Mesaĝo el Universala Esperanto-Asocio

Estimataj,

Mi kun granda maltrankvilo kaj bedaŭro aŭdis ĉi tiun novaĵon
- - kaj nun sekvas la pluiron de la katastrofo.
La ondegoj ŝajnas baldaŭ trafontaj aliajn landojn
- - la dissendoj ĉi tie mencias jam Novzelandon, Aŭstralion kaj la havajan gubernion de Usono.

Unuavice mi volas esprimi grandan bedaŭron pro la perdoj, kondolencojn al la postvivantoj perdintaj karulojn, kaj solidarecon.

La Asocio faros tion, kion ĝi kapablas, per la rimedoj de nia tiucela institucieto - - Espero
- - kiu devus havi pli da mono jedispone, ol ĝi nun havas.
Se mi povas, mi ĉi-pere petas la samideanojn donaci al UEA specifante, ke la monon oni uzu por la konto Espero.

Amike, solidare, kaj kun konkreta peto solidarece agi plu, kiel nia movado ĉiam faras,

Probal Dasgupta, la Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio



▲本ページの冒頭へ     ◆日本エスペラント学会の主ページへ