[日本エスペラント運動100周年・世界大会招致]
[Centjara Jubileo de Japana Esperanto-Movado / Invito de la 92a UK]

Invitiloj por la 92a UK en 2007 en Jokohamo, Japanio!

@@@ invitilo el JEI / 日本エスペラント学会から @@@
@@@ invitilo el JNTO / 国際観光振興会から


Invitilo el Japana Esperanto-Instituto

Invitilo de la 92a Universala Kongreso
--- En 2007, venu al Jokohamo en Japanio! ---

la 5an de marto 2003

D-ro Renato Corsetti,
la Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

Japana Esperanto-Instituto (JEI), la Landa Asocio de UEA en Japanio, invitas la 92-an Universalan Kongreson (UK) de UEA en 2007 en la urbon Jokohamo (Yokohama) --- 30 km sude de Tokio --- en Japanio, kaj prezentas koncernajn dokumentojn chi-kune. Konkrete, proponite estas de la 4a de augusto (sabato) ghis la 11a (sabato) en 2007, kaj che la kongresejo nomata Pacifiko-Jokohamo (Pacifico Yokohama) en la nove evoluigita urboparto.

La kongresejo estas moderna, sed la oferto por 1500 kongresanoj estas multekosta. Ni tamen antauvidas, ke 10% ghis 20% estas reduktebla, chu per alternativaj chambroj proksimaj, chu per ofermono.

Jen estas la kialoj de la invito.

En Japanio, vi propraokule vidos, kia estas la kunfando de la kulturoj Okcidenta kaj la Orienta. Inter alie, Jokohamo estas la haven-urbo, malfermita en 1859 --- do samaghe kun L.L. Zamenhof ---, kiam Japanio estis preskau fermita je internaciaj rilatoj. De tiam, multaj modernajhoj, t.e. europajhoj alvenis la urbon unuafoje en Japanio. Tia kultura interkrucigho mem estos eventuala temo de la Kongreso. Kaj krome ni esperas, ke ni povos altiri novajn fortojn de la proksimaj aziaj landoj.

Plie, en la antaua jaro, nome en 2006, la organizita Esperanto-movado de Japanio markos centjaran jubileon. Ni sincere esperas, ke la UK kronos la finalon de la jubileaj agadoj, por montri la internacian etoson de Esperanto vizagh-al-vizaghe al ni japanoj. Ankau Jokohama Esperanto-Rondo en tiu chi urbo pretas helpi la okazigon.

En la jaro 1906, kiam niaj antauuloj komencis semi, Esperanto estis ia idealo veninta el la evoluinta Okcidento. En 1965, kiam okazis la 50a UK en Tokio, Esperanto farighis unuafoje reala objekto por multaj japanoj, kiuj papere konis esperantistojn au esperantajn verkojn. Sed la jaroj pasis, kaj lastatempe, japanoj multas en UK, kiel gastoj. Estas nia vico, ke ni denove gastigos vin!

Koran bonvenon al Jokohamo!

SIBAYAMA Zyun'iti
la Prezidanto de Japana Esperanto-Instituto

財団法人日本エスペラント学会より

第92回世界エスペラント大会招請状
  −−2007年には日本の横浜へようこそ−−

2003年3月5日

世界エスペラント協会会長
レナート・コルセッティ博士殿

 財団法人日本エスペラント学会(日本から貴協会への加盟団体)は、 2007年における貴協会主催の第92回世界エスペラント大会を日本の横浜市 (東京の南約30km)に招致したく、関係書類一式を提出いたします。具体的 には、2007年8月4日(土)から11日(土)までの会期で、市内の都市開発 地域にある「パシフィコ横浜」を会場と予定しています。

 同会場は近代的なところですが、1500名を対象にした見積もりはやや高価 です。しかしながら、他の近隣会場の予約や寄付により1割から2割のコスト 削減は可能とみております。

 次に招致の理由を述べます。

 日本では、東洋と西洋の文化の融合を間近にみることができます。 特に横浜は港町であり、日本が鎖国状態であった1859年(エスペラント の創始者ザメンホフの生年と同じ年)に開港しました。それ以来、多くの 欧州を中心にした近代的な事物が全国に先駆けてこの地に導入され ました。このような文化交流そのものが大会テーマともなりましょう。 また、この地に近隣のアジア諸国から新しい力をひきつけることも できましょう。

 さらに、前年の2006年は日本の組織的エスペラント運動の創始後、 百周年を祝う年であります。よって世界エスペラント大会が、一連の 記念行事の最後を飾り、日本人がエスペラントによる国際交流の雰囲気 を顔と顔をあわせて味わうことができることを切に希望しております。 また、当地の横浜エスペラント会も協力を惜しみません。

 1906年に諸先輩がエスペラントの種をまきはじめた当時、それは 進んだ西洋伝来の理想の一つでありました。1965年に第50回世界 エスペラント大会が東京で開かれたとき、エスペランチストやエスペラント のことを書物でしか知ることのなかった多くの日本人にとって、始めて エスペラントが身近になりました。時は過ぎ、今や世界エスペラント大会 には多くの日本人が客として参加しています。今回、われわれが 皆様をおもてなしするときです。

 横浜へようこそ。

財団法人日本エスペラント学会理事長
  柴山純一


al la kapo de chi tiu pagho / 本ページの冒頭へ   

Invitilo el Japana Shtata Turisma Organizo
Japan National Tourist Organization

Invitilo de la 92a Universala Kongreso de Esperanto

D-ro Renato Corsetti,
la Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
Nome de la shtata organizo, kiu celas plimultigi vizitojn de alilandanoj kaj subteni inviton de internaciaj kongresoj, mi petas, ke vi elektu la urbon Yokohama kiel la lokon de la supre nomita kongreso. Mi chi tie donas invitan priskribon.

Nia lando Japanio estas prezentita de antikve kiel la Lando de la Oro Zipangu de Marco Polo, kaj estas kulture richa, daure ghis la nuntempo. Samtempe, Japanio estas lando konata kun bone zorgata sociala substrukturo. Kaj ambau elementoj naskas harmonion, kiu charmadas alilandanojn. Plie, fama estas la invitemo, gastamo de japanoj, kaj la nivelo de japana sanstato tia, ke trinkakvo estas senpage akirebla. Alte taksata estas la sekureco de vizitantoj, kiuj unuanime aplaudas kun mir-sento.

Via kandidata urbo Yokohama havas bonan havenon kun turisme shatataj scenoj, kaj historie ghi pioniris en la enkonduko de moderna civilizacio, kaj ghi kreskis kiel la pordo de la internacia komerco. Hodiau ghi estas urbo kun plena perspektivo al la 21-a jarcento, kiel vi trovas en la urboplane re-evoluigita distrikto Minato Mirai 21 (nome: Haveno-Futuro 21). Samtempe, la urbo ne perdis la atmosferon de la antaua bel-epoko kun la altekvalita kulturo. Tiuj du flankoj kunekzistas por doni mirindan charmon. Tie oni povas ghui varion da manghoj; tradicie japana, china kaj aliaj aziaj gustoj, franca, itala kaj aliaj europaj gustoj, nome tutmondaj mangh-kulturoj estas gustumeblaj chi tie.

Postkongrese, proksime de la urbo estas; Kamakura, la eksa chefurbo; Monto Fujhi, la plej alta monto nialanda; Hakone, la regiono de varmfontoj, --- la turismejoj kun plene japaneska atmosfero. Tial Yokohama tre taugas kiel kongres-urbo por internaciaj kongresoj, kun modern-urbaj funkcioj kaj diversaj turismaj elementoj.

Kiel la prezidanto de la Japana Shtata Turisma Organizo (Japan National Tourist Organization), mi promesas, ke la 92a Universala Kongreso en 2007 estos sukcesa kaj signifoplena. En la Pekina Universala Kongreso en augusto 2004, mi atendas la honoron, ke Yokohama en Japanio estos elektita.

Sincere via,

Hideaki Mukaiyama,
la Prezidanto de la Japana Shtata Turisma Organizo (JNTO)

特殊法人国際観光振興会殿より

第92回世界エスペラント大会招請状

世界エスペラント協会会長
レナート・コルセッティ博士

我が国への外国人の来訪増進、ならびに国際会議の誘致開催支援を司る国家組織を代表し、 2007年に開催される首記大会の開催地を横浜にてご選択いただきたく、 ここにご案内申し上げます。

我が国は、古くは黄金の国ジパングとして紹介され、歴史を現在に受け継いだ文化国家です。 同時に、社会基盤の整備された近代国家として知られ、両者が織り成すハーモニーが 訪れる外国の方々を魅了しつづけています。また、日本人のもてなしの心、 ホスピタリティーには定評があり、衛生面においても飲み水を買う必要のないほど安心です。 特に、訪問者にとって何より重要な滞在中の安全確保については、 口々に驚きにも似た高い評価を受けているところです。

今回の開催候補都市である横浜は風光明媚な良港を有し、諸外国との貿易の窓口として いち早く近代文化を取り込み、「みなとみらい21地区」に代表される、21世紀を 展望した都市として機能しています。一方で、古き時代の面影と薫り高い文化が 失われず、両者が共存する不思議な魅力を兼ね備えています。 また、和食から中華を初めとするアジアンテイスト、フレンチ、イタリアンに 代表されるウェスタン等、世界のあらゆる食文化が結集していると言っても 過言ではないでしょう。

さらに、アフターコンベンションには古都・鎌倉や富士・箱根など、日本らしさを 満喫していただける観光地も身近に控えています。このように横浜は、都市機能とともに 多彩な観光要素を併せもつ、まさに国際会議の開催地に相応しいコンベンション都 市であると言えましょう。

国際観光振興会の会長として、2007年に開催される「第92回世界エスペラント大会」 が有意義のうちに成功することをお約束いたします。2004年8月の北京大会において、 横浜/日本がコールされる栄誉を心からお待ちしています。

国際観光振興会
会長 向山 秀昭


al la kapo de tiu chi pagho / ◇本ページの冒頭へ
◇100周年・UK招致の主ページへ
al la esperantlingva chefpagho de JEI    ◇日本エスペラント学会の主ページへ