[日本エスペラント協会・研究教育部]

解答例 (学力検定試験1級問題)(1)

○一般問題解答へ    ○文法問題解答へ    ○小論文解答へ    ○会話問題解答へ

【注意】 ここにあげてある解答以外にも正解となるものがあります。 なお、[注]として、学習の参考になることを示しています。 会話問題については、試験官との問答例を示しています。


【1級/一般問題】

1.
(1) [98字]
エスペラントへの翻訳で気を付けるべきことをあげる。単語の直訳ではダメで、それを読んで他の国の人がどうとるべきかに注意すること。表現を変えるとか、省略するとかの様々な手法がある。必要な時に適用のこと。

(2)
「四月」自身は aprilo であるが、日本の四月は新学期、新年度のはじまる月のイメージがある。しかし、世界では新年度は一月、三月、九月などいろいろであり、「四月」で「新しい年のはじめ」を含意させることはできない。更に、南半球では秋である。

(3) 原語では一語で表されていても、翻訳対象の言語では複数の単語で表現すべき場合がある。
 
2.
(1) nigra knabino kun belaj okuloj
(2) knabino kun belaj nigraj okuloj
(3) bela knabino kun nigraj okuloj

3.
(1)
"Apogi ion (A) sur io (B)" signifas, ke oni igas B fikse teni A-on, por ke A ne falu. Figure, 'apogi iun' signifas, ke oni subtenas la opinion, starpunkton ktp. de tiu.
Ekzemploj: Mi apogis mian dorson sur la muro. La popolo apogis la sintenon de la prezidento.

(2)
"Kontroli ion" signifas, ke oni zorgas, ĉu tio funkcias bone.
Ekzemplo: La polico kontrolis la trafikon de la vojkruciĝo.

(3)
"Iu venas al io" signifas, ke tiu persono moviĝas proksime al io. Sed la esprimo diferenciĝas de "Iu iras al io" en tio, ke ĝenerale la celo estas "mi" aŭ "io proksima (al mi aŭ la koncerna persono).
Ekzemplo: Haloo, mi venos al vi post unu horo.

4.
Lastatempe mi aŭdis jenan ŝercon en Usono. Usonano kaj japano dum ĝangala marŝo trovis malsatan leonon almarŝi al ili. Je tio la japano tuj sidiĝis kaj surmetis ŝuojn speciale por kurado anstataŭ ĝisnunaj ŝuoj. La usonano alridis lin dirante, "Ĉu vi intencas kuri pli rapide ol la malsata leono? Stultulo vi estas!". La japano respondis, "Mi ne intencas kuri pli rapide ol la leono. Sufiĉas, ke mi estu pli rapida ol vi!". Nu, tamen la leono sturmanta al ni, nome la danĝero al kiu ni frontas, estas tutmonda. Ni finfine ne kapablas forflugi de tiu leono. Mi opinias, ke nun la liberkomerca sistemo alfrontas gravan krizon. La kurantaj malpacaĵoj pri komerco, rigardataj kiel afero rilata nur inter Japanio kaj Usono aŭ Eŭropo kaj traktataj kiel apartaj problemoj inter la du landoj, alportos nenion por solvi la esencan problemon.
 

▲本ページの冒頭へ
【1級/文法問題】

1.
verbo, substantivo, verbo, verbo, aspektoj, substantivo, subjekto, objekto, artikolo, adjektivo

2.
この文の場合、neniel も en nenia maniero も、並列で 動詞節 povas malhelpi にかかっているため。「二重否定で相殺」というのは、 第1の否定語が第2の否定語にかかるという直列の構造をもつ場合 (例: Mi ne neas tion. や Mi ne povas ne plori pro tio.) の場合に成り立つことである。

3.
(1)
疑問詞の kiu(= どの?)であり、その疑問文が副文となっているため 主文と接続する役割も果たしている。
(2)
直前の名詞句である la ĉina lingvo をさして、それを主語として あらたな文(副文)を展開するための関係代名詞として機能している。 副文の主語であるので、kiu の形である。
(3)
直前の名詞句である dudek mil enojn をさして、これを kiun sumon で受けている。 関係代形容詞である。副文の目的語であるので kiun の形である。


▲本ページの冒頭へ
【1級/小論文】

[注:題目5を選んだ場合の、あくまで一例です。]

(5) Esperanto en la epoko de komputiloj, precipe de interreto
Interreto ligas komputilojn, nome uzantojn de la komputiloj tra la mondo. Kaj tiam leviĝas la konata lingva problemo inter malsamlingvaj uzantoj. Kaj ni esperantistoj estas avangardoj, kiuj superas la lingvan limon. Praktike, jam estas multaj retejoj (retlistoj) por diskuti aŭ simple babili en Esperanto, aŭ TTT-ejoj (ejoj de Tut-Tera Teksaĵo) allogantaj spektantojn tra la mondo.
Teknike, ni havas problemon je esprimo de supersignitaj literoj, kiuj ne aperas en simpla teksto, uzata por kod-interŝanĝo. En ĉi tiu tereno estas ĉefe 2 tendencoj. La rekomendo de la uzo de surogato, ekzemple 'x', anstataŭ la zamenhofa solvo 'h'. Unu el la kialoj estas; la literparo 'ch' zamenhofa ne povas distintiĝi de la pura c + h, kiel en 'senchava'. Alia tendenco estas uzo de la sistemo 'utf-8' aŭ t.n. 'unikodo'. Sed ne ĉiuj ankoraŭ kapablas utiligi tiujn ĉi novajn kod-teknikojn. Notu tamen tiu supersigna problemo ne estas nur esperanta, sed spertita ankaŭ de aliaj multaj latin-literaj landoj.
Krom la supre menciita problemo, ĉio iras jam glate en interreta situacio. Dume ni agnosku, ke ankoraŭ ne ĉiu uzas interreton. Tial esperanto-movadistoj devas ne forgesi tiujn, kiuj ne jam uzas interreton, aŭ eĉ komputilon mem.


▲本ページの冒頭へ
【1級/会話問題】
 
[注:会話試験の想定シナリオです。わざと聞き返す例も入っています。]

A=受験者、 B=試験官

〔自己紹介〕

B: Sidiĝu kaj volu nomi vin.

A: Jes, mi estas ○○XX.

B: Nu, supozu, ke vi estas japana gasto en alilanda esperantujo, kaj prezentu vin en tia situacio. Poste mi demandos vin pri kelkaj aferoj.

A: Mi estas ○○XX, kaj mi venis el la urbo Saitama, norde de Tokio. Sed oni nomas min tagmeza tokiano, ĉar mi laboras en Tokio, kaj mi devas uzi unu horon por iri kaj la samon por veni hejmen. Cetere, multaj uzas eĉ du horojn, tial mi estas relativa feliĉulo. Kaj mi ĉi tie estas unu horon de la ĉefurbo, sed vidu, ke jam estas verdaĵoj ĉirkaŭe. Tian scenon mi nur trovas per irado por plia horo. Por tia mi, esperanta agado okazas ĉiusemajne en Tokio, proksime de la laborejo. Se mi irus hejmen, estus tro malfrue...
Nu, ĉu tiom sufiĉas?

B: Tio sufiĉas, kaj mi demandas.
Per kio vi ĉiutage iras de via hejmo al la laborejo?

A: Mi uzas tramon. Fakte mi uzas tri liniojn, kaj tial ŝanĝas tramon 2 fojojn.

B: Vi diris 'tramo'. Ĉu tio signifas, ke vi uzas stratvagonon, kiu iras sur strato?

A: Ne, estas speco de trajno.

B: Jes, mi komprenas. Prefere vi uzu 'trajnon' por tia okazo.

〔話題提起〕

B: Nu, prenu la folion.
B: Elektu unu el la temoj el la folio. Parolu pri tio en unu ĝis tri minutoj. Vi povas libere elekti fokuson el la temo; ekzemple, se la temo estas "diskriminacio", la fokuso povas esti "seksa diskriminacio", "diskriminacio spertita de mi", ktp.

[注: 受験者が紙を受け取って、3分がたった後、以下に続く。]

B: Nu, kiun temon vi elektis?
A: Mi elektis la temon "komputila reto".

B: Do, parolu!
A: Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi intencis viziti amikojn en Eŭropo post la Universala Kongreso, mi skribis leterojn frue, kaj tuj proksime, mi telefonis al ili, tre zorgante sekundojn, ĉar internacia telefono kostis multe.
Nu, en la lasta jaro mi denove faris tion, sed la afero fariĝis relative simpla dank' al la komputila reto, sen konsidero al la sekundoj uzataj. Mia amiko en sia urbo utiligis reton por kolekti membrojn por bonvenigi samideanojn en la distrikto.
Nu, tiel mi ricevas bonon de komputila reto, sed mi iom havas dubon. La respondo venas tre frue, eĉ en la sama tago, sed pro tio, oni emas postuli hastecon en ĉio. Fakte, kiam mi estis malsana, por semajno mi ne aliris al reto. Kaj amase kolektiĝis leteroj. Iu plendis, ke mi ne tuj, nome post du tagoj ne respondis. Tio ne okazis en la tempo de la leteroj home liveritaj.
Tial mi esperas, ke oni estu pli tolerema je la uzo aŭ ne-uzo de komputilaj retoj.

B: Dankon pro interesa epizodo. Nu, en via parolo vi ĉefe parolis pri ret-leteroj. Ĉu vi ankaŭ utiligas TTT-n?

A: TTT? Kio estas tio?
B: Nu TTT estas mallongigo por Tut-Tera Teksaĵo. Oni povas nomi tion ankaŭ 'hejmpaĝo'.

A: Jes, mi komprenas. Tion mi vidas por scii ekzemple veteron en Japanio, kien mi vojaĝos. Sed mi preskaŭ ne rigardis esperantajn hejmpaĝojn. Fakte mi vidis kelkajn, sed simpla reklamo de Esperanto ne multe interesis min.

B: Hm, en la vasta kampo de esperantaj hejmplaĝoj, ankaŭ estas noveloj aŭ aliaj interesaj legaĵoj en Esperanto, kiujn vi certe ĝuos.

B: Nu, tio sufiĉas. Dankon, la ekzameno estas finita.

[語注]
  komputila reto = コンピュータ・ネットワーク
  ret-letero = 電子メール
  TTT (Tut-Tera Teksaĵo) = (英語)WWW (World Wide Web)、  いわゆる「ウェブ」
  hejmpaĝo = ホームページ


▲本ページの冒頭へ      ●[1級問題]に戻る