La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis rezoluciita la 10an de
decembro 1948 en la tria ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj en tiu
ĉi jaro okazos la 50a datreveno. Dum tiuj jaroj, ĝi protektadis nin kiel
gvidprincipo por la libero kaj la egaleco. Interalie en sia Artikolo 2, ĝi
difinas ke la homo povas ĝui rajtojn kaj liberon sen suferi pro la diferenco
de lingvo.
La penso ke ĉiu homo havas la rajton uzi sian propran lingvon kaj devas
ne esti devigata uzi alian lingvon iĝis nomata tiu de Lingvaj Rajtoj kaj
reprezentiĝas en la Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj, subskribita en
1996 en Barcelono fare de neregistaraj organizoj kun la subteno de UNESKO.
Ankaŭ la esperantistoj, konsentas kun tiu principo de Lingvaj Rajtoj
kaj subtenas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, el kiu ĝi fontas.
Ĉar sen respekto al ĉies lingvo la ekzisto de la lingvo esperanto estas
nepensebla. Esperanto estas lingvo publikigita de Zamenhof en 1887, kiu dum
la 110 jaroj de sia ekzisto, nutrata, polurata de la subtenantoj ĉie en la
mondo, ludis rolon de internacia komuna lingvo kiu ligas homojn kies lingvoj
estas diferencaj. Tio estas agado ĝuste konforma al la penso pri Lingvaj
Rajtoj.
Ni volas esprimi simpation al ĝi kaj subtenon al ĝia disvastigo,
prezentante viajn subskribojn al Unuiĝintaj Nacioj la 10an de decembro tiun
ĉi jaron okaze de la UNO-asembleo jubilanta la 50an datrevenon de la
Deklaracio. Ni atendas vian konsenton.
Bonvolu sendi via(j)n subskribo(j)n per unu el la sekvantaj manieroj
antaŭ 1998-11-10.
1.Printi la sekvantan paragrafon sur paperon, subskribi kaj leterpoŝte aŭ fakse sendi al:
Japana Esperanto-Instituto: JP-162-0042
Tokyo-to Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3
Telefono: +81-3-3203-4581
fakso: +81-3-3203-4582
2.Kopii la sekvantan paragrafon (inter horizontalaj strekoj) sur vian retpoŝtan paĝon, subskribi kaj retpoŝte sendi al:
Japana Esperanto-Instituto
(Rimarko) Vi povas selekti la paragrafon per mustreno(drag) kaj kopii/alglui.
Dato:
Nomo:
Adreso:
Dato:
Nomo:
Adreso:
al Unuig^intaj Nacioj
pere de Japana Esperanto-Instituto
Artikolo 2 Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭ tkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato. Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika, jurisdikcia aŭ internacia pozicio de la lando aŭ teritorio, al kiu apartenas la koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi estas sendependa, sub kuratoreco, ne-sinreganta aŭ sub kia ajn alia limigo de la suvereneco.
Artikolo 3 Ĉiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.
La kompleta teksto troviĝas en:
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Por plia informo pri UN kaj Esperanto, kontaktu:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 Rotterdam, Nederlando
tel. +31 10 436 1044, fakso +31 10 436 1751
retpoŝto: uea@inter.nl.net