Nova eldono "PONTOJ"
PONTOJ estas revuo eldonita en la germana urbo Hildesheim por reciproke
informi pri la vivoj en ghiaj ghemelaj urboj. S-ro Hans Fechler, ghia redaktoro,
jam kunlabore eldonis 6 numerojn kun esperantistoj en tiuj urboj.
En 2003 oni legos novan PONTOJ.
Informilo de Ghemelaj Urboj en Singapuro
S-ro Tan Koon Hee, vic-prezidanto de Singapura Esperanto-Asocio (SEA),
kopiis nombrojn da Informilo de Ghemelaj Urboj al la esperantistoj,
kiuj cheestis la kunvenon de SEA en la 7-a de decembro 2002.
Honora titolo el la ghemela urbo Takatuki (Japanio) kaj Changzhou (Chinio) estas ghemelaj urboj.
S-ro Takeuti Yosikazu grave kontribuis al ghemeligho de du urboj kaj
preskau chiujare vizitis la urbon Changzhou por vigligi la interurban
Esperanto-movadon post kiam li havis kontakton kun tieaj esperantistoj.
N-ro.1 Informilo de Ghemelaj Urboj speciale tion raportis.
En la lasta oktobro s-ro Takeuti Yosikazu ricevis la titolon "honora profesoro"
de Changzhou Gerontologia Universitato. Chijare Changzhou-aj popoloj tre probable
plu vidos s-ron Yosikazu alte estimatan.
Funebran saluton al s-ro Lawrence Mee
Tre longe mi ne ricevis ajnan mesaghon el s-ro Lawrence Mee (1922-2002)
en Britio ghis kiam el N-ro.2 Esperanto/2003 mi informighis,
ke li jam frue forpasis en la lasta oktobro. Nome de la komisiito de la projekto
"Ghemelaj Urboj" mi esprimas mian kondolencon al lia tuta familio.
S-ro Lawrence Mee tutkore subtenis la programon "Ghemelaj Urboj".
Informighinte pri la agado "Proponoj al Esperantistoj en Ghemelaj Urboj"
iniciatita de LEA (Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Chinio),
li speciale faris esplorojn che la urba instanco de Manchester pri ghemelitaj urboj
de tiu urbego. Dum la esploroj li ricevis gratulon pro la intereso en tiu temo
pere de Esperanto-movado krom multajn detalojn. En sia mesahgo de 2001-07-07 li skribis:
"Dum miaj du vizitoj al la koncernaj oficistoj en la urba centra oficejo,
mi eksciis detalojn pri la urboj en iu maniero kun Manchester ... mi konstatas,
ke la tute afabla akcepto, kiun mi rekonis dum tiuj du vizitoj, fontis el la supozo,
ke mi povus influi eksterlandanojn, pere de miaj kontaktoj per la lingvo, Esperanto!
Shajne estas la plej rezulto-plena el la vidpunkto de komercaj rilatoj."
Lia praktika agado trege inspiris min bone daurigi tiun agadon.
Pro lia forpaso ne nur la monda Esperanto-movado perdis elstaran laboranton kaj movadanon,
sed ankau la projekto "Ghemelaj Urboj" perdis fortan subtenanton kaj praktikanton.
Por memorigo pri s-ro Lawrence Mee kaj akceli la projekton en la urboj
kun kiuj Manchester havas apartajn rilatojn mi chi tie pulikigas la rezulton
de liaj esploroj. t.e, la urboj menciitaj estas Cordoba (Hispanio),
Sankt-Peterburg (Ruslando), Chemnitz (Germanio), Wuhan (Chinio), Rehovots (Israelo),
Puerto Cabezas/Bilwi (Nikaragvo) kaj Faisilabad (Pakistano).
Mi sincere esperas, ke samideanoj en Manchester kaj tiuj urboj povu
aktive interkomuniki kaj pere via klopodado krei shancon por kunlaboro
inter la urbaj instancoj, celante montri valoron de Esperanto.
Deziru al s-ro Lawrence Mee chion bonan en la alia mondo. (Wu Guojiang)
La projekto en interreto (1) Pro la entuziasmo kaj kontribuo, s-ro SIBAYAMA Zyun'iti,
prezidanto de Japana Esperanto-Instituto, speciale konstruis por la projekto
hejmpaghon en la retejo de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM).
Nun ghia reta revueto Informilo de Ghemelaj Urboj tute estas legebla che:
http://www.jei.or.jp/kaem/kaem_kap.htm#GHEMELURBOJ
(2) La hejmpagho de N-ro.3 Informilo de Ghemelaj Urboj aperis en la retejo
de Massachusetts Instituto de Teknologio (Massachusetts Institute of Technology),
fama altlernejo en Usono, t.e.
http://web.mit.edu/quark/Public/gxemelaj_urboj.doc
(3) La ret-info el
http://www.eventoj.hu raportis la aperon pri N-ro.3 de
Informilo de Ghemelaj Urboj.
(4) La 1-an de marto 2003 la komisiito koncize raportis la disvolvighon
de la projekto por 2002 al chinaj esperantistoj pere de interreto.
La frua raporto en la Revuo Esperanto
Temante la projekton "Ghemelaj Urboj", mi pere de Biblioteko Hector Hodler havas
interesan kaj valoran informon: ke oni povas legi la prian raporton en la frua revuo
"Esperanto"(1960, novembro, p. 190-191), t.e. Oficiala interurba ghemeligho
inter Massa (Italio) kaj Bad Kissingen (Germanio) kaj la rolo de Esperanto,
de Hugo Rollinger kaj Catina Dazzini.
Tiu raporto diris: Tri jarojn antaue la prezidanto de Europa Federacio Bad Kissingen,
K. Federer, "tiam ne esperantisto", iniciatis dum persona vizito al Massa ghemelighon.
Li priparolis sian projekton kun gvidantoj de la tiea Europa Movado kaj
la komunumo de Massa, daurigis korespondadon en la itala kaj la germana.
"En somero 1960 evidentighis ke pro lingvaj kauzoj la afero stagnis.
Prof. A. Grosso (Massa) tial proponis ambauflankan korespondadon en Esperanto.
Hugo Rollinger (UEA-delegito) en Bad Kissingen transprenis tion.
"Intervjuo por 3 jhurnalistoj en la prefektejo de Massa, vigle kaj flue okazis
esperantolingve, per traduko de D-ro Dazzini. La urbestro oficiale akceptis la agadon.
En ambau urboj samtempe, do autune 1959, komencighis bone vizitataj Esperanto-kursoj.
Inter la 16-a kaj 23-a de aprilo, 1960, la solenajn ghemelighajn manifestaciojn en
Massa-Carrara partoprenis flanke de Bad Kissingen oficiala delegacio de la urbestraro,
gvidita de la chefurbestro, kaj membroj de la Europa Movado, inter ili geesperantistoj.
richenhava programo, destinita al reciproka interkonighado, estis preparita."
Sankta Meso en esperanto. Gravuritaj medaloj kun enskribo en esperanto."
Resume estas konstateble ke kreskis videble kaj konsiderinde en ghis nun
malmulte interesitaj rondoj ambauteritoriaj la konvinko, ke sen komuna neutrala lingvo
- apude de la tradiciaj lingvoj naciaj - persona, anima kaj vera alproksimigho
inter diversnacianoj en kadro de europa integrigho estus tre malfacila,
ja vershajne ech malebla.
Tiu chi frua raporto montris al ni,
ke la simila agado de la projekto jam komenchighis antau kelkaj dek jaroj,
ghia laboro ja estas grava en disvastigo kaj utligo de Esperanto.
Reagoj al la projekto "Ghemelaj Urboj" kaj sia revueto
1. S-ro Bardhyl Selimi Mezini el Tirana en Albanio:
Kara amiko, mi legis atente vian informilon kiun vi tiel afable decidis sendi ankau al mi.
Mi ech cherpis parton el ghi por inkluzivigi en nia venonta numero de
la Bulteno de Albana Esperanto-Instituto.
2. S-ino Kay Andersen el Brisbane en Australio:
Kara S-ro Wu, Dankon pro N-ro 3 de "Informilo de Ghemelaj Urboj".
Mia urbego estas Brisbane, Australio. Chiuj ghemelaj urboj de Brisbane estas en la Azia regiono.
Ili estas: Kobe (Japanio), Auckland (Nov-Zelando), Shenzhen (Chinio), Semarang (Malajzio)
kaj Kaosiung (Tajvano). Mi havas korespondantojn en Kobe kaj Auckland,
sed mi ne scias pri Esperantistoj en la aliaj urboj. Chu estas Esperanto-grupo en Shenzhen ?
3. S-ro Adonis Saliba (nova Amerika Komisiono de UEA) el Brazilo:
Dankon S-ro Wu Guojiang pro la sendita materialo. Mi tralegos ghin kaj prezentos ilin
kadre de nia programo por Amerika Komisiono. Mi certe parolos pri tiu materialo
dum nia proksima Renkontigho de Sud-Paraiba Valo kaj ankau dum la Brazila Kongreso
de Esperanto en Belo Horizonte, okazonta en Julio.
Chiujn eventualajn novajhojn mi komunikos al vi.
4. S-ro Mo Zhixiong el Wuhan en Chinio:
Tre estimata s-ro Wu Guojiang, en la revuo ESPERANTO AKTIVAS mi bone legis
vian adreson kun informo pri ghemelaj urboj. Kompreneble mi esperas ricevi plimultajn
informojn, do pro tio mi kuraghe skribas al vi.
Antau 20 jaroj kiel E-komencanto mi ekkorespondis kun esperantisto en Duisburg (Germanio).
Kiam Wuhan kaj Duisburg farighis ghemelaj urboj, mi tuj skribis al tiu amiko.
Jes, li estas mia dua E-leteramiko. Post 6-jara korespondado ni iam renkontighis
en Nederlando. Nur por viziti min li veturis per sia auto pli ol 200 kilometrojn.
Ghis nun la frateca korespondo ne interrompighis, kaj ni ambau jam decidis,
ke al niaj nepinoj ni transsendos nian amikecon kvankam ili respektive estas
23- monata kaj 14- monata. Ankau mi iam korespondis kun japana E-amiko en la urbo Oita,
Sed bedaurinde mi ne povis persiste leteri al li pro tio, ke lia letero perdis dum mia transloghigho.
5. S-ro Alexandre Kadar el Parizo en Francio:
Mi kun tre granda intereso legis vian inform-leteron n-ro 1 au 2, de novembro 2002,
pri Ghemelaj Urboj. Kiel denova loghanto de Parizo, mi scivolas,
kiuj ghemelaj urboj estas kun Parizo ligitaj. Mi tre jhaluzis,
legante ke la francaj urboj Le Havre kaj Lyon havas bonegajn ghemelajn urbojn,
nome St Peterburgo, Milan. Chu vi krome bonvolus sendi al mi la eventualajn novajn
numerojn de la inform-letero ?
6. S-ro Rene Ballaguy el Cergy-Pontoise en Francio:
Estimata, mi multe dankas vin pro via sendo de la tria numero de la "Ghemelaj Urboj".
La projekto interesas min. Mi shatus havigi al mi la du unuajn numerojn.
Mi instruas Esperanton en Cergy-Pontoise, (30km nordokcidente de Parizo),
kiu estas urbaro de 10 komunumoj, el kiuj pluraj estas jam ghemelitaj au ghemelontaj.
7. S-ro Osmo Buller el Taivalkoski en Finnlando:
Kara samideano, ankau nun mi ne plu laboras en la Centra Oficejo de UEA,
sed mi daure servas vian agadon por nia afero. Mi tre ghojas, ke vi estas tiel aktiva!
Vi brile plenumas la rolon de la komisiito pri ghemelaj urboj.
Mi kore gratulas vin kaj deziras al vi multe da sukceso en la jaro 2003!
8. S-ro Juan Ramon el La Habana en Kubo:
Dankon pro la sendado de la Informilo N-ro. 3 de "Ghemelaj Urboj". Mi planas esplori pri
tiu afero en Kubo. Chu eblus recevi ankau la informilojn 1 kaj 2. Mi antaudankas vin.
9. S-ino Rodica TODOR el Brasov en Rumanio:
Estimata s-ro Wu Guojiang, ghoje mi ricevis vian mesaghon. Mi dezirus sciigi
pliajn detalojn rilate al tiu projekto. Tiel kiel informis vin s-ino Aurora Bute,
en majo 2005 nia Rumana Esperanto Fervojista Asocio organizos en Brasov, Rumanio,
la 57-an IFEF-Kongreson. La 58-an okazos en Pekino, en 2006.
Eble, pere de via helpo ni povus kontakti niajn chinajn fervojistajn samideanojn
cele inviti ilin partopreni al nia kongreso. Ankau mi dezirus ghemelighi nian urbon
kun aliaj urboj. Mi petas vin sendu al mi pli multajn informojn por fari tion...
Mi antaudankas al vi, por via helpo kaj afableco.
10. S-ro Aleksandr TITAJEV, prezidanto de Vladivostoka Esperanto-klubo,
el Vladivostok en Rusio:
Kara sinjoro Wu Guojiang! En nia urbo Vladivostok (Ghemelurbo de Dalian,
Liaoning-provinco, Chinio) en la For-Orienta Shtata Teknika Universitato
Esperanto estas instruata kiel elektebla studobjekto.
Chi-jare la 23-26an de Septembro surbaze de nia universitato okazos la
5-a Internacia junulara Forumo de la junaj sciencistoj kaj studentoj de
Azi-Pacifikaj Landoj. Enkadre de tiu forumo funkcios la sekcio
"Esperantologio kaj Interlingvistiko". La materialoj de la forumo estos
eldonitaj angle kaj esperante. Ni volonte atendas vian partoprenon en la forumo.
Bonvenon al Vladivostoko - Ghemelurbo de bonega china urbo Dalian.
11. S-ro Saidnabi Noebov el Taghikio:
Saluton Wu Guojiang ! Mi antau ne longe legis vian mesaghon kaj mi nun bedauras
ke mi estis nesciinta homo. Mi volas kunlabori kun eksterlandaj samideanoj kaj
prezenti Taghikajn gejunulojn. Mi okupighas pri Junula fako en nia E-o Centro.
Mi volas vastigi E-on en Taghikio. Nia direktoro estas Firdaus Shukurov.
Chu mi povas realigi miajn planojn kaj revojn kunlabore kun eksterlandaj E-istoj?
12. S-ino Sevdiye Katircioglu el Bursa en Turkio:
Koran dankon pro via sendo pri Informilo de Ghemelaj Urboj. Mi kore subtenas la projekton
kaj deziras fari chion por ghi kvankam mi estas sola esperantistino en Bursa.
Urba historio
Shenyang kun 6.53 miliono homoj, chefurbo de Liaoning-provinco, situas sude en la
nordorienta Chinio. Ghi ankau estas antikva urbo kun longa historio, kie la prapatroj
kreis brilan kulturon en la neolitiko antau pli ol 7000 jaroj.
Ghia geografio-koordinato estas 122‹25f - 123‹ 48fje orienta longitudo kaj
41‹11f- 43‹2f je norda latitudo. Ghia areo estas 12915 km2.
Tie oni malkovris 21 specojn da mineralo-fonto, ekz. karbo, petrolo, natura gaso, fero,
kupro, plumbo, nikelo ktp. Surbaze de tiaj fontoj formighas kompleta industria sistemo
kun mekaniko, elektro, petrolkemio, auto, aviado, metalurigo, tekstilo ktp.
La unua jeto de Chinio estis produkita en Shenyang kaj flugis en chielon.
La urbo estas disvolvighinta en trafiko. Tiea flughaveno direktas sin ne nur al 34
enlandaj urboj, sed ankau al Japanio, Ruslando, Norda Koreio, Suda Koreio kaj Hongkongo.
La urbon pasas kaj haltas tie la internaciaj trajnoj inter Chinio, Ruslando kaj Norda Koreio.
Tie estas abunda je agrikulturaj produktajhoj, ekz, maizo,rizo, sorgo, tritiko, sojfabo,
milio ktp. Vizitinte tieajn historiajn restajhojn oni povas ghui la pratempan kulturon
kaj Qing-dinastian kulturon.
Esperanto-movado
Jam frue en 1911 en Shenyang estis funkciigita Esperanto-kurso, kiun s-ro Xiong Ziying
el Shanghai. Nun ghi estas centro de la Liaoning-provinca Esperanto-movado.
Tie trovighas kelkaj E-organizajhoj, ekz. Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA) kaj
sia junulara filio, Shenyang-urba Esperanto-Asocio (SEA), Sujiatun-kvartala Esperanto-Asocio
kaj La Esperanto-grupo de Shenyang Aeroplana Kompanio.
En tiu urbo okazis multaj el la unuaj aferoj de China Esperanto-movado, ekz.
La unua provinca radia-televida Esperanto-kurso, la unua urba televida Esperanto-kurso,
la unua provinca Postlabora Radia Stacio de Esperanto, la unua konsulta Esperanta telefono,
kaj la unua komerca grupo por Esperanto, nome Shenyang Verdstela Kompanio.
Nombroj da eksterlandaj esperantistoj restis en Shenyang. Nemalmultaj publikigajhoj
eldonighis, i.a. Verda Stelo, trimonata kaj 48-pagha organo de LEA,
estas vaste konata kaj legata de la plej parto de chinaj esperantistoj.
Esperantistoj povas monate renkontighi en chiu lasta dimancho en la oficejo de LEA.
Ghemelitaj urboj
Shenyang havas ghemelajn rilatojn kun Sapporo (Japanio), Kawasaki (Japanio), Torino (Italio),
Chicago (Usono), Dusseldorf (Germanio) kaj Irkutsk (Rusio). En la 80-aj jaroj
de la lasta jarcento tieaj esperantistoj tenis konstantan kontakton kun Sapporo.
Sukcesigis la reciprokan viziton la respondeculoj de du urbaj E-organizajhoj
kaj subskribis la interkonsenton pri ghemeligho inter Hokkajda Esperanto-Ligo kaj SEA.
Helpe de s-ro Masahiro Misawa el Sapporo la Esperanto-kurso estis funkciigita
che Shenyang Televida Stacio.
Zamenhoftago en la ghemela urbo Kozsalin
Dum la tagoj de 20a ghis 22a de dec. 2002 eta delegacio el Neubrandenburg (Germanio)
gastis en Koszalin por partopreni la Zamenhof-Feston en nia ghemela urbo Koszalin (Pollando).
Nia ghemela kunlaboro jam kontinuas pli ol 30 jarojn kaj privenkis chiujn politikajn
shanghojn kaj krizojn. Nunjare do ni gastis en la privataj loghejoj de niaj amikoj
kaj tio permesas longajn interesajn diskutojn. S-ro Werner Pfennig
(prezidanto de landa asocio de GEA en Meklenburgio-Pomerio) prelegis dum la kunveno
pri Zamenhof kaj tushis diversajn relative ne konatajn trajtojn el la vivo de nia majstro.
Kromaj temoj estis:
- lingva problemo en EU
- rolo kaj shancoj de Esperanto en EU
- konkreta kunlaboro inter ambau societoj dum 2003a jaro
- kiuj problemoj povis trafi Pollandon post membrigho en EU
Ni audis prelegon antau la granda Esperanto memorshtono kaj demetis florojn en Koszalin
kaj E-monumenton en la centro de urbo Slupsk. Krom tiuj laborkunvenoj ni ekskursis
al diversaj tre belaj, historie interesaj urboj kaj urbetoj proksimaj de Balta Maro.
Niaj polaj geamikoj tre atente prizorgis nin kaj kun sana fiereco montris al ni
la eveluon de sia lando post la revolucio antau 12 jaroj.
Persone kaj aparte ni dankas al gesinjoroj Ilona, Baranowski, Laba kaj Sobieraj.
(Werner Pfennig)
Raporto el Japanio
S-ino TAHIRA Masako el Kioto en Japanio estas komitatano A de UEA kaj
membro de Kioto-Esperanto-Societo (KES). Pere de shia rakonto (sube),
ni tute konkludas, ke esperantistoj estas tute kompetenta en intershangho de interurbo,
nia lingvo povas ludi rolon en ghemelaj urboj.
Kioto havas 9 ghemelajn urbojn: Parizo (Francio), Bostono (Usono), Florenco (Italio),
Kolonjo (Germanio), Kievo (Ukrajno), Xi'an (Chinio), Zagrebo (Kroatio),
Guadalajara (Meksikio), Prago (Chehhio).
KES tenas bonan kontakton kun Esperanto-organizajhoj en tiuj urboj, precipe tiu en Zagrebo.
Kiam en 1976 okazis La 24-a Kansaja (regiona) Esperanto-Kongreso en Kioto,
KES petis al chiuj ghemelurbaj Esperanto-kluboj sendi mesaghon al la kongreso.
Chiuj kluboj sendis al la kongreso mesaghon kun kelkaj presajhoj pri sia urbo escepte de
Prago, char tiam ankorau ghi ne estis ghemela urbo.
En 1987 okazis La 20-a Pupteatra Internacia Festivalo en Zagrebo, en kiu mi kaj mia filino
partoprenis. Zagrebaj esperantistoj tre varme nin akceptis.
En 1988 okazis La 44-a Internacia Junulara Kongreso en Zagrebo.
La urbdomo de Zagrebo invitis reprezentantojn el siaj ghemelaj urboj kun senpaga restado.
Mi estis invitita en IJK kaj prezentis Soroban-kalkuladon (abako-kalkuladon) en la kongreso.
La urbestro de Kioto skribis mesaghon al la urbestro de Zagrebo.
Reprezentantoj el la ghemelaj urboj vizitis la urbdomon de Zagrebo kaj
interparolis kun vic-urbestrino.
En 2001 okazis La 86a Universala Kongreso en Zagrebo, en kiu S-ino MITUKAWA Sumiko kaj
mi estis invititaj en la programero "Ghemelurboj de Zagrebo" por prezenti
Hurosiki-arton (paktuk-arton), Origami-arton (foldpaper-arton) kaj
ekspozicii bildleterojn desegnitajn de urbanoj en Kioto. Poste la bildleteroj estis
donacitaj al orfoj naskitaj dum la milito en Zagrebo. La urbestro de Kioto skribis
mesaghon al la urbestro de Zagrebo, kies akcepton ni ricevis.
Dume KES sendas organan gazeton "Al Vi Kara" al ZEL(Zagreba Esperanto-Ligo),
de kiu ankau KES de tempo al tempo ricevas la gazeton "tempo".
KES kelkfoje okazigis Esperanto-ekspozicion en Kioto, kaj foje la temo estis
"Ghemelurba Rilato kun Zagrebo pere de Esperanto". En Urba Internacia Komuna Domo
trovighas ekspoziciejo pri 9 ghemelaj urboj. Che la montrejo pri Zagrebo ni vidis
fotojn de zagrebaj kaj kiotaj esperantistoj, kiuj reciprokas amikecon inter si.
La 19-an de oktobro 2003 en Urba Internacia Komuna Domo okazos prelego de
zagreba esperantisto s-ro Kresimir Barkovic, ghenerala sekretario de SAT en Parizo
(ankau ghemelurbo de Kioto !), invitate de Kioto-Zagreba Amikeca Asocio (ne-esperantista).
(TAHIRA Masako)
Belgio
La E-gelernantoj el Namur (Belgio) estas interesataj korespondi grupe kun grupoj
el la ghemelaj urboj de Namur, tiuj estas: Badalona (Hispanio), Coimbra (Portugalio),
Korolev (Rusio), Lafayette (Usono), Longueuil (Kebekio), Moncton (Kanado),
Northampton (Britio), Parma (Italio), Poitiers (Francio), Syracuse (Usono),
Vaasa (Finnlando), Zhengzhou (Chinio). Kontaktu s-ron Denis Flochon
(denis_flochon@hotmail.com),
la gvidanto de la kurso.
Chinio
La urbo Taizhou en Zhejiang-provinco ghemelighis kun Muan (Koreio) kaj Tsuruga (Japanio).
Taizhou-a Esperanto-Asocio fondighis en 1996. Ni malfacile trovis E-organizajhojn au
esperantistojn en tiuj du urboj. Ni trege esperas, ke ni povu starigi kontakton
kun samideanoj au organizajhoj en tiuj urboj pere de Informilo de Ghemelaj Urboj.
Kontaktu s-ron Zhu En (entea@163.com).
Germanio
La adreso "esperanto.ligo@berlin.de" ne plu funkcias. Bv. sendi la mesaghojn
al mia entreprena adreso:
info@graskraft.de(Roland Schnell)
Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj" Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo,
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-7100871 (fakso post la 5-a sonorilo) Retadreso: amikeco999@21cn.com