[el Komisiono pri Azia Esperanto-Movado]

34A KOREA KONGRESO DE ESPERANTO
dec., 2002, apud Seulo

{ la detala programo (lau la organizanto, 2-lingve) }

Iru al programo kaj alighilo
Iru al salutmesagho de KAEM

Gheneralaj Informoj

Rezulto: Partoprenis 138 samideanoj inkluzive de 8 eksterlandaj samideanoj.

Tempo: 14(sab.)-15(dim.) decembro, 2002
Ejo: Semaul-Undong Gxung-ang Jonsu-uxon
  Jul-dong 200, Bundang-dong Songnam-si Kjonggi-do.
  (La Urbo estas sude najbare al Seulo, atingebla per subtera tramo.)
Telefono: 019-9733-9857


PROGRAMO de la 34-a korea kongreso

 14a de dec. (sabato)
ptm 2:00 - :Akcepto / Libroservo / Ekspozicio de ceramikajho 
3:30 - 4:30 - ・ Konversacia rondo por komencantoj / por progresintoj
              ・ Lando de Eesperanto
4:30 - 5:30 - Fakaj kunsidoj (1)
5:30 - 6:30 - Vespermangho
6:30 - 7:50 - Malfermo
8:00 - 9:30 -・ Kongresa Universitato /
             ・ Kio estas esperanto
9:30 - 11:00 - Interkona vespero

15a de dec. (dimancho)
atm 7:00 - 8:30 - Ekzameno
8:00 - 8:50 - Matenmangho
9:00 -10:30 - Fakaj kunsidoj (2)
10:30 - 11:30 - kunsido kun estraranoj de KEA
11:30 - 12:00 - Tagmangho
ptm 12:00 - 12:30 - Memorfoto
12:30 - 1:30 -・Konversacia rondo por Komencantoj / por progresintoj
              ・kiel plivigligi junularan movadon ?
1:30 - 2:00 - Aukcio
2:00 - 3:00 - Fermo

Alighilo al la 34-a Korea Kongreso de Esperanto

 Nomo: __________________
      Indiku; plenkreskulo, familiano, studento, infano

 Adreso _____________________________________________

 E-poshto:_________

 Kotizo: ______________(US$, Jeno, Wono),

 Pagita dato ____________ au pagota

Vi povas alighi en la hejmpagho : www.esperanto.or.kr au www.esperanto.co.kr  
en la KEA aligxilo-rubriko.

Alighikotizoj:
41 US$ : por landanoj de A-kategorio de UEA (inkl. Japanion)
30 US$ : por landanoj de B-kategorio de UEA

Kontaktu al:
 Korea Esperanto-Asocio
    Kangbyon Hanshin Core B/D 1601
    Mapo-dong 350, Mapo-gu,
    121-703, Seulo, Koreio
    telefono: +82-2-717-6974
    telefakso: +82-2-717-6975
    http://www.esperanto.or.kr/
    e-poshto: keast@soback.kornet.net

Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

Salutmesagho de KAEM
al la 34a Korea Kongreso de Esperanto
de la Prezidanto de KAEM, s-ro Hori


Komence mi devas danki al chiuj koreaj Esperantistoj pro la granda laboro por sukcesigi la Trian Azian Kongreson de Esperanto. Pri la kongresaj tagoj restas diversaj karaj memoroj en mia koro, inter kiuj la plej impresa estas la sceno en la malgranda chambro apud la halo, kie korea kaj japana junulinoj klopodis kompreni unu la alian, preskau manpremante. Al mi shajnis, ke tio montras nian esperplenan estontecon.

Esperanto estas mirinda lingvo, kunligante homojn el diversaj kulturoj. En Azio, kiu okupas la plej grandan parton de la terglobo kaj kie loghas la plej diversaj homoj en la mondo, Esperanto devas roli la plej gravan rolon. Ek de la Unua Azia Kongreso, Esperanto konstante kreskas en Azio, kaj por tio via movado multe kontribuas. KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA) volas pli aktive agadi por Esperanto, kaj mi deziras, ke vi pli kunlaboru kun ghi.

Mi esperas, ke via kongreso estos sukcesa kun richaj fruktoj.

Tondru Espero
Tra la autuna chiel'
De Koreio
Prezidanto de KAEM HORI Yasuo


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho
Iru al la chefpagho de KAEM