RECENZO DE NIAJ GAZETOJ LAU POLA RADIO

Iru al La Revuo Orienta, januaro, 2003
Iru al La Revuo Orienta, junio, 2002
Iru al Esperanto en Azio, n-ro 41


Transprenita de "Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro", el 'Parolas Varsovio' de la Esperanta Redakcio de Pola Radio, redaktita de Barbara Pietrzak.


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

*Pri la januara n-ro (2003) de "La Revuo Orienta" de Japana Esperanto-Instituto
disauxdigita en la 21a de januaro, 2003

"La Revuo Orienta" per sia januara numero prezentas gamon de diverslandaj civitanoj de Esperanto-lando. Komence, kiel kutime per la interna kovrilpagxo gxi fotoraportas pri iuj lastaj eventoj en la japana movado, kiujn partoprenis ankaux eksterjapanaj gastoj. La numeron tamen malfermas mesagxoj de esperantistoj el diversaj lokoj de la mondo, kiuj jen rakontas pri sia esperantistigxo kaj aktivado, jen referencas al siaj japanaj kontaktoj pere de esperanto. Inter la mesagxintoj - kies fotoj trovigxas cxe la malantauxa kovrilo trovigxas ankaux Baldur Ragnarson, unu el la redakcia stabo de la meniicta komence islanda "La Tradukisto". Li ankaux referencas al siaj vizitoj en Japanio, reliefigas similecon de la vulkana Islando kaj Japanio, kelkvorte diras pri la islanda E-movado kaj sia esperantistigxo. Ni ankaux ekscias, ke aktuale Baldur Ragnarson tradukas unu el la plej konataj romanoj de islanda Nobel-premiito Halldor Laxness.

Sed krom mesagxoj kaj literaturaludoj ni ion konkretan ekscias el Japanio, novan - sed ne gxojigan, "Malbona novajxo en la nova jaro" estas la felietono de Nakamura Masami, fresxbakita emerito, kiu skribas en la kunteksto de malplibonigxanta ekonomio en Japanio pri la planoj de la japana sxtato reformi la pensi-sistemon, kiuj cxiukaze ne estos favora por estontaj emeritoj. Tio estas felietono, kiu proksimigas al ni la aktualajn zorgojn de Japanio. Sed en la unua nunjara numero de "La Revuo Orienta" ne mankas ankaux informoj pri-movadoj. Inter kelkaj japanlingvaj legeblas iuj en esperanto el sub la plumo de gravaj aktivantoj de la japana E-movado, tutaparte en la kuntesksto de invitota al Japanio Universala Kongreso.


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

*Pri la junia n-ro (2002) de "La Revuo Orienta" de Japana Esperanto-Instituto
disauxdigita en la 9a de julio, 2002

   ... La cxeforgano de JEI estas evidente "La Revuo Orienta", sed estas interese konstati kvazauxan kompletigxadon de ambaux - aparte en la movada tavolo de la artikoloj. La interna kovrilpagxo de la junia "La Revuo Orienta" prezentas fotojn pri iuj el la arangxoj, kiuj okazis en Japanio, kaj pri kiuj ni trovas raportetojn en KAEM-Bulteno "Esperanto en Azio" en segmento traktanta la movadon en Japanio; tiel estas se temas pri simpozio "Cxu nur la angla en edukado" aux la kunsido dum kiu oni traktis baldauxan centjarigxon de la japana E-movado kaj aktivadojn cxi-rilatajn inkluzive de invito de UK en la 2007-a jaro al Japanio.

Kompreneble "La Revuo Orienta" traktas tiujn eventojn pli amplekse, sed ja japanlingve - do la enhavo estas por ekster-japana esperantisto iom hermeta, kvankam koncizajn informojn tamen eblas legi ankaux en la rubriko "JEI informas". Fakte la monat-revuo de la japanaj esperantistoj prefere prezentas diverflankan Japanion aux la mondon pere de la plumoj de e-istaj auxtoroj kaj do tute ne limigxas nur al esperantistaj temoj. Tiel estas ankaux en la junia numero, en kiu ja ni trovas tamen la lauxvicajn cxapitrojn kun eksplikoj de ito kanzi "Pri nia PVZ-ado", - cxi-numere pri la kontaktoj kun Rikardo Sxulco.

Se temas pri temo kun universala dimensio en la junia "Monata podieto" traktas gxin Kitagawa Hisasi "La rajto malrapide frandi (la vivon)". Li referencas al la kreiginta en la 1989-a jaro en Italio movado kiu jam nun havas en la mondo 65 mil membrojn en 560 regionaj retoj en 45 landoj, kaj kiu komencas veki kreskantan intereson ankaux en Japanio; Tio estas la movado kontraux la t.n. rapid-vorejoj,la movado kiu aktivas por protekti etskale produktatajn lokajn mangxajxojn kontraux la unueciga normigado de la mangxkulturo. La auxtoro komparas gxin al nia lingvorajta movado. "Dum la lingvorajtaj movadoj volas konservi alternativon al deviga uzo de grandaj normaj lingvoj, Slow Food volas konservi alternativon al deviga konsumado de industrie produktataj normaj mangxajxoj. Ambaux movadoj pledas por harmonia kunekzistado de diversaj kultur-elementoj kaj rifuzas cxian formon de sxovinismo".


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

*Pri n-ro 41 (majo, 2002) de "Esperanto en Azio" de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM)
disauxdigita en la 9a de julio, 2002

La plej grava evento esperantista en Azio estas la 3-a Azia Kongreso en Seulo, Koreio inter la 23-a kaj 26-a de auxgusto 2002. Al gxi multe da loko dedicxas la "Esperanto en Azio", la bulteno de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado.

Sed krome dank' al la bulteno eblas ekscii pri diverslokaj e-istaj aktivadoj, pri retaj dissendolistoj por azianoj, aligxo de aziaj aktivuloj al UEA. Estas interese legi pri la e-movado en tiom foraj landoj, kiel Pakistano, pri la sukcesoj de la 4-a Internacia Himalaja Renkontigxo, pri la okazanta en la jxusaj tagoj 1-a Mongola Kongreso de Esperanto, pri la plano de Japana E-Instituto por la nuna jaro, kiun cetere ni povas trovi en la jam priparolita junia numero de "La Revuo Orienta".

La aktivado de esperantistoj en Azio ne malsimilas disde tiu en aliaj mondpartoj pri kio atestas la informoj koncerne Azian Rondon Familian, la instruadon de Esperanto en lernejoj kaj ankaux lancxadon de esperanto en profesiaj medioj. Nome kiel ni legas la eksa UEA-estrarano So Gilsu prezentis en februaro prelegon pri "La kondicxoj de pontlingvo de multlingva informa sistemo kaj esperanto" dum internacia (cxina/korea) konferenco de multlingva informa sistemo iniciatita de Shenyang-urba Scienca kaj Teknika Komitato. Kiel substrekas la raportanto Wu Guojiang - el tiu sukcesa sperto venas jenaj inspiroj: oni ellernu utiligi cxian kondicxon por disvastigi esperanton; oni bezonu suficxan kuragxon en propagando de esperanto; praktika apliko de esperanto dependu de memkonscio de esperantistoj kaj la movadanoj; oni kompreneble ne neglektu esperanto-nivelon en profunda intersxangxo.


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

  *Ni dankas al la Pola Radio pro la permeso transpreni ilian manuskripton. (Red. de la TTT-ejo de JEI kaj KAEM)