Jara Raporto de KAEM
de aug. 2001 ghis aug. 2002

Raportas HORI Yasuo, la prezidanto de KAEM


1. Nova konsisto de KAEM
En la kunveno dum la UK en Zagrebo (Kroatio) en 2001, ni diskutis pri la nova konsisto de KAEM-komisiono, kaj decidis elekti po unu komisionanon el ses landaj asocioj alighintaj al UEA, nome Japanio, Koreio, Chinio, Vjetnamo, Pakistano kaj Barato, anstatau po du el tri landojn, nome Japanio, Koreio kaj Chinio.

2. Nova prezidanto de KAEM
Poste ses komisionanoj balotis por elekti novan prezidanton, kaj s-ro Hori Yasuo el Japanio estis elektita kiel la nova prezidanto de KAEM.

3. KAEM-kunveno en Seulo
En decembro 2001 en Seulo (Koreio), okazis kunveno de KAEM kaj LKK por sukcesigi la 3an Azian Kongreson de Esperanto. De tiam ekfunkciis kunlaboro de KAEM kaj LKK.

4. Reapero de nia organo "Esperanto en Azio"
Organo de KAEM "Esperanto en Azio", kiu ne aperis dum pli ol unu jaro, komencis regule aperi. N-ro 39 aperis en septembro 2001, n-ro 40 en januaro 2002 kaj n-ro 41 en majo 2002. Nova redaktanto estas s-ro Hori. Li planas eldoni la organon tri fojojn jare, nome en januaro, majo kaj septembro. Eldonkvanto estas 700, inter kiuj preskau 500 estas ekspeditaj al aziaj Esperantistoj kaj 150 al japanaj monoferintoj.
Ekde la reapero de la organo ni komencis kolekti monoferon por la eldono de la organo, kiu eniras en Fondajho Azio de UEA.

5. Projekto C
Projekto C, kiu celas aligi nepagipovajn aziajn aktivulojn al UEA, bone funkciis, dank' al s-ino Syozi Keiko, eksa komisionano. En 2001 estis akceptitaj 41 homoj el kvin landoj, nome 21 el Chinio, 1 el Irano, 2 el Pakistano, 1 el Uzbekio kaj 16 el Vjetnamio.
En 2002, 77 membrighis al UEA. 59 el Chinio, 1 el Irano, 3 el Pakistano kaj 14 el Vjetnamio.

6. Subvencio
El Fondajho Azio de UEA ni decidis subvencii jene:
  1) Bharat Ghimire (veturelspezo, per kiu li partoprenos en la tria Azia Kongreso)

  2) Eldono de "Gerda Malaperis" por perslingvanoj
1000 ekzempleroj... 600 USD (Pakistano Reza Torabi)
Cito de la letero:
Mi bezonus 600 USD kaj ne plu. Tio signifas, ke la eldonota libro por aperi elspezighos 1200 USD, kaj duono de tiu mono jam estas preparita flanke de Irana Esperanto-Centro (Reza Torabi)

  3) Videobendo "Mazi en Gondolando" donace al Nepala Esperanto-Asocio
1 ekzemplero (Peto de Bharat GHIMIRE)
  *Alie LKK preparis 2500 USD, per kiu ni planas diverssume subvencii iranan, baratan kaj mongolan reprezentantojn al la Azia Kongreso.

7.
Azia Agado dum la 87-a UK en Fortalezo, en 2002. en alia pagho.

8. Problemoj
  1) Ne suficha fonto de subvencio
Per la bugheto de Fondajho Azio ni ne povas kovri ech unuhoman veturelspezon al la Azia Kongreso. Tiun chi fojon LKK de Koreio preparis multe da mono kaj tio helpas, tamen en la venonta kongreso tion ni ne povos atendi.
Dum la UK, ni volis proponi iom da sangho en la bugheto de Azia Fondajho al UEA-komitatkunsido, por ke ni povu elspezi pli multe da mono por vetursubvencio, tamen en la komitatkunsido oni ne havis tempon por diskuti pri tio. Tamen mi supozas, ke la sangho estos ebla, char la prezidanto jam konsentas pri tio.

  2) Malfacila kunvenigo de KAEM
Estas malfacile al chiuj komisionanoj partopreni en UK kaj AK, do ni devas dependi de interreto por diskuti kaj decidi, tamen ghis nun ni ne sufiche ekspluatas tion.


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho
Iru al la chefpagho de KAEM