacon.
Ghis 1990 dauris Malvarma Milito kaj por la unua fojo en la komenco de la
1990aj jaroj vere pacaj kaj amikaj rilatoj estis establitaj inter aziaj landoj.
En novembro 1991 Vjetnamio kaj Chinio establis amikajn rilatojn.
En augusto 1992 Koreio kaj Chinio starigis diplomatiajn rilatojn.
Kiam estas paco, estas ekonomia progreso. Tiu politika situacio kaj sekvanta
ekonomia progreso en Azio ebligis okazigi oftajn internaciajn Esperantajn
kongresojn en Azio. Koncize dirite, paco kaj ekonomia progreso estas la nepra
kondicho por la disvastigo de Esperanto.
Hodiau kun granda ghojo ni sidas en tiu chi kongresejo, tamen ni devas ne
forgesi, ke ankorau trovighas multaj ceteraj samideanoj, kiuj volas sed ne
povas partopreni en tiu chi kongreso pro diversaj kialoj, ekonomiaj,
politikaj au aliaj. Ni, kiuj sidas chi tie, estas felichaj homoj. Ni havas
devon pripensi la bedauron de tiuj, kiuj ne povas partopreni, kaj ni devas
plu klopodi por pli da paco kaj progreso en Azio, char la azia mondo ankorau
ne garantias al chiuj la shancon.
Dum la kongreso, mi esperas, ke vi konstruos multegajn pontetojn inter
vi. Renkontu kaj parolu vid-al-vide kaj memoru nomojn kaj vizaghojn
reciproke. Tio estas la unua etapo de amikeco. Portu tiujn spertojn hejmen
kaj parolu pri tio en via klubo kaj al viaj familianoj kaj amikoj. Tio estas
la unua etapo de paco. El tiaj simplaj agoj, el tiaj komprenighadoj inter
homoj el diversaj kulturoj, ne rapide tamen firme, kreskas amikeco kaj paco.
Esperanto nepre bezonas pacan mondon kaj por krei pacan mondon Esperanto
povas ludi gravan rolon. Mi deziras, ke dum tiu chi kongreso vi havu fidon
pri tio kaj semu esperon por pli da paca disvolvigho de la tuta mondo.
Ni kune laboru por la sukceso de tiu chi kongreso.