M a n l i b r o

por la uzantoj de la Esperanto-Domo de Jacugatake
Renovigita en oktobro 2006


Ĝenerale pri la Domo

Nomo: Esperanto-Domo de Jacugatake de Japana Esperanto-Instituto
Administranto: Administra Komitato de Esperanto-Domo de Jacugatake de Japana Esperanto-Instituto
Telefonnumero: 0551-32-7335 (Se la Domo estas ferma, bv. la JEI 03-3203-4581)
Adreso: Poŝta Kodo: 408-0013 Yamanasiken Kitakomagun Nagasakatyoo Koarama 1897-1

(preterpaso)

Kiel uzi la Domon

1. Ŝlosiloj:

Kiam vi, kiel licencito, malfermas la Domon je via respondeco, vi unue iru al la restoracio Fukihara, kiu komisiite konservas la ŝlosilojn, por ricevi la ŝlosilojn montrinte vian licenc-karton al ĝi kaj subskribinte vian nomon. La ŝlosilaro konsistas el du ŝlosiloj, unu por la malsupra (aŭ biblioteka) konstruaĵo, la alia por la supra (aŭ dormĉambra) konstruaĵo.

***Estas konsilinde por vi anticipe telefoni al Fukihara por informi pri via alvenhoro. Ĝia telefonnumero estas : 0551-32-7100.

Se trafas vin neatendita okazintaĵo aŭ nenormalaĵo, telefonu al unu el administraj komitatanoj. La nomaro de la komitatanoj troveblas sur la muro de la deĵora ĉambro en la dormĉambra konstruaĵo. La adresaro estas enmetita ankaŭ en la telefona aparato de la deĵora ĉambro kaj facile uzeblas.

Alveninte, vi unue venu al la dejora ĉambro kaj kontrolu la blankan tabulon kaj vidu ĉu venis fakson. Urĝa ŝanĝo de tagordo (ekzemple ŝanĝiĝo de nombro k.a. de kunloĝontoj) oni informas per fakso.
La plej novan licencistan manlibron ni metas apude. Estas konsilinde, ke vi legu ĝin rete.

Forlasante la domon vi ŝlosos ambaŭ pordojn, unu por la supra konstruaĵo kaj la alia por la malsupra. Aliajn pordojn vi ŝlosos de interne.

Ne forgesu redoni la ŝlosilaron al Fukihara.

***Semajnfine deĵoras komitatano, kaj tiam respondecas tiu komitatano pri ĉio inkluzive de la ŝlosilado. Do, oni povas uzi la Domon sen licencito.

2.Fenestroj kaj pordoj:


Ŝlosi la ĉefan pordon de la supra konstruaĵo estas iom malfacile. Esence estas ke vi puŝu la tenilon supren ĝis vi sentas reziston. Ankaŭ nokte, kiam oni ĝuas kvieton vi povas ŝlosi la pordon sammaniere de interne.

Kiam vi forlasos la Domon certigu, ke ĉiuj fenestroj estas bone ŝlositaj de interne. Ne forgesu fermi la ĵaluzio (latkurteno) de la ripozejo, nome, ejo sur la supra etaĝo de la supra konstruaĵo, kiu frontas al la korto. Ĉar la mebloj estas difektema kontraŭ la sunradio. Forlasante vi lasu ĉiujn pordojn de la dormoĉambro malfermataj por aerumado kaj sekurado (ofte oni trovos forgesitaĵojn en la ĉambro)

3.Lumigado:


La Domo havas tri elektran olean varmigilon, kiujn vi povas uzi komutante je 500v, 800v, 1300v. Evitu uzi ĝin je 1300v, ĉar estas troa ŝarĝo por la cirkvito, se oni uzos tri aparatojn kune.
La ŝaltiloj por la manĝoĉambro kaj kuirejo kuŝas sur la muro antaŭ la fridujo. Ŝaltiloj por aliaj ĉambroj kuŝas sur la muro apud la ĉefa pordo.
Forlasante la Domon vi malŝaltu ĉiujn cirkvitojn krom la urĝokazajn kondukajn lampojn verdkolorajn.
La ejon de cirkvitorompilo (supra konstruaĵo) estas ekstere norde de la konstruaĵo. La ŝlosilo por la ujo de la cirkvitorompilo troveblas en tirkesto de deĵorejo.
Vi trovas superfluajn lampojn prepare aĉetitajn en la deĵorejo, por ke vi povas uzi se necese. Registru uzitajn konsumaĵojn en la Doma tagkajero.

4.Hejtado por la supra konstruaĵo:


Hejtado por la supra konstruaĵo estas per keroseno. Granda kerosenujo kuŝas dorse de la konstruaĵo.

La ŝaltilo, kiu kuŝas sur la muro sub la ŝtuparo, rilatas al ĉiuj varmakvaj kranoj kaj inkluzive tiuj en la banejo, nur krom stovo sub la ŝtuparo. Alveninta al la Domo ne forgesu enŝalti ĝin. Cetere, se vi tute ne uzos varman akvon, mi diru, somere, ne necesas ĝin enŝalti, kompreneble.

Por uzi la stovon vi unue enŝalti la elektran cirkviton kaj malŝtopi la gasan tubeton. La maniero estas pli malpli simila
al tiu de hejmaj hejtiloj.

5.Propangascilindro:


La hejtado por la malsupra konstruaĵo estas per propangaso. Gascilindroj troviĝas je la dorsa flanko de kuirejaj gasfornoj. Vi turnu vertikalen la ŝtopiloj por enkonduki la gason, kiam vi estas elveninta. Kiam vi foriros, vi turnu ĝin horizontalen. Ne necesas ke vi tuŝu aliajn partojn.

Se vi trovis malnormalaĵon, vi telefonu al la gaskompanio "Micuuroko Gas". Estas konsilinde, ke vi venu al la gas-indikatoro, kiu kuŝas apud la gascilindroj por telefoni (aŭ per portebla aparado aŭ per portebla telefona parolilo de la Domo) por kontakti kun la kompanio. Ĉar sur la ekraneto de la indikatoro aperas diversaj signoj kaj literoj, laŭ kiuj la gaskompanio komprenas kie estas la problemo. La telefonnumero estas ankaŭ ĉe la indikatoro. Jen estas la telefonnumero.
0551-47-2005

6.Gasfornoj:


En la kuirejo troviĝas diversaj kuiriloj, inter ili, krom mikroonda forno kaj elektra pan-rostilo, ankaŭ gasfornoj. Por uzi gasfornojn vi unue turnu la ŝtopilon, kiu kuŝas malantau la uja pordo sub la fornoj.
Kaj ne fogesu reŝtopi ĝin kiam vi foriros.

Ne forgesu purigi fiŝrostilon post uzado.

6-2.Kontraŭ fajrego kaj katastrofo:


Fajr-estingiloj troviĝas sur ĉiuj etaĝoj de ambaŭ konstruaĵoj. Anticipe notu kie ili estas.

La subtegmenta ĉambro - ni nomas ĝin belvidejo - ne estas permesita uzi kiel loĝĉambro (ĉambro uzata por dormado kaj longa estado) laŭ kontraŭfajrega leĝo.

Ni ekipis ĝin per urĝokazaj ŝnur-ŝtupetaroj.

Je via foriro vi lasu lumigitaj la urĝokazaj kondukaj lampoj verdkoloraj.

7.Litotuko kaj kovrilo de kapkuseno:


Litotuko kaj kovriloj de kapkusenoj estas pretaj en la deĵora ĉambro. Ĉiu loĝonto, alveninte al la Domo, prenu du foliojn da litotuko kaj unu kovrilon de kapkuseno por porti al sia ĉambro. Per tiuj oni pretigu sian liton tiel, ke vi dormos inter du folioj da litotuko. Forironte, vi metu uzitajn apud la ĉefan pordon.

Ankaŭ elektra litaĵo uzeblas. La deponejo de la litaĵo estas apud la ĉambro pasero. Aldonan litaĵon vi povas trovi en deponejo apud la ĉambro Hirundo. Forironte, vi orde metu litaĵojn en la loko, kie ili estis.

8.Telefono:

La telefonaparato de la Domo havas du kromajn parolilojn. Unu troviĝas en la manĝejo la malsupra konstruaĵo, kaj la alia en la ĉambro de deĵorantoj. Por vi respondeculo estas bone porti unu el la kromparolilon ĝis via dormĉambro.

Forironte vi remetu la parolilon sur ĝustan metejon, por ke ĝi reŝargiĝu. En biblioteko troviĝas alia telefonaparato. Ne malŝaltu la telefonaparaton.

La telefonaparato ricevas mesaĝon aŭ fakson. Je via alveno vi kontrolu, ĉu ĝi ricevis ion. (Almenaŭ fakson)

Se tranoktanto uzis telefonon por sia propra celo, li/ŝi metu kompreneblan sumon en ujon apud la telefonaparato, eventuale kun mesaĝo. Apude de aparato oni trovas tabelon de proksimuma telefonkosto laŭ distanco kaj tempodaŭro.

La faks-aparato uzeblas ankaŭ kiel presilo. La aparato uzas ordinaran paperon de la formato A4. La aparato povas enteni nur 30 foliojn da papero, do, necesas, ke oni ofte aldonu al ĝi la paperon. La papero troveblas sur supra breto de skribotablo en la deĵora ĉambro.

La manlibro por la telefonaparato troveblas sur la skribotablo.

9.Konsumaĵoj:


Neceseja (higiena) papero troveblas en tenejo supretaĝe de la supra konstruaĵo. Tie troveblas ankaŭ ampolo (lampo) kaj baterietoj. Iom da konsumaĵoj pretas ankaŭ enn deĵora ĉambro.

10.Purigado kaj forĵetaĵoj:


Antaŭ la foriro, purigu almenaŭ la lokon, kie vi loĝis kaj uzis.

Ŝvabriloj troveblas norde ekstere de la kuirejo. Malnovaj tolo kaj viŝtukoj en la duŝejo estas uzeblaj por planka viŝado. Po unu polvosuĉilo estas en ambaŭ konstruaĵoj, unu en la ujo apud la fridujo, la alia en ls ŝuejo.
Forĵetaĵojn kiel elble mem kunporti hejmen. Se tio ne eblas, iu kun aŭtomobilo forportas ĝin. Prete metu en sako kaj lasu ekorta flanko de la malsupra konstruaĵo. Ne miksu bruligeblajn forjcetaĵoj kun bruligeblaj.

Putriĝemajn forĵetaĵojn vi metu en la kompoŝto en la orienta flanko de la supra konstruaĵo (malsupre de la fenestro de la ĉambro Hundo). Atentu ne miksi en ĝin papero au aliaj ne putrigcemajn aĵojn.

En la korto estas bruligejo, sed tie oni estas permesita bruligi nur velkintajn branĉojn/foliojn aŭ simplan paperon. Ne bruligu tie plastaĵon, ĉar tio kaŭzos dioksinan malpurigon de la medio. Ne forlasu la Domon antaŭ ol vi konfirmas kompletan estingiĝon

11.Rompiĝo aŭ difektiĝo de ekipaĵoj:


Kiam vi difektis ion kio apartenas al la Domo, enskribu tion en la Doma kajero.

12.Bano, lavado, memkuirado:


La ŝaltilo sub la ŝtuparo en la supra konstruaĵo estas konsernas al ĉiuj varmakvaj kranoj en la konstruaĵo inklude de tiuj en la banejo. Por ke akvo fariĝas sufiĉe varma vi bezonas 15 minutojn. Post bano viŝu la banujon. Kaj ne lasu malpuraĵojn.


Ne lasu putriĝemajn manĝaĝojn en la fridujo (fiŝoj, legomoj, kuritaĵoj). Por portempa uzo de la fridujo vi almetu slipon kun via nomo, ĉar ofte venas kune diversaj grupoj. Slipoj (post-it) estas en la plejsupra tirkesto en la kuirejo. Vi povas uzi la slipon por noti la daton por posta uzo de konserveblajn manĝaĵojn.

13.Kontrolu, kiam vi alvenis:


Je via alveno unue venu al la deĵora ĉambro por vidi la blankan tabulon kaj fakse senditajn notojn. Tuja ŝanĝiĝo de plano estas ofte informata per la fakso.

Se vi rimarkis nenormalaĵon en la Domo, telefonu al la komitatano. Vi kontrolu:
(1) ĉu ventego aŭ io alia difektis ion;
(2) ĉu pordoj estis ĝuste ŝlosilitaj;
(3) ĉu la lampoj kaj stovoj estis malŝaltitaj;
(4) ĉu ĉiuj fenestroj estis bone fermitaj;
(5) ĉu alvenis poŝtaĵoj;
Se vi trovis urĝajn nenormalaĵojn telefonu al iu el la komitatanoj.

14.Kontrolu, kiam vi foriros:

Forlasinte la Domon kontrolu la punktojn laŭ la Kajero de la domo, hoksignante la numerojn.
(1) Aŭtomata akvovarmigilo (supra k);
(2) kerosena stovo (supra k) kaj gasstovoj (malsupra k);
(3) Elektraj ŝaltiloj (neforgesu la ŝaltilojn de necesejaj seĝoj);
(4) Komutikoj de propangaso-cilindroj;
(5) Gasfornoj;
(6) Redono de litotuko kaj kapkusenaj kovriloj;
(7) Fermo de fenestroj kaj posdoj;
(8) Purigo/ordigo;
(9) Fajro (se oni bruligis);
(10) Ŝlosado de la supra konstruaĵo;
(11) Ŝlosado de la malsupra konstruaĵo.

15. Doma kajero kaj Doma registrolibro:


Doma kajero kaj Doma registrolibro estas troveblaj en la manĝejo (malsupra k).
Doma kajero estas kajero en kiu loĝa respondeculo devas enskribi. Ĝi havas paĝojn konrespondajn al ĉiuj tagoj dum la malferma periodo. La necesaj notaĵoj estas nombro de tranoktintoj kaj uzantoj, kaj registro de gravaj okazintaĵoj. Sed vi povas enskribi ion laŭ via bontrovo. Vi povas uzi ankaŭ dorsa flanko de la paĝo. Se iu prunteprenas librojn, notu la titolojn de la libroj kaj la dato, kiam oni redonos ilin.
La Doma registrolibro estas registrilo de tranontintoj. Almanau unu nomo reprezentu la grupon, por ke eventulala kontaktiĝo estu ebla poste (same kiel ĉiuj hoteloj).

16.Infanoj:


La Domo ne estis konstruita kun malgrandaj infanoj en konsidero. Troviĝas kelkaj iom danĝeraj lokoj, inkluzive la spiralan ŝtuparon en la malsupra konstruaĵo, kaj granda vitra fenestro en la supra konstruaĵo k.a. Zorgantoj de infanoj petataj atentemaj.

17.Kiel rezervi la litojn k.a.:


Por la lito-rezervo kaj demando turnu vin al:
OST|VWT|PTXQ iKomuna n-ro por telefono kaj faksoj Murata
OTTP|RQ|VRRT E-Domo de Jacugatake ikromaj
OR|RQOR|STWP JEI-Waseda ikromaj
La rezervanto, kiu reprezentas grupon, devas esti membro de JEI. Kaj por semajntaga loĝado oni devas nomi licenciton respondeculo.

18.Poŝtoficeja konto:

Ĉiuj ajn pagoj koncerne la Domo estu per la jena konto:
OOWVO|T|UQOSV ({GXygwa)

19.Moto:

Je via foriro la domo, kiel vi mem, estu pli bela ol antaŭe!

Al la fronta pagho de idh
Al la fronta pagho de Esperanto-Domo de Jacugatake