[el Informa Parto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado]

Informilo de Ghemelaj Urboj

N-ro.3 (3) decembro de 2002

Iru al Novajhoj
Iru al Reagoj al "Ghemelaj Urboj"
Iru al Urba stilo kaj Trajto (Bursa, Turkio)
Iru al Inter ghemelaj urboj
Iru al Serva platformo
Iru al Redakta informo

Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

Novajhoj

La novjaraj salutvortoj el la komisiito

Karaj geamikoj,
Printempo estas kaj bela kaj esperoplena. Tamen la printempo de 2002 estis plisignifa kaj neforgesebla por mi, char en tiu sezono mi akceptis gloran taskon deciditan de la estraro de UEA, t.e. komisiito de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj". En la pasintaj tagoj mi konatighis kun tiom da samideanoj per la projekto, kaj mi trovis plezuron neaperintan en mia vivo. Tio ne nur vekis en mi agrablan senton, sed ankau vere sciigis min kio estas la etoso de Esperanto, interkomprenigho kaj subteno. Kio plighojigis kaj emociis min estas, ke mi ghuis sincerajn amikecojn de la lingvanoj el la kvin kontinentoj.
Mi estas kontenta pri progreso de la projekto en la pasonta jaro, kies plej evidenta simbolo estas, ke nemalmultaj samideanoj reagis al la projekto, ech reaktivigis siajn interrompitajn ideojn koncerne la projekton. Estis ilia kompreno kaj subteno kiu igis min havi sufichan kuraghon, imagemon en tiu laboro. Rezultighis el ilia movforto la naskigho de la ret-revueto "Informilo de Ghemelaj Urboj".
La projekto estas grava. Ghi ekstere favoras al intershangho kaj kooperado inter la ghemelaj urboj kaj akceli komprenighon inter popoloj, kaj interne estas unu el la efikaj metodoj disvastigi kaj praktiki nian lingvon, kaj plifortigi la nichojn de nia movado. Tial ghia laboro estas sistema kaj planita kvankam la projekto estas parto, ech eta parto, de Laborplano de UEA, ekz. la ricevitaj informoj au proponoj estas serioze kaj kategorie prilaborataj kaj notataj.
Mi lauxdas la vidpunkon menciitan en la malferma parolado de s-ro Renato Corsetti che la Fortaleza UK: produkti esperantistojn kaj produkti servojn por esperantistoj. El tio ni havas alian komunan konscion: la vivpovo mankas al Esperanto, se Esperanto ne havus vastan kaj praktikan aplikon. Mi pensas, ke la projekto devas esti fandita en la ideojn de esperantistoj, kaj en la aranghojn de fakaj kaj lokaj organizajhoj kaj la urbaj instancoj.
Karaj samideanoj, la projekto jhus komencighis. Kiel ni progresigos kaj antauenigos la projekton en la venonta jaro? Estas shlosilo de ghia progreso via kompreno, subteno kaj entuziasma partopreno. Mi kredas, ke sancho estas pli multa ol defio. La floro de la projekto estos bela kaj fruktdona, kondiche ke ni chiuj ellernu kapti ajnan shancon kaj klopodas por praktiki ghin. Mi kore dankas la samideanojn kaj geamikojn, kiuj subtenas la projekton "Ghemelaj Urboj" de UEA.
Felichan jaron al chiuj esperantistoj en la ghemelaj urboj!

Japana kongreso kaj ghemelaj urboj
Dum la 89-a Japana Kongreso de Esperanto inter la 4-a kaj la 6-a de oktobro (2002) Internacia Fako de Japana Esperanto-Instituto okazigis fakkunsidon "Azia Agado". Ghemelaj urboj farighis unu el la liberaj diskutoj de la cheestintoj.

88-a UK okazonta en Gotenburgo
Inter la 26-a de Julio kaj la 2-a de augusto 2003 la 88-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Gotenburgo, Svedio. Gotenburgo havas ghemelajn rilatojn kun multaj urboj, ekz. Aarhus (Danio), Tallinn (Estonio), Turku (Finlando), Oslo, Bergen (Norvegio), Shanghai (Chinio), Krakow (Pollando) kaj Port Elizabeth (Sud Afriko).


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

Reagoj al la projekto "Ghemelaj Urboj" kaj sia revueto

1. TTT-ejo:
S-ro SIBAYAMA Zyun'iti el Japanio enmetis N-ron.1 Informilon de Ghemelaj Urboj en la TTT-ejon (ret-paghon) de KAEM (Komisiono de Azia Esperanto-Movado) de UEA. che: http://www.jei.or.jp/kaem/kaem-adr.htm#KAEM-TTT.

2. Guanzhou, Chinio:
N-ro.1 Informilo de Ghemelaj Urboj estas legebla en N-ro.9 Verda Spiko, sezona organo de Guanzhou-urba Esperanto-Asocio, Chinio.

3. Xi'an, Chinio:
Raporto pri la projekto "Ghemelaj Urboj" aperis en N-ro.11 ESPERANTO AKTIVAS, monatrevuo de Xi'an Esperanto-Asocio, Chinio.

4. Ret-info:
La 5-an de novembro la projekto "Ghemelaj Urboj" kaj sia ret-revueto estis menciita en la novahjoj publikigitaj de la Ret-info el http://www.eventoj.hu .

5. S-ro Otmar LIEBHART el Salzburg en Austrio:
Estimata sinjoro Wu, mi jhus legis vian mesaghon kaj mi multe interesighas pri ghi. Kie mi povas trovi pliajn informojn pri tio? Chu vi havas hejmpagho kun tiaj informoj? Do, mi tre ghojus ekscii pli pri via projekto. Ni estos konstruanta hejmpaghon por la (estonta) esperanto-grupo en Salzburg, kun informoj pri la urbo Salzburg (kie ja naskighis Mozart), ktp.

6. S-ro Johano el Campinas en Brazilo:
Mi scias, ke mia urbo Campinas havas ghemelajn rilatojn kun la urboj Fuzhou (Chinio) , Torino (Italio), San Diego (Usono) , Cordoba (Argentinio), Novi Sad (Servio), Gifu (Japanio), Concepcion (Chilio), Daloa (Ebura Bordo), Assuncao (Paragvajo).
Mi pensas, ke antau ol krei novajn ghemelajn urbojn (lau propono de la esperantistoj), ni devus profiti la jam ekzistantajn oficiajn ghemelajn urbojn kaj provi fari la kontaktojn kun la eventualaj esperantistoj de tiuj urboj. Tiamaniere ni povus montri al la neesperantistoj ke pere de Esperanto fakte kaj efektive estas kultura intershangho inter la ghemelaj urboj kaj anonci tion en la amas-komunikiloj

7.S-ro Zhang Shaoji el Guangzhou en Chinio:
Dankon pro la plusendo al mi vian Informilon de Ghemelaj Urboj. Vi faras valoran laboron, char ni malofte utiligas la ghemelan rilaton, ekzemple, en nia kazo ni havas ghemelajn urbojn en Germanio (Frankfurto) kaj en Japanio (Fukuoka) tamen ni malofte kontaktighas. Similaj okazoj trovighas ankau en aliaj urboj, mi supozas. Nun kun la helpo de via informilo ni povas de temp' al tempo atenti la intershanghon kaj evuluon tiurilate kaj ekpensi kiel ni faros ion por akceli la rilatojn. Mi intencas aperigi vian informilon en nia revuo Verda Spiko kaj mi petas vian konsenton.

8. S-ro Mu Binghua el Chengdu en Chinio:
Kara samideano Wu Guojiang, mi nomighas Mu Binghua(58j), estas ghenerala sekretario de Chengdu-urba Esperanto-Asocio(CEA) kaj instruas en Chengdu Universitato kiel vic-profesoro pri ekonomio. Mi legis Informilon de Ghemelaj Urboj en Verda Spiko. Tre bone. Mi kopiis kelkajn por la aliaj samideanoj. Chendu havas ch.10 ghemelajn urbojn. Lastjare CEA ricevis leterojn de Esperano-organizahjoj el la ghemelaj urboj Montpellier (Francio) kaj Ljubljana (Slovenio). Ni transsendis tiujn leterojn al la koncernaj fakoj de la urbodomo kaj rikoltis ilian altan takson. Nun mi plezure transdiras al vi la adreson de Esperanto-oragnizahjo de Montpeller por ke ghi povu ricevi Informilon de Ghemelaj Urboj.

9. S-ro Yves NICOLAS el Herouville Saint Clair en Francio :
Estimata, dankon pro via mesagho. Viaj klopodoj por pli firmigi efikecon de Esperanto kadre de ghemeladoj tre interesas nian lokan klubon. Espereble multaj aliaj kluboj ankau informos vin.

10. Karl Liebermann el Rotetweil en Germanio:
Estimata s-ro Wu Guojiang, mi kore dankas pro via mesagho. Sed estontece, mi shatus ne plu ricevi tiajn mesaghojn. Nia grupo estas tro malmultnombra kaj ne aparte kontribuema. Mi aprezas vian agadon kaj deziras al vi plej grandan sukceson en tiu komisio.

11. S-ro Roland Schnell el Berlin en Germanio:
Estimata samideano, Mi estas oficala respondeculo (komisiito) de la Esperanto-Ligo Berlin (chefurbo de Germanio). Nia urbo havas oficialajn kontaktojn kun multaj urboj, precipe metropoloj au chefurboj (Moskvo, Varsovio, Parizo, Bruselo, Istanbul, Tashkent, Los Angeles, ktp.). Esperantistoj ghis nun malmulte okupighis pri ghemelurbaj kontaktoj, tamen estis regulaj, sed chiam privataj vizitoj de aliaj urboj.
Mi provis instali kontakton kun la aliaj urboj, sed estas malfacile. La esperantistoj shajne ne vidas utilon en ghemelurbaj kontaktoj, kaj pli au malpli mi povas kompreni ilin.La ghemelurbaj kontaktoj nur havas sencon, se ili estas la bazo por gazetara laboro. Estas vana ideo, ke oni povas facile konviki gazetaron au televidon pri Esperanto. Se iu per Esperanto okazas en la kadro de ghemelurba laboro, ili pli volonte mencias. Mi ne kredas, ke la Esperantistoj komprenis chi tiun trukon. Por interna laboro de Esperanto la ghemelurboj estas sensencaj. Por mi ne gravas chu esperantisto estas de ghemelurbo au de tute alia urbo. Por la gazetaro au oficialaj instancoj ege gravas. Mi tre ghojus, se vi povus substreki tion en via informado. Alie la ghemelurbaj kontaktoj nur estas plia peno. En Berlin ghis nun malmulte okazis, ekestis produktiva kontakto kun Tashkent, kaj ekestas kontakto kun Prago. Mi shatus informi vin pri tre sukcesa, sed vershajne pro tio malpli konata ghemelurba afero inter Troyes (Francio), Darmstadt (Germanio), Alkmaar (Nederlando) kaj iu urbo en Britio, kies nomon mi forgesis. De multaj jaroj dekoj da Esperantistoj partoprenas renkontighojn en la aliaj urboj en la kadro de la oficialaj ghemelurbaj aktivecoj. De Darmstadt mi scias, ke ili ech ricevas etan monsumon. Indus priskribi tion kiel modelan, tamen nekonatan agadon. Pri via laborplano permesu al mi la komenton, ke ghi estas tipe esperantista, kaj pensas, ke iu afero (esperanto, ghemelurboj) havas valoron el si mem. Ghi tute ne liveras argumenton, kial loka esperantisto okupighu en chi tiu laboro (kaj tial ghis nun malmultaj okupighis) kaj ghi ne liversas argumenton, kial Esperanto estu utila por la ekzistantaj nacilingvaj kontaktoj.
Rilate al la lasta punkto indas mencii, ke niaj ne-esperantaj ghemelurbaj kontaktoj suferas de la lingva problemo. Tion chiuj senprobleme konfesas. Tial kontaktoj estas reduktitaj al urboj, kiuj parolas angle, kaj japanaj, chinaj, hispanaj kontaktoj ne multe gravas. Dua strategio estas la intershangho en kampoj, kie ne estas bezonata lingva komunikado, ekz. sporto, muziko, dancado, pentrado. En malgrandaj germanaj urboj ofte estas fajrobrigadanoj, kiuj eluzas la eblecojn de vizito en ghemelita urbo. Ili drinkas kune kaj ne bezonas lingvon.
Praktika utilo de Esperanto en la ghemelurbaj kontaktoj povas esti ofertataj al studentoj, kiuj deziras studi en la koncerna lando au al malgrandaj entreprenoj. Ili povas per Esperanto trovi partnerojn.
Ne indas igi chiujn lerni Esperanton, sed Esperantistoj de ambau ghemelurboj povas agi kiel tradukantoj au prizorgantoj de informoj. Tiel ili montras la praktikan utilon de Esperanto. Ni havas certajn ideojn, pri kiuj mi eble poste informos vin.

12. S-ro Osioka Moritaka el Hirosima en Japanio:
Kara samideano, dankon pro via informo. Mi studos ghin, kaj pensos kiel informi samideanojn en japana Esperantujo lau mia maniero.

13. S-ro Mikaelo Bronshtejn el Tihvin en Rusio:
Estimata Wu Guojiang, Yves Nicolas per sia informo bone prilumis la dekdujaran amikecon inter niaj ghemelurbaj E-societoj. La dua ghemelurbo de Tihvin estas Imatra en Finnlando. Bedaurinde, tie loghas nur du au tri esperantistoj-unuopuloj kiuj havas ligon kun la forta E-grupo en apuda finna urbo Lappeenranta. Nia E-societo bone kontaktas la unuopulojn en Imatra kaj la grupon en Lappeenranta. Okazis dum la lasta jardeko pluraj interklubaj renkontighoj - pro konvena proksimeco distanca (nur 400 km) reciprokaj vizitoj okazas chiujare. La lasta estis okazinta la 12-an de aprilo 2002, kiam s-ro Vasilij Barashkov kaj mi prelegis kaj koncertis por E- grupo de Lappeenranta.

14.S-ro Eugeno S.P. el Tashkento en Ukranio:
Estimata amiko, mi ricevis leteron de Rolando el Berlino. Mi sendas al vi kopion de mia letero al li. Kara amiko Roland, mi havas multajn viajn leterojn kaj ideojn, kiujn mi konsideras valoraj kaj pri kiuj mi devas diri mian opinion. Sed mi havas "varmegan tempon" litere kaj metafore. Pro tio mi respondu nur la lastan. "Mi ricevis peton de komisiito de UEA kaj pensas, ke vi prezentu al li viajn ideojn kaj dezirojn pri ghemeligho, precipe kun Berlin."
Se diri la veron, mi havas la solan ideon - AMIKI KAJ AMIKECI. Ni povas havi amikajn, amikecajn ligojn inter esperantistoj de ambaux urboj. Sed tio devas esti sur la dua loko. La pli grava, ke ni amiku kaj akcelu la amikecon sur la tuturba nivelo. Ni, esperantistoj, devas iniciati nenion alian, krom tio, kio eats jam farata pli malpli oficiale. Mi scias, ke vi, Roland, jam havas ligojn kun la berlina organizajho, kiu jam estas engaghita pri tio oficiale. Vi povas preni ties taskojn kaj diri al ni chion pri tio. Dum la soveta tempo mi ofte vizitadis la Amikecan asocion kaj povis kunlabori kun ghi.Nun mi scias nenion - nek la nomon, nek la adresojn de la Asocio. Mi ne scias ech chu ghi ekzistas en la sama formo, char de tiuj tempoj multego shanghighis al malbona flanko. Ankau la amikecoj. Do, mi petas vin informi min. Mi tiam vizitos la ghemelurban organizajhon en Tashkento kaj ni ekkunlaboru! Mi chiam felichas, kiam Esperanto servas ankau por la neesperantamovadaj aferoj.

15. S-ino Soile Lingman el Stokholmo en Svedio:
Estimata Wu Guojiang, Mi kun intereso ricevis viajn retleterojn pri projekto Ghemelaj urboj. Mi ilin plue sendis al kelkaj aliaj lokaj esperantistoj. Mi estas prezidantino de la Stokholma Esperantoklubo kiu havas bonajn rilatojn kun la baltmaraj landoj Finnlando, Estonio, Latvio, Litovio kaj Kaliningrado/Ruslando. Niaj esperantistoj regule partoprenas en la esperanto-renkontighoj n iliaj landoj kaj kelkfoje ankau reciproke. La ghemeligho estas interesa afero sed por grandaj urboj kiel chefurboj ghemeligho estas pli malfacila ol por malgranda urbo. Mi esperas sukceson al la ideo kiun ankau UEA nun feliche subtenas.


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

Urba stilo kaj Trajto
(Bursa, Turkio)

Urba historio
Bursa estas la kvara plej granda urbo kun longa historio kaj miliono da homoj en Turkio. Antau 6000 jaroj migrantoj tie aperis, vivis kaj multighis. Bursa estas grava industria kaj komerca centro kaj okupas gravan pozicion en ekonomio de Turkio, Silka teksajho estas ghia tradicia industrio tamen auto estas ghia nova kaj disvolvighanta industrio. Aliaj industrioj enhavas mekanikon, ladmanghajhon, laktajhon ktp. Ghiaj agriklturaj produktoj konsistas el tabako, sekvinbero, olivo, rizo ktp. Ghia trafiko estas tre konvena en akvovojo kaj tervojo. Tieaj belaj pejzajhoj kaj historiaj restajhoj estas chie renkonteblaj. Ghuste pro tio, chiujare centmiloj da vizitantoj logighas al Bursa Arta Festo kaj Foiro.

Esperanto-movado
Fakte ne ekzitas ajna Esperanto-organizaghoj en Bursa krom s-ino Sevdiye Katircioglu, delegitino de UEA. Shi estis tie sola esperantistino. Shi klopodis por organizi Esperanto-kurson en Bursa sed ne sukcesis. Tamen shia sankta revo estas partopreni diversajn rilatojn kaj organizajhojn por plivastigi Esperanto-movadon en Turkio (lau letero de Sevdiye Katircioglu).

Ghemelitaj urboj
Bursa havas 19 ghemelajn urbojn, ekz. Sarajevo (Bosnio-Hercegovino), Anshan (Chinio), Oulu (Finnlando), Darmstadt (Germanio), Multan (Paksitano); kaj tenas amikecajn rilatojn kun 4 urboj. Intershangho inter esperantistoj mankas al Bursa kaj ghiaj ghemelitaj urboj.


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

Inter Ghemelaj Urboj

Kunlaboro inter la ghemelaj urboj Bologna kaj Zagreb
Inter la 27-a kaj la 29-a de septembro Esperanto-klubo de Bologna, Italio, festis sian 90-jarighon. S-ino Spomenka Stimec nome de la ghemela urbo Zagreb, Kroatio, prelegis pri Internacia Literaturo en Esperanto. Ankau cheestis la feston reprezentanto de la Valencia E-grupo el Valencio (Hispanio). Pluraj lokaj jhurnaloj raportis la feston.

Fine mia revo plenumighis
Svetlana Kudashkina, esperantistino el Gelenghik en Rusio vizitis la ghemelan urbon Hildeshejmon kune kun sia patro Aleksandro Kudashkino dum la semajno de la 5-a ghis la 12-a de novembro 2000. Svetlana Esperante rakontis la impresojn de Aleksandro pri Hildeshejmon:
Mi (Aleksandro) estas instruisto de Germana lingvo. La tutan vivon mi intruis infanojn, estis direktoro de lernejo, kaj de longa tempo revis viziti Germanion, landon, kie chiuj homoj parolas en Germana lingvo. Fine mia revo plenumighis. Laux invito de la Hildeshejma administracia fako por interurbaj partneraj rilatoj kaj de Hans Fechler kaj familio Lenz mi ricevis eblecon viziti Hildeshejmon.
Kaj jen mi en Germanio! Mi tre multe legis kaj audis pri la laboremo de la Germanan popolo, pri alta kulturo kaj akurateco. Sed tio, kion mi ekvidis, superpasis chiujn atendojn.
Unue, mi admires la rimarkindajn shoseojn-"autobanoj", kiuj trapasas la landon en chiujn direktojn. Ili estas konstruitaj tiamaniere, ke automobiloj povas movighi kun rapideco de 150 km kaj pli rapide. Chiuloke super la shoseoj kaj lau la vojoj estas belaj grandaj surskriboj, kiuj montras direkton kaj distancon ghis diversaj urboj.
Tamen aparte mi ekghojis, kun kiu koreco kaj ghojo renkontis nin en Hildeshejmo niaj Germanaj amikoj: Inge, kaj Wilfried Lenz, Hans Fechler, Konrad Kellner, Dorothee Faridani kaj multaj aliaj, kun kiuj mi havis eblon revidighi. Per ilia helpo mi vizitis la urbodomon, preghejojn, lernejon, malsanulejon, promenis tra la ripozloko che lago. Chiuj preghejoj havas orgeno, aspektas belege! Tre fiksighis en mia memoro ekskurso al la antikva urbo Celle. La tuta centro de la urbo aspektas kiel muzeo kun pratempaj Germanaj konstruajhoj, kie unu domo aspektas pli bela ol alia, kaj chiuj stratoj tiom belaj kaj komfortaj kun multaj floroj.
Hans Fechler montris al ni veran miraklon de ghardeno de la urbo Hannover-t.n. "Montoghardeno" kun pavilono, kie ni ekvidis autentika Amazonan ghangalo, tutajn arbarojn de kaktusoj kun ekstravagancaj formoj, florantajn orkideojn en diversaj koloroj. Mi multe parolis kun loghantoj de la urbo Hildeshejmo kaj konvinkighis, ke ech urbano, kiu bone laboras, loghas bonstate kaj havas chion por felicha vivo. Mi estis surprizita de la grandega kvanto de automobiloj che urbanoj, belegaj kaj oportunaj. Kun Intereso mi rimarkis shaton de urbanoj bicikli. Biciklas chiuj-junaj kaj maljunaj, chiuloke oni havas specialajn vojetojn por biciklistoj, haltejojn por bicikloj. La familio, kie ni loghis, chirkauis nin tiom zorge kaj ame, ke ni sentis kiel hejme, kun familiaj homoj. Mi neniam forgesu la semajnon en Hildeshejmo, kie chiuj nin renkontis kun ghojo kaj gastamo, la belegajn kaj purajn stratojn kun multe da floroj, rimarkindajhoj, kiuj kreis la loghantoj de la urbo (el Pontoj 6) junio 2001, Germanio.
Notoj: Hans Fechler estas redaktoro de tiu chi gazeto. Inge Lenz kaj Dorothee Faridani estas esperantistinoj. Kaj estas Inge Lenz kiu havis la unuan kontakton al la Gelendjika familio Kudashkino. Konrad Kellner multe agas por la rilato inter Hildesheim kaj la rusa partnera urbo Gelenghik Kiel dum jaroj prezidanto de la Hildesheima Asocio por la rilatoj inter tiuj chi du urboj, kvankam li ne parolas Esperanton).


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

Serva Platformo

Angolo
S-ro Joao Claudio Tukifimpa Nsoko en Luanda tro bezonas la kunlaboradon kaj la intershanghon kun amikecanoj el la ghemelaj urboj. Tio estas tre interesa por ambau flankoj en la diversaj kampoj, ekz. donaco, helpo, gheneralaj komercoj, industria fishkapto, ligno, reprezento, turismo, konstruado, petrolo, diamanto, k.t.p
Chiuj kunlaboraj petadoj el amikecanoj estu bonvenaj che mi: c.p.399 Luanda-rep. Angola / fakso:00244.2.397033-397731 / nsoko@hotmail.com/

Francio
Mi estas Madeleine Crepatte. Mia urbeto estas ghemelita kun Schwiberdingen, apud Stuttgart (Germanio) kaj Belvidere, Illinois (Usono). Mi estas la sekretariino de la Komitato por ghemelitaj urboj de Vaux-le-Penil. Melun, kie mi naskighis en 1925, situas du kilometroj de Vaux-le-Penil. Mi estas anino de la Administra Konsilio de la Asocio por Internaciaj Rilatoj de Melun. Melun estas ghemelita kun Spelthorne (Britio) en la regiono de Londono kaj Stuttgart-Vaihingen (Germanio). Ekde unu jaro ghi estas ghemelita kun Krema (Italio). Ghis nun mi ne sukcesis trovi samideanojn kiuj povus partopreni la intershanghojn. Mi regule partoprenas la vojaghojn inter la diversaj urboj.
Mia adreso: 31 Route de Chartrettes - 77000 Vaux-le-Penil, Francio.

Rusio
Esperantistoj el Volgograd (eksa nomo Stalingrad) interesighas pri projekto, "Ghemelaj Urboj". Nia urbo kune kun britia urbo Coventry estis unuaj ghemelaj urboj. Ni volas partopreni en la projekto kaj ni esperas kontakti kun esperantistoj el urboj: Coventry (Britio), Ostravy (Chehhio), Dijon (Francio), Kemi (Finnlando), Torino (Italio), Liege (Belgio), Port Said (Egipto), Chennai (Hindio), Hiroshima (Japanio), Koln (Germanio), Chemnitz (Germanio), Cleveland (Usono), Toronto (Kanado), Jilin (Chinio), Chengdu (Chinio). Nia e-poshto: edya@yandex.ru. Nia ttt-ejo: http://www.stelaro.by.ru(Eduard Kolosov).


Iru al LA KAPO de tiu chi pagho

Redakta informo

Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo, 113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-7100871 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com
(la venonta numero aperos en marto 2003)



Iru al LA KAPO de tiu chi pagho
Iru al la chefpagho de KAEM

Tiu chi pagho estas aranghita en "html"-formato, per la TTT-redaktejo de KAEM.