Aktiveco de Esperanto-Domo de Jacugatake en 2016

Esperanto-Domo de Jacugatake situanta meze de la insulo Honŝuo estas seminariejo kaj kroma biblioteko de Japana Esperanto-Instituto. Ĉe la Domo ni akceptas gastojn el la tuta mondo por plua aktiveco de Esperanto.

2016

Aprilo

9-10, Kunsido de la administra komitato
La administra komitato de Esperanto-Domo de Jacugatake havis malferman kunsidon. Post tio ni havis komunan foton sur la skafaldo ĉirkaŭ la muro, per kiu ni faris la domon pli bela kaj pli daŭripova.

22-24, Printempaj tagoj de EDJ
En printempo, kiam ekfloras diversaj arboj kaj herboj, ni ĝuis la naturon de Jacugatake. Sume 11 personoj kolektiĝis ĉi tie. Tri el ili ĝuis bicikladon, kvar kaj kvar ĝuis respektive maĝangon kaj briĝon.

Junio

25-27, 7a Amika kunveno por (eks)lernantoj de Koresponda Kurso Numazu
 開催のお知らせ
Kiel kutime, ni havis amikan kunvenon ankaŭ ĉi-jare en Jacugatake. Sume 12 partoprenantoj ĝuis la kunvenon en ekskursoj (proksima kaj malproksima), bankedo kaj serioza leciono. Notinde estas ke kelkaj novuloj venis el malproksimaj urboj ĉi-jare.

Aŭgusto

27-29, 18a NurEsperanta Kunvivado
 開催のお知らせ
Sume 16 personoj ĉeestis en ĉijara kunvivado. Ĉi-jare rimarkinde estis ke 9 personoj ĉeestis en la antaŭvespero. La plej multa el lastaj jaroj.
La ĉefaj enhavoj estis:
* Grupa interparolado, en kiu kvar grupoj kvaropaj interne interparolas esperante.
* Komuna kunsido, en kiu oni aŭskultas lecionon kaj raporton.
* Plezuraj programeroj, ekz. Gajaj vesperoj kaj ekskurso.
Laŭtitole ĉiuj parolis nur esperante dum la tuta tago, escepte de nokta paradizo. Ni vidis ke ankaŭ komencantoj kuraĝe parolis Esperanton en grupa interparolado, ĉar ili havis bonan preparon pri la parola temo. La montritaj temoj estis: mia sperto, mia vojaĝo, mia ĝisnuna vivo ktp.
En la komuna kunsido, ni havis raporton pri lastatempa vojaĝo, raporton pri franca historio ktp.
En gaja vespero ni ĝuis prezenton de diversaj artoj de la partoprenantoj: bildoteatro, muzikplenumoj, poemdeklamo ktp. En la dua tago ni ekskursis al Alta Pontego de Jacugatake, Arbaro de Beleco, Pontego de Higasisaŭa k.t.p.
Feliĉe ĝuinda renkontiĝo! Ĝis la venonta somero.

Septembro

17-19, Aŭtunaj tagoj de EDJ
Ankaŭ ĉi-jare kolektiĝis amikoj de EDJ, 13 personoj, en aŭtunaj tagoj. Ili pasigis tagojn en ekskurso aŭ ludoj: maĝango kaj briĝo. Vespere kune festenis gaje.

Novembro

19-20, Kunsido de la administra komitato
La administra komitato de Esperanto-Domo de Jacugatake havis ferman kunsidon. Post tio ni havis komunan fotiĝon apud Rhododendron subgenus Hymenanthes (japana nomo Ŝakunage), kiun ni plantis en la 20jara jubileo de EDJ.

エスペラント館のとびらのページに戻る