VOĈO

S-ro Keppel E. Enderby

Jen estas Kep. Enderby. Mi estas la prezidanto de UEA, kaj lastan vesperon mi alvenis ĉi tie en la Esperanta Domo en Japanio, kaj tranoktis ĉi tie. Antaŭ kelkaj minutoj la gastigantoj ĉi tie donis al mi inspekton de la tuta domo, kaj estas mirinda afero sendube, nepre estas mirinda. Ĉu oni konsideras ĝin el la arbara aspekto, ĉar ĝi estas ĉirkaŭita de belaj arboj, arbegoj, kaj la sovaĝaj bestoj, birdoj, mi supozas, mi ne scias pri tio, ĉar ankoraŭ estas frue en la mateno. Sed la domo mem estas konsiderata de la arkitekta vidpunkto. Ankaŭ estas mirinda afero, tra la fenestroj oni povas admiri la arbaron, la ĉambroj abundas por malsamaj celoj, oni povas studi, ripozi... Ha, mi povas ripeti min. Kompreneble estas mirinda domo kaj mirinda loko. Mi povas rekomendi ĝin al ĉiuj esperantistoj certe en Japanio, kaj la japana movado meritas ricevi gratulojn havante tiun domon.