SALUTO DE LA KONGRESA PREZIDANTO
de SIBAYAMA Zyun'iti
Karaj kongresanoj, gastoj kaj gastigantoj, salutas vin la Kongresa
Prezidanto SIBAYAMA Zyun'iti, kaj bonvenon al Hukusima,
nome la Felicha Insulo --- au lau la regiona slogano,
Utukusima, la Bela Insulo!
Permesu al mi unu frazon japanumi.
Nihon Esuperanto-Taikai e oide no minasama, mata, zyunbi ni atatta
minasama, taikai o daihyoo site o-rei moosiagemasu.
Chi tie mi parolos pri du grandaj krucoj.
De chi tiu urbo, planu iri norden, lau la longitudo de cent kvardek
(140) gradoj, trans la Norda Poluso, do iri suden, kaj vi atingos
Fortalezon, la urbon de la Universala Kongreso chi-jara. Nu, planu
iri okcidenten, lau la latituto inter tridek-sep (37) kaj tridek-ok
(38) gradoj, kaj vi atingos Seulon, la urbon de la Azia Kongreso
chi-jara. Kruce de tiu longitudo kaj latitudo situas tiu chi
Hukusima, kie vi povas mediti au azi-skale au mondoskale.
Nu, ni estas en la 2-a jaro de "Internacia Jardeko por Kulturo de
Paco kaj Neperforto al la Infanoj de la Mondo", de UNESKO,
inter 2001 kaj 2010. Kaj tiu chi kongreso tiurilate elektis
la temon: "Floru Kulturo Porpaca". Inter niaj gastoj estas
pac-batalanto el Japanio, pac-tenanto el Uzbekistano, kaj el tiu chi kruco
de la pac-temoj, ni chi tie interparolu kaj amikighu!
Do, ghuu la kongreson!