VOĈO
S-ro Wang Shirong
Mi estas Wang Shirong, reprezentanto de la Ĉina Esperanto-Ligo al japana
86-a kongreso de Esperanto. Mi estas feliĉa, ke en tiu kongreso mi revidis
multajn malnovajn amikojn kaj havas multajn novajn amikojn. Hodiaŭ kaj
nun mi parolas al vi en Esperanto-domo en Yatugatake. Kiel gasto mi sentas
ke mi ne estas gasto, sed samfamiliano de granda familio de tiu ĉi domo.
Mi tre dankas grandan afablecon de s-ino Morita Yoko kaj aliaj japanaj
samideanoj, ke ili fondis tiel bonan lokon por la esperantista kolektiĝo.
Hieraŭ mi tranoktis tuj en la najbara ĉambro de nia prezidanto de UEA,
s-ro Enderby. Ĉi tie ne estas diskriminacio, nek distingo. Ni ĉiuj estas
samaj, Ni ĉiuj ĝuas kvietan kaj gajan kaj tre interesan vivon en tiu ĉi
familia domo. Mi dankas ke oni donas la lokon tre taŭgan por la gaja kaj
feliĉa renkontiĝo de samideanoj ne nur japanaj sed ankaŭ alilandaj en la
tuta mondo.