Ilustrita letero de Esperanto-Domo de Yatugatake
Administra Komitato de la Domo
Telefono: 0551-32-7335


<<Domo vekiĝis el vintra dormado: II>>
(Fotoj fare de ges-roj Jamada)

 



Aprilo, 2007 - Pretas bonaj benkoj!

S-ro Kurita memfaris du benkojn por la Domo. Aliaj memvoluloj helpas lin remunti la parojn en ĝia korto.

Ne malpli ĝoje.

Ŝajnas, ke por gesinjoroj Ooniŝi prilabori la benkon en la suno ne estas malpli plezure ol uzi .ĝin. Blovetas printempa vento kaj birdoj ĉirpas en arbaro.







Ankaŭ por sinjorinoj.

Por sinjorinoj ĝi servas kaj kiel babilejo kaj kiel trinkejo. Ĉisomere ni gastigos esperantistajn geknabojn el la mondo. Ni esperas, ke la ambaŭ benkoj servos ankaŭ por ili.



Al la fronta pagxo de Esperanto-Domo de Yatugatake