Ilustrita letero de Esperanto-Domo de Yatugatake
Administra Komitato de la Domo
Telefono: 0551-32-7335


<<Domo vekiĝis el vintra dormado>>

 



Marto, 2004, 7 administraj komitatanoj en Domo

La 19-an de marto 7 komitatanoj venis al la Domo por purigi ĝin kaj babili. Ili laboris ĝis la 21a, en kiu tago matene ili havis ŝancon vidi sovaĝajn cervojn vagantajn ĝuste ekster la domo. Vintre la Domo estis senhoma, do la cervaj sendube miris, ĉar ili estis tie.

Atendas vin komputilo kaj aliaj iloj.

Atendas vin ĉiujn bona komputilo, per kiu vi povas ĝui interalie, DVD kaj komputilajn ludojn. Krom ĝi vi trovos tie preskaŭ ĉiujn necesaĵojn por loĝado kaj restado. Vi trovos ankaŭ televidilon por "High Vision".







Komitatanoj Imai (maldekstre) kaj Moĉizuki

Du komitatanoj staras surfone de Monto Yatugakake (elpar. jacugatake) mirinde bela monto kun ok pintoj. Se vi envias pri ili, ankaŭ vi venu kaj staru tie. Imai loĝas en urbo Takasaki, kaj Moĉizuki en urbo Sxizuoka. Plejmulte da komitatanoj vivas sufiĉe malproksime.

Komitatanoj Sasamori (maldekstre) kaj Jamato

S-ino Judita Jamato estas bonkora komitatanino, kiu estas el Pollando kaj nun loĝas en urbeto Sagamiko (Sagamiko-ĉou) kun sia familio. Sasamori estas el urbo Akiruno. Ambaŭ urboj, kvankam proksimaj al grandaj urboj kiel Tokio aŭ Jokohamo, estas tre riĉaj je natura atmosfero kaj naturaj sovaĝbestoj, tiel ili diras.






Al la fronta pagxo de Esperanto-Domo de Yatugatake