[el Informa Parto de
Komisiono pri Azia Esperanto-Movado]
Informilo de Ghemelaj Urboj
N-ro.2 (2) septembro de 2002
Ekspreso de Novajhoj
La projekto "Ghemelaj Urboj" en UK kaj AK
Lau la propono de s-ro Renato Corsetti kaj s-ino Michela Lipari, s-ro Wu Guojiang redaktis
raporton pri ghemelaj urboj por la Fortaleza UK kiun cheestis 1484 personoj el 58 landoj.
S-ino Lipari prezentis la raporton en la kunvenoj pri landa agado,
en kiuj ghemelaj urboj ankau farighis la temo plej debata.
Inter la 23-a kaj 25-a de augusto en Koreio okazis la 3-a Azia Kongreso de Esperanto
kun 409 efektivaj kongresanoj el 16 landoj. S-ro Hori Yasuo, prezidanto de KAEM,
prezentis sur la podio la gratulajn vortojn el la komisiito de UEA
pri la projekto "Ghemelaj Urboj".
La gratulaj vortoj de la komisiito Wu Guojiang (che la 3-a Azia Kongreso)
Estimataj Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, Loka Kongresa Komitato kaj Korea Esperanto-Asocio,
Karaj kongresanoj,
Laudate okazos la 3-a Azia Kongreso de Esperanto sub la subteno de la koncernaj instancoj,
la prizorgo de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado kaj la diligenta laboro de Loka Kongresa Komitato
kaj Korea Esperanto-Asocio. En nomo de komisiito de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj"
mi sendas al vi chiuj miajn plej varmajn gratulojn.
La historio ne forgesos gravajn kontribuojn de Koreio en la evoluado de Esperanto-movado,
precipe en la Azia Esperanto-movado, oni klare memoras sukcesan okazon de la 79-a UK en Koreio.
Faris sur 1776 cheestintojn de la UK profundan kaj bonan impreson la diligenta laboro kaj
la elstara organizado de Korea Esperanto-Asocio kaj tieaj esperantistoj. Ghuste pro tio,
mi ja sentas varman etoson de la 3-a Azia kongreso de Esperanto kvankam mi ne povas ghin cheesti.
"Interkomprenighado inter kulturoj" estas tiu chi kongresa temo. Ghi ankau konformas al
la celoj de la projekto "Ghemelaj Urboj", kiu vekis grandan atenton en Esperantujo.
Dume nemalmultaj kongresanoj diskutos pri la projekto kaj eble aranghos renkontighon por esperantistoj
el la ghemelaj urboj lau propono de iuj cheestantoj. Mi kore esperas, ke la kongreso povu akceli
la Esperanto-movadon en Azio kaj ricevi reagojn pri ghemelaj urboj.
Mi kore deziras plenan sukceson al la kongreso.
Zamenhof-festo kaj ghemelaj urboj
La estraro de Esperanto Ligo Berlin (Germanio) en sia lasta kunsido decidis,
ke la temo de la venonta Zamenhof-festo, kiu okazos la 14-an de decembro,
estu la rilatoj al la partneraj urboj de Berlin. Kelkaj ideoj, kiel dokumenti la rilatojn interese kaj amuze,
estis kolektitaj, sed pliaj proponoj estas bonvenaj. Oni povas prezenti la etoson de la diversaj
partneraj urboj per tipaj manghajhoj, trinkajhoj, per muziko au per kantoj.
Gravan parton havas la eldona aktiveco en la partneraj urboj.
Berlin ekde la fondo de la Esperanto-grupo antau 99 jaroj chiam havis mondkonatajn eldonejojn,
al kiuj mi dankas gravajn kontribuajhojn por la Esperanto-literaturo.
Simile ankau estas la situacio pri autoroj, kiuj ofte vivas en Berlin, Varsovio, Prago, Vieno,
Budapeshto, Parizo ktp.
Ne nur temas pri malnovaj autoroj, sed pri freshdataj verkoj de vivantaj verkistoj.
La Esperanto-Ligo Berlin alvokas chiujn Esperantistojn, precipe tiujn el la koncernaj partneraj urboj,
aktive partopreni per proponoj kaj ideoj. Respondu al la adreso:
esperanto.ligo@berlin.de (Roland Schnell).
La respondo el Germanio
Informighinte, ke esperantistoj el Fushun, Chinio, estas serchantaj samideanojn
en la germana ghemela urbo Gladbeck, s-ro Ziko M. Sikosek, faris aktivan respondon
kvankam li nun ne loghas en Gladbeck, kie nur liaj gepatroj vivas.
Li helpis al la esperantistoj el Fushun ekhavi nerektan kontakton kun la urbodomo de Gladbeck.
Iu oficisitino sendis al s-ro Wu Guojiang mesaghon pri ghemelaj aktivajhoj inter ambau urboj.
Forpaso de S-ro Masahiro MISAWA
S-ro Masahiro MISAWA, profesoro de Eduka Universitato en Hokkajdo (Japanio),
eks-prezidanto de Hokkajda Esperanto-Ligo (HEL) kaj iama estrarano de Japana Esperanto-Instituto,
forpasis la 17-an de aprilo 2002 en Sapporo pro cerba infarkto.
S-ro MISAWA partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Pekino (1986) kaj multfoje vizitis
la chinan ghemelan urbon Shenyang de Sapporo. Li multe kontribuis al la Esperanto-movadon kaj intershanghon
inter la ghemelaj urboj. En 1988 li vizitis Shenyang kaj interparolis pri ghemeligho de universitatoj
kaj esperantaj grupoj, kaj helpis al la Esperanto-kurso funkciigita de Shenyang-urba Esperanto-Asocio (SEA)
che la urba televida stacio. En 1989 li sukcesigis la viziton de respondeculo de SEA al Sapporo
kaj la subskribon de la interkonsento pri la ghemelaj asocioj inter HEL kaj SEA. (HOSHIDA Acushi)
** Ricevinte la mesaghon s-ro Wu Guojiang, la komisiito de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj",
esprimis la funebran saluton al S-ro MISAWA kaj la kondolencon al la tuta familio de S-ro MISAWA pere de
s-ro HOSHIDA Acushi. **
Reagoj al la projekto "Ghemelaj Urboj" kaj sia revueto
1. retejoj:
Dank’al Pola Esperanto-Asocio kaj s-ro Zhang Shaoji el Chinio, prezidanto de Guangzhou-
urba Esperanto-Asocio, N-ro.1 Informilo de Ghemelaj Urboj estas legebla che la retejoj:
www.esperanto.pl/index.php kaj
www.chinaouc.net/agadu/cee/amikaurbo.htm .
2. cirkulero:
La cirkulero pri la projekto "Ghemelaj Urboj" aperis en N-ro.2 Verda Stelo /2002,
trimonata organo de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Chinio. Ghi ankau trovighas
en la supremenciita retejo de Pola Esperanto-Asocio.
3. S-ro Roberto Sartor el Bonaera Esperanto Asocio en Buenos Aires, Argentino:
Estimata amiko Wu, mi ricevis la revueton, kaj mi gratulas vin pro via laboro.
La projekto de ghemeligho estas tre interesa kaj utila por intershangho kaj konatigho
chefe inter nekonataj foraj urboj. Ekz. mi vere ne scias ekzakte KIE estas FUSHUN.
Antau kelkaj jaroj ni komencis ghemelighi... sed la afero ne progresis.
Mi restudos la aferon. Kvankam en la nuna situacio de mizera ekonomio, en nia lando la aferoj esperantistaj
estas pli ol silentaj. Sed mi daurigos kontakton.
4. S-ro Francisco M. Oliveira el Departemento pri Komunikado de Brazila Esperanto-Ligo:
Estimata Wu Guojiang, Ni demandas chu eblas, ke unu urbo, ekzemple Brasilia, kiu jam estas ghemela urbo de Romo,
ghemelighu kun aliaj urboj. Se jes, nome de Brazila Esperanto-Ligo mi jam proponas la ghemelighon de Brasilia
kun la urbo Pekino. Se eventuale la interkonsentoj pri ghemeligho devas okazi je la nivelo
de la koncernaj urbaj e-asocioj, ni plezure kontaktos Esperanto-Asocion de Brasilia,
kun kiu ni havas federaciajn rilatojn. Poste, ni elektos aliajn urbojn en Afriko, Ameriko kaj Oceanio,
tiel ke, en chiu kontinento la brazila chefurbo havu ghemelan urbon. En la jaro 2007 Brazila Esperanto-Ligo
centjarighos kaj ni jam ekpashas al ellaborado de projekto por festi la centjarighon.
La eventoj, kiujn tiam ni okazigos, estu preteksto por la diskonigado de Esperanto en nia lando,
kaj certe ni povos kapti la atenton de la neesperanta publiko se ni bone uzos tiucele
la oficialajn ghemelighajn ceremoniojn. Ni instigos chiujn E-asociojn de nia lando proponi
ghemelighojn kun aliaj urboj, kadre de la centjarighaj eventoj. Ni plezure atendas viajn
instrukciojn pri la necesaj proceduroj.
5. S-ro Juscelino Gama el Tanabi, San-paulo en brazilo:
Estimata s-ano Wu Guojiang, saluton. Mi sugestas al vi kontakti la 'Redeesperanton',
kiu temas pri internacia e-interrilato.
Jen la adreso: iii@redeesperanto.org.br.
Certe via servo tre utilos al ili kaj inverse! Miaflanke mi ne scias kian kunlaboron mi povos oferi al vi -
pri ghemeligoj - char mi jhus tranloghighis al urbeto, kies nuraj esperantistoj estas mi, mia edzino,
kaj du el niaj tri gefiletoj. En tiu urbeto mia nura ago por Esperanto estis:
antau monatoj mi prelegis pri Esperanto en klubo (internacia) nomata Rotary;
Tie la ideo pri internacia neutrala lingvo estis bone akceptita, tamen la viroj
(jes, nur viroj partoprenas la kunsidojn) ankorau ne ekstudis Esperanton. mi daurigos la semadon...
Ni pensu globe, ni agu loke, ni laboru kune!
6. S-ro Alcyr Guedes de Almeida el Brazilo:
Estas plezuro helpi Vin. Diru kion mi devas fari.
7. S-ro Joaquim J. Mariano el Brazilo:
Mi dankas vin pro sendo de la unua numero de Informilo de Ghemelaj Urboj. Mi disvastigos ghin inter
miaj geamikoj esperantistaj.
8. S-ro Kevin BOURNE el Britio:
Saluton, S-ro WU, Mi estas s-ro Kevin Bourne kaj per chi tiu letero mi anoncas,
ke mia urbo, au pli ekzakte la urba regiono Reigate and Banstead jam estas ghemeligita kun la germana urbo
Eschweiler kaj la franca urbo Brunoy. Espereble chi tiu informo utilos al vi.
9. S-ino Milena Makaveeva el Razgrad en Bulgario:
Saluton, s-ro Guojiang! Mi ricevis vian leteron pri la ghemelaj urboj. Jes, nia urbo Razgrad, precipe ni,
la junaj esperantistoj, havas ghemelurbajn rilatojn kun esperantistoj de urbo Szombathely en Hungario.
Se vi interesighas pri nia ghemelurba amikeco, mi povas skribi materialon pri tio.
10. S-ro Xiao Peiliang el Changchun en Chinio:
Dankon pro via informigho. Via laborado estas laudinda. Antaue Changchun ghemelighis
kun kelkaj urboj de fremdlandoj, i.a. Sendaj (Japanio), Novsad (eks-Jugoslavio),
Flinst (Usono), Birmingham (Britio), iu korea urbo kaj aliaj...
mi eblos verki ian prezentajhon pri mia urbo.
11. S-ro Simono PETERSEN el Danio:
Dankon pri la retposto, vi diris ke se mi havis iom da kritiko vi bonvenis ghin. Do ech se mi ne memoras vin,
mi havas iomete da kritiko. Ghi kiel kutime estas tekniko (mia esperanto ne sufichas bone por korekti gramatiko ktp.) ...
kiam vi skribas retposhton, vi devas uzi la eksterliniajn citilojn (" ") che ambau flankoj de la retposhto en la teksto.
Se ne, ni ne povas klaki kaj skribu respondon sur la pozicio kie trovighas la retposto.
Pli ol ghi mi ne havas kritiko. Bonvolu daurigi la bonan laboron.
12.S-ro Jerome Mathieu el Francio:
Saluton, Mi dankas pri via mesagho. Estontece, mi shatus ne plu ricevi tiajn mesaghojn,
char mi jam ne suksesas chiujn legi.
Antaudankon. Mi deziras al vi plej grandan sukseson en tiu komisio, kiu plej gravas.
Bedaurinde, mi scias ke mi ne trovos tempon kontribui. Chion bonan !
13. S-ro Coine Charton el Francio:
do mi legis vian mesagon poste mi skribos.
14. S-ro Raymond Gueguen el Francio:
Dankon por viaj informoj. Bonan laboron kaj kuraghon.
15. S-ro John Murray el Irlando:
Mi ricevis vian mesaghon, sed mi bedaure raportas, ke mi ne scias multon pri via projekto.
Mia urbeto ja estas oficiale ligita ghemele kun urbeto en Francio, kaj mi lastatempe eltrovis,
ke estas delegito de UEA en tiu franca urbo. Do mia nuna plano estas kontakti shin kaj esplori la aferon ekde tie.
Sed eble via projekto temas pri io alia...
16. S-ino Maire Mullarney el Irlando:
Kara samideano, mi estis dum jaroj Magistratano kaj pridiskutis ranghoj pri ghemeligo de mia graflando (South Dublin).
Kiam ni ghemelighis kun Kreis Segeberg (Germanio) mi tien iris grupe, kaj multe strebis interesigi
kaj miajn kolegojn kaj niajn gastigantojn je nia lingvo. Mi malsukcesis, kvankam en nia Konsilio neniu (krom mi)
kapablis paroli ech unu Germanan vorton kaj nur tri au kvar germanaj povis paroli angle. Sed, strebu !
17. S-ino YAZAKI Yoko el Japanio:
Estimata samideano, Via plano estas vere interesa.
Mi loghas en la gubernia urbo Fukushima (Hukusima, Hukushima), kiu ne havas ghemelitan urbon.
Chi-jare okazos la Japana Esperanto-Kongreso en Fukushima kaj dum la preparado mia grupo povos ekhavi
interrilaton kun la civito. Eble ni povos rekte demandi, chu ghi intencas ghemelighi kun iu urbo en eksterlando.
18. S-ro Saeed Farani el Rawalpindi en Pakistan:
Kara Wu, Koran dankon por la informo pri la ghemelaj urboj.
Mi sentos felichon se mi povus fari ion por via projekto.
19. S-ro Andrzej Marszalkowski el Pollando:
Tre bona ideo tiu pri la Ghemelaj Urboj.
Verdire mi mulltfoje dum pli fruaj jaroj parolis kaj skribis pri tio, sed tiam la reagoj ne estis multaj.
Nun estas aliakonscieco. Estas bona espero por la estonto.
20. S-ino Sonja M. Brun el Svislando:
Dankon pro via mesagho kaj informilo. Mi apartenas al la Lucerna Esperanto-Societo (LES) en Centra Svislando.
Lucerno havas plurajn ghemelurbojn kaj ankaux ni jam multe klopodis vigligi la esperantanojn en la koncernaj urboj.
Mi antaudonos viajn informojn al miaj gekolegoj en LES kaj certas ke ili interesighos specife pri
la temo de la ghemeligitaj urboj. Mi informos vin pri la reago. Dume mi salutas vin plej sincere.
Urba stilo kaj Trajto
(Le Havre, Francio)
Urba historio
Le Havre, fama havena urbo de Francio, situas norde en Normandio. Ghia areo estas pli ol
200 km2.
Ghi estas alta industria urbo kun 22 dekmil homoj. Giaj chefaj industrioj estas shipo-fabrikado,
mekaniko, auto, petrolkemio ktp. La haveno okupas ekvilibran pozicion en la ekonomia vivo de Le Havre,
ghi estas la dua granda haveno kaj la unua granda kontenera kaj ekster-komerca en Francio, kaj la kvina granda en Europo.
Ghia shargh-malshargha kvanto estas 5.44 milionoj da tunoj jare. Ghi havas 250 marveturajn liniojn
kaj tenas transportadon kun 500 havenoj en kvin kontinentoj.
Esperanto-movado
Frue en 1903 kelkaj pioniroj jam spertis unuajn esperantistajn internaciajn renkontighojn.
Le Havra Esperanto-Asocio (HEA) estis fondita en 1904. Amikaj rilatoj unuighigas membrojn de la asocio.
Novaj membroj alighadis al la asocio post la dekjaroj. Aktuale ili plejparte apartenas al la maturaj generacioj.
La asocio konsilis al ili intereson de Esperanto kiam okazis miskompreno inter alilandanoj.
Aliaj esperantistoj venis pro prezentado de Lidja Zamenhof, filino de la Kreinto de Esperanto, en Le Havre.
Novaj samideanoj kontaktis la asocion pro varbado en informomedio. La membroj kunvenas regule por informi kaj praktiki.
La membraro estis malkreskighanta sed ilia estonteco estos esperebla dank' al scivolemeco de personoj.
(lau la leteroj de f-ino Sylvie Caron)
Ghemelitaj urboj
Le Havre estas ghemelitaj kun la urboj Southampton(Britio), Sankta Petersburgo(Rusio), Pointe-noire(Kongo),
Tampa(Usono) kaj Dalian(Chinio). HEA sukcesis havigi amikan ghemelighon kun la kluboj de Southampton
kaj Sankta Petersburgo, sed bedauras nunan maloftecon de la rilatoj. Tamen pro la delegiteco en UEA,
alilandanoj ofte vizitas HEA. (lau la leteroj de f-ino Sylvie Caron)
Inter Ghemelaj Urboj
Chinio
Inchon (Koreio) kaj Tianjin (Chinio) estas ghemelaj urboj. Auxguste s-ro Han Zuwu
kaj s-ro Song Jingquan el Tianjin vizitis Inchon lau invito de Inchon Esperanto-Asocio.
Dume ili ankau vizitis la sidejon de Korea Esperanto-Asocio kaj partoprenis
en la 3-a Azia Kongreso de Esperanto.(Bulteno de Tianjin-a Esperanto-Asocio)
Francio
Tikhvin, regiono Sankta Peterburgo (Rusio) kaj Herouville Saint Clair (Eruvil San Kler)
apud Caen en Normandio (Francio), ghemelis jam de 1991. La unuaj oficialuloj de Tikhvin
vizitis siajn kolegojn en Herouville, en printempo 1991, sed la unua vizito de ordinaraj
loghantoj okazis samjare, en novembro, dank’al esperantista familio.
Trajne venis Mikaelo Bronshtejn kun siaj edzino kaj filo. En oktobro 1992, 11 membroj de nia grupo restadis
dum unu semajno en Tikhvin kaj St Peterburgo dank’al la varma akcepto de la lokaj samideanoj.
4 tikhvinaj esperantistoj venis auxtomobile por partopreni la SAT-Amikaran kongreson kiun ni organizis en 1993.
Aliaj renkontighoj okazis chiujare, chu en Tikhvino, chu en Herouville, ekzemple okaze de prelegvojagho de
Mikaelo Bronshtejn en 1996, post la UEA kongreso en 1998 (8 personoj), dum la OKSEJT en1999
(4 personoj de Herouville).
En 2001, Sasha Belov partoprenis maratonon en Caen. En junio 2002 Herouville akceptis 93 tikhvinanojn okaze de
rusa kultursemajno. Inter ili estis tri esperantistoj.
Tre certe, la esperantistaj intershanghoj en tiu ghemelado estas la plej multaj kaj richaj.
Tiuj tre aktivaj rilatoj estas konataj kaj agnoskitaj de la urbaj instancoj, despli ke en ambau urboj
la esperantistoj ankau tre aktivas kadre de la porghemelaj instancoj. En Tikhvin, Sasha Kandalinski estas
la chefa instruanto de la franca lingvo en eksterlernejaj kluboj. En Herouville, ni partoprenas la estraron de la asocio
Amikeco kaj Solidareco kun Tikhvin.
La urbo malavare subvencias nian klubon kaj helpis Mikaelo Bronshtejn per shoforo kaj automobilo por komerce traktadi
en Elzaco (je 500 km de ni) kun entrepreno (membro de TAKE). Anoncoj regule aperas pri la esperantaj kursoj en
la lokaj informiloj, sed ghis nun neniam okazis oficialan instigon de la urbaj instancoj (tio okazas pri la instruo
de la rusa kaj de la franca lingvoj). Ambau esperantistaj kluboj jam intershanghis ideojn por starigi komunan kurson
kaj reklamon sed ghis nun ne sufiche serioze pripensis la aferon.
Herouville ankau ghemelighas kun la urboj Garbsen (Germanio) kaj Agnam (senegala), kie videble loghas neniu esperantisto.
Nia klubo "Herouville Esperanto" ekzistas de 1984. Membras pli ol 30 personoj. Ni organizas du nivelajn kursojn,
chiun mardon. Informoj pri Normandio konsulteblas che (tradukis nia klubo):
http://www.normandy-tourism.org (Yves NICOLAS).
Italio
La urbo Milano estas oficiale ghemeligita kun la urboj San Paulo (Brazilo), Birmingham (Britio), Shanghai (Chinio),
Lyon (Francio), Frankfurt/Main (Germanio), Leipzig (Germanio), Barcelono (Hispanio), Tel Aviv (Israelo), Bethlem (Palestino),
Osaka (Japanio), Krakov (Pollando), Sankt Peterburg (Rusio), Dakar (Senegal) kaj Chicago (Usono). Jam en la jaro 1994
Milana Esperanto-Klubo (MEK) enketis che chiuj urboj ghemeligitaj kun Milano kaj ricevis pozitivan respondon de franca Lyon,
germanaj Frankfurt/Main kaj Leipzig, rusa St. Peterburg kaj japana Osaka. De tiam MEK sendas regule
ghian du-monatan kluban bultenon kaj ricevas la ilian (malofte de Leipzig, kiu chijare silentas).
Okaze de kristnaskaj kaj finjaraj tagoj, MEK sendas la bondezirojn subskribitajn ech de la skabeno pri Ghemelaj Urboj
de Milana Komunumo al la ghemelaj kluboj, kaj reciproke ricevis iliajn bondezirkartojn, kutime sen oficialaj subskriboj.
MEK klopodis interesigi tiun skabenon sed akiris nenion krom afablajn kaj simpatiajn vortojn. Certe,
li estas preta transdoni, pere de sia kolego en tiu urbo, ghian mesaghon al la esperantistaj grupoj en la ghemelaj urboj,
okaze de iu iniciato inter Milano kaj tiuj ghemelaj urboj, kaj reciproke. Sed li diris ke oni ne vidas kiel
oni povas kunlabori dum alispecaj iniciatoj fare de la du urboj. Kaj alude li komprenigis ke MEK ne povus
esperi partopreni en tiuj komitatoj kaj delegacioj, ankau char poste estas antauviditaj senpagaj vojaghoj k.t.p...
Oni povas konkludi ke tiuj rilatoj estas utilaj kaj esperantisme laucelaj, kvankam iom post iom ili farighas rutinaj.
(Ermigi Rodari kaj Gianfranco Polerani)
Serva Platformo
Austrio
Otmar LIEBHART otmar.liebhart@esperanto.at,
30-jarulo, el la okcident-austria urbo Innsbruck, interesighas pri la lando Rumanio,
mi volonte ekscius la ghemelajn urbojn de la urboj en Rumanio,
kiu trovighas en Austrio au Sudgermanio.
Italio
La Esperanto-Grupo en Fraskati, Italio, decidis organizi Esperanto-eventon kunlabore kun esperantistoj
en la ghemelaj urboj.Tiuj ghemelaj urboj estas Bad Godesberg (Germanio), Kortrijk (Belgujo), Saint Cloud (Francio),
Maidenhead (Britio). Kontaktu s-ron Carlo Masella
carlo.masella@tin.it
La redaktoro parolas
Mi estas kortushita, char multaj samideanoj komprenas kaj subtenas la projekton "Ghemelaj Urboj",
samtempe mi estas ghoja, char pliabundas informoj pri tiu kampo, i.a. sinceraj proponoj.
Tio signifas, ke la projekto jam farighas temo priatenta en la Esperanto-movado, kaj farighas efika metodo
disvastigi kaj praktiki nian lingvon. Mi ne povas ne pardonpeti de vi pro tio,
ke mi ne povas aperigi chiun informon kaj raporton en tiu chi numero.
Certe mi aperigos ilin en la sekvaj venontaj numeroj. Mi atendas viajn mesaghojn kaj esperas,
ke vi daure diskonigos la laborplanon de la projekto kaj tiu chi ret-revueton inter viaj membroj,
kaj al viaj samideanoj kaj E-organizajhoj en viaj ghemelaj urboj. Ni kunvenu per Esperanto.
Ni interamikighu per ghemelaj urboj.
*****************************************************************
Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo,
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-7100871 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com
(la venonta numero aperos en decembro 2002)
Tiu chi pagho estas aranghita en "html"-formato, per la TTT-redaktejo de KAEM.