[el Informa Parto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado]

Jen estas la raporto pri China Esperanta movado en la pasinta kaj kuranta jaro, kiu prezentighis en la 87a UK en Fortalezo, Brazilo.

China E-movado en la pasinta pli ol unu jaro
2001 - 2002 aug.



La pasinta pli ol unu jaro estas signifoplena por china E-movado. La 11-a de marto 2001 estas 50-jara jubileo de la China E-Ligo, la unua vere tutlanda E-organizo de Chinio.

La 9-an de decembro 2001 la china societo "Amikoj de Esperanto", fondita de s-roj Chu Tunan, Hujucz, Bakin kaj aliaj chinaj eminentuloj, festis sian 20-jarighon.

En la komenco de la jaro 2002, chinaj e-istoj ghoje informighis de la estraro de UEA, ke Pekino sukcesis en invito de la 89-a UK en 2004. Tio certe antauenpushos la chinan E-movadon.

(I) Laboro de la centra oficejo de China E-Ligo
En 1951 fondighis la China E-Ligo kun konsilantaro kiel sia autoritata organizo. La nuna prezidanto de ChEL estas s-ino Tan Xiuzhu. En la centra oficejo de la China E-Ligo laboras tri profesiaj e-istoj. En la lastaj pli ol unu jaro la centra oficejo de la China E-Ligo faris, krom la chiutaga, jenajn laborojn:

Varbi membrojn kaj doni al ili bonan servon. Nun ChEL havas pli ol mil membroj en diversaj provincoj kaj urboj; Redakti, eldoni kaj distribui la gazeton "La Mondo", organon de la China E-Ligo. Ghiaj chefaj legantoj estas chinaj e-istoj; Servi al la legantoj de la chinan E-bibliotekon. Ghi fondighis en 1996. En ghi konservighas ch. dek mil E-libroj kaj tri mil ekzemplerojn de E-gazetoj; En 2003 okazos la Kvina China Kongreso de Esperanto. Nun kelkaj chinaj urboj montris sian intereson por gastigi la kongreson. China E-Ligo faros esploron pri la urboj, kiuj invitas la kongreson, kaj decidos en autuno pri gastiganto de la kongreso.

(II) E-aktivadoj en diversaj lokoj de Chinio
En la fino de 2000, la China E-Ligo okazigis plivastigitan laborkunsidon de siaj konstantaj komitatanoj, en kiu s-ro Yu Tao, ghenerala sekretario de la China E-Ligo, nome de ChEL lanchis "la projekton SUKCESO" kaj alvokis al la chinaj lokaj E-Asocioj aktive studi kaj praktiki ghin.

La projekto SUKCESO signifas: Servi pli bone al la membroj; Utiligi nian lingvon en multaj kampoj; Kunlabori kaj unuighi kun chiuj samideanoj; Celi pli vastan merkaton; Eduki novajn e-istojn; Studi la movadon chinan kaj internacian; Okazigi diversajn renkontighojn. Post proklamo en la kunveno, la projekto estis publikigita ankau en la revuo "La Mondo" kaj vekis varman ehhon el e-istoj kaj E-organizoj de diversaj lokoj de Chinio. Kaj post pli-ol-unu-jara praktikado la projekto fruktodonis.

1. Revigligho de E-asocioj en Chinio
En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento sinsekve fondighis en Chinio E-Asocioj diversnivelaj, kiaj urbaj, provincaj kaj ech guberniaj. Sed bedaurinde, iuj el ili silentis poste. De la pasinta jaro iuj E-aktivuj reviglighis en Guangxi, Hubei, Jiangxi, Shanxi kaj aliaj lokoj de Chinio.

2. Diskonigo de Esperanto al la publiko
Lokaj E-asocioj de Chinio multe laboris por disvastigi kaj propagandi Esperanton al la publiko. Ekz., E-asocioj de Hunan, Zhejiang, Henan kaj aliaj lokoj okazigis en altlernejoj E-prelegojn kaj E-kursojn, por ke pli da junuloj konu Esperanton. Pekina E-Asocio faris propagandon de kaj konsultadon pri Esperanto en la plej movoplena komerca strato en la urbo, multaj rigardantoj esprimis, ke ili deziras lerni Esperanton.

3. E-instruado
De la jaro 2001 dekoj da chinaj altlernejoj funkciigis E-kurson nedevigitan, ekz., Nankina Universitato, Dalian-a Universitato, Hefei-a Industria Universitato, Pekina Nacia Universitato ktp. La Pekina Konkorda Universitato, starigita de e-isto, planas malfermi E-kurson en la venonta semestro chijare. E-kurso funkciis en mezlernejoj kaj ech elementaj lernejoj en Jiangsu, Zhejiang kaj Liaoning.

Ankau lokaj E-asocioj gvidis E-kursojn kaj al la socio kaj al la e-istoj, kiuj volas perfektigi sian lingvon. Por la 89-a UK, kiu okazos en Pekino en 2004, funkcias pli kaj pli multaj E-kursoj en diversaj formoj kaj niveloj.

4. Diversaj renkontighoj
Chinaj lokaj E-asocioj okazigas regulajn au neregulajn aktivadojn, ekz., regula kunveno, ekskurso, renkontigho por datreveno de naskigho de Zamenhof kaj novjara kunigho. Menciindas, ke iuj lokaj E-asocioj okazigis aktivadojn kaj kunvenojn vaste influantajn, ekz., la Pekina E-Asocio iniciatis en la China Shtata Biblioteko E-Forumon en la Nova Jarmilo. En ghi 12 e-istoj prelegis. Tio vekis grandan ehhon el la socio. Ankau chinaj lokaj E-asocioj kune lanchis E-aktivadojn: chijare la Tria Nordorientchinia Kongreso de Esperanto okazis sukcesoplene.

En oktobro okazos la Unua Nordokcidentchinia Kongreso de Esperanto. Char Chinio estas granda lando, kaj estas malfacile ofte okazigi tutlandan kongreson, tial regionaj E-kongresoj ludas gravan rolon en la china E-movado.

(III) Invito kaj preparo de la 89-a UK en 2004
En 2000 la China E-Ligo oficiale peticiis al UEA inviton de la 89-a UK en 2004 al Pekino, Chinio. La invito estas aprobata kaj subtenata de la china registaro.

S-ro Liu Qi, urbestro de Pekino, en la nomo de la pekinaj registaro kaj popolo plene subtenas la inviton kaj promesis, ke por sukcesigi la kongreson, la magistrato de Pekino pretas tutforte kunlabori kun UEA. Septembre de 2001, s-ro Osmo Buller, tiama ghenerala direktoro de UEA, vojaghis al Chinio por fari esploron pri kongresejo kaj hoteloj. Intertempe li kunsidis kun estraranoj de la China E-Ligo, intervidighis kun vicministro de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro de Chinio kaj oficisto de la magistrato de Pekino.

Novembre de 2001 Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kaj Lee Chong-yeong, vicprezidanto, vizitis Pekinon. Kun ili intervidighis vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la China Tutlanda Popola Kongreso, s-ro Li Zhaoxing, vicministro de la China Ministerio de Eksteraj Aferoj, kaj s-ro Chen Haosu, prezidanto de la China Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj. Tiuj intervidighoj montris, ke la china registaro ne nur tutforte subtenas la inviton de la 89-a UK en 2004, sed ankau deziras, ke E-movado progresu en Chinio kaj en la tuta mondo.

Januare de 2002 la estraro de UEA decidis akcepti la inviton de la China E-Ligo okazigi la 89-an UK en Pekino. Tuj post tio la China E-Ligo ekentreprenis koncernajn aferojn, ekz., organizi LKK kaj ghian honoran komisionon, peticii poshtmarkojn, varbi kongresan emblemon, interkonsilighi kun koncernaj departementoj ktp.

Chifoje la China E-Ligo sendis delegacion el 9 personoj al la fortaleza UK kun la celo fari esploron pri UK, lerni de brazilaj e-istoj iliajn spertojn akiritajn dum gastigo de la fortaleza UK, diskuti kun UEA pri preparado kaj koncernaj aferoj, kaj samtempe propagandi kaj disvastigi la Pekinan UK en 2004. Ni esperas, ke pli multaj samideanoj venos al Pekino.

Amike salutas,
China Esperanto-ligo

Iru al LA KAPO de tiu chi pagho
Iru al la chefpagho de KAEM