VOĈO

S-ino Myagmar Altantsetseg

Bonan tagon. Hodiaŭ mi ĝojas ke mi ankoraŭfoje vizitas Esperanto-Domon en Yatugatake, kaj hodiaŭ mi volas paroli iom pri mia lando, pri Mongolio. Do unue mi sin-prezentos. Mia nomo estas Mjagmar Altanceceg, Mjagmar estas mia familia nomo kaj Altanceceg estas mia propra nomo. Mi studas en la Tokia Universitato por fremdaj lingvoj kiel esplora studentino. Mi studas pri la metodo, instrua metodo de la angla lingvo. Kaj ĉi tie sidiĝas mia filino (kiu) nomiĝas Unu, kaj ŝi estas ok-jaraĝa.