Aktiveco de Esperanto-Domo de Jacugatake en 2013

Esperanto-Domo de Jacugatake, situanta meze de la insulo Honŝuo, estas seminariejo kaj kroma biblioteko de Japana Esperanto-Instituto. Ĉe la Domo ni akceptas gastojn el la tuta mondo cele al plua aktiveco de Esperanto-movado.

2013

Aprilo

12-13, 八ヶ岳エスペラント館 運営委員会
12-13, Kunsido de Administra Komitato de Esperanto-Domo de Jacugatake
Komitatanoj kolektiĝis en la domo kaj preparis ĝin por la malfermo por la nova jaro. La domo funkcias ekde tiu tago ĝis la 14a de novembro.
Japana Esperanto-Kongreso atingos 100an numeron (vidu JEK100) en tiu ĉi jaro. Tial ankaŭ nia EDJ planas havi specialan eventon post la kongreso. Vi devas sekvi nian anoncon, precipe menda kaj rezerva tabelo kun atento.
Dum la kunsido ni vidis ke la floroj de forsitio estis en plena disvolvo kaj vizitis ilin birdoj: hipsipetoj, paruoj k.a. Ni samtempe trovis ke Monto Fuĵi estis bone vidata el la strato.

Niaj gastoj povas tranokti kontraŭ 2500 enoj (20 eŭroj) por unu nokto. Nejapanoj aliĝintaj al “Pasporta Servo”povas tranokti senpage.

Junio

29,30,7/1 沼津通信講座受講生交流会
29,30,7/1 Amika Kunveno de Koresponda Kurso de Numazu
恒例となった交流会に、今年も11人が集まりました。
初日午後はハイキングで、美しの森や清泉寮、パノラマの湯を楽しみました。Gaja Vespero では、エスペラントを使って自己紹介などの交流をしました。
2日目午前は、三分一湧水から信玄棒道を往復するコースを歩き、蕎麦屋で昼食。午後から講師の藤巻謙一さんを迎えて勉強会。夜は "Mia hobio au aliaj" を取り上げてエスペラントで話しました。司会者もエスペラントで、"Nun estas tempo por vi. Faru etan paroladon." と促されて何とかかんとかエスペラントで自分の思いをしゃべり出すのです。結果として聞いている人たちに感動を与えるというより、しゃべってみたその人自身が感動と納得とさらなる勉強の意欲を受け取る、そんな晩になりました。
3日目の朝の勉強会のあと、ライセンス希望者に講習を実施しました。

Aŭgusto

24,25,26 エスペラント漬け合宿
24,25,26 NurEsperanta Kunvivado
Ni havis NurEsperantan Kunvivadon ankaŭ ĉi-jare en Jacugatake. Partoprenis sume 16 personoj en ĝi kaj sufiĉe ĝuis esperantan paroladon. Ĉefaj programeroj estis asignitaj en ĉiu individua horo kiel jene:
1. Grupa Interparolado
16 ĉeestantoj dividiĝis en kvar grupoj de po kvar personoj. Ĉiu el la kvar grupanoj parolis almenaŭ unu temon, kaj aliaj aŭskultis kaj demandis.
2. Komuna Kunsido
Unu el ni parolis pri okazaĵoj de Esperanto, precipe pri kongresoj en Jerusalemo, Rejkjaviko k.a. En la posta duono ni havis amuzan programon kun kvizoj kaj ludoj.
3. Arta Vespero
Ni ĝuis muzikon, dancon, mantrukon, bildon k.a. fare de la partoprenantoj mem.
En la lasta tago ni ĝuis ekskurson ĉirkaŭ la Domo. La vetero estis bela kaj ni povis spekti Monton Fuĵi el Jacugatake.
Kelkaj partoprenantoj montris impresojn: "Bone planita programo kaj lerte administrata tagordo," kaj "Kiam mi vidis horloĝon post la amuzado, mi subite rimarkis ke jam vesperiĝis."

Oktobro

15,16,17 秋の文化祭
15,16,17 Aŭtuna Festo de Jacugatake
Aŭtuna Festo de Jacugatake, kiu komenciĝis en la 15a de oktobro, post la Japana Kongreso, finiĝis en la 17a kun granda sukceso. En ĝi partoprenis 8 eksterlandanoj (Kanado, Italio, Taĝikio, Nepalo, Koreio, Hungario kaj 2 el Aŭstralio) kaj 9 japanoj.
Prelegis en la 16a, antaŭtagmeze:
*Komori Yosiki "Esperanto-Movado en Kalgario"
*Hori Jasuo "Rezulto de Granda tertremo de orienta Japanio"
*Markus Gabor "Malgranda semo de sinapo kreskiĝas al granda sinaparbo"(foto dekstra)
Prelegis en la 17a, antaŭtagmeze:
*Paola B. Giommoni "Esperanto-kurso en Togolando"
*Navaraj Budha "Himalaja renkontiĝo"
En la 16a, posttagmeze, okazis promenado laŭ Boo-miĉi (Milita Vojo de Ŝingen). Dume ni povis vidi la monton Fuĵi kun iom da nubo.
Unu vespermanĝo kaj du matenmanĝoj estis preparitaj de la organizantoj. Tiuj bongustaj kuiraĵoj multe kontribuis al la sukceso.
Dum la promenado ni portis nove aĉetitan flagon.

エスペラント館のとびらのページに戻る