[ TTT-ejo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) ]

Biblioteko de Japana Esperanto-Instituto


En la Biblioteko de JEI

La Biblioteko de JEI

Centra Biblioteko: En la Esperanto-Domo de JEI en Tokio estas la Biblioteko, kun dekmilo da esperantaj libroj. La biblioteko estas malfermita al la studantoj (ne nur al la membroj de JEI). Oni devas legi librojn nur en la Biblioteko mem. (Vidu! -->)
La Biblioteko kolektas esperantajn librojn japanajn kaj alilandajn. Estas raraj libroj, kiel la unua lernolibro de Esperanto, aperinta en Japanio en 1906. ( raraj libroj per fotoj)

Bretoj de prunteblaj libroj Prunteblaj libroj: En la Esperanto-Domo ankaŭ estas bretoj da esperantaj libroj prunteblaj. (Vidu! -->)

Filio: En la Esperanto-Domo de Yatugatake estas Filio de la Biblioteko, kun libere legeblaj libroj tie.


La Librolisto de la Biblioteko de JEI

Ni faris partan katalogon de la libroj en la Centra Biblioteko de JEI; ĉirkau 6600 el ili. Ni publikigas ĉi tie la librojn laŭ titolo.
La normoj por la uzita kodo estas: normo laŭ ASCII por latinaj literoj, "Shift-JIS X-0208" por japanlingvaj literoj. Kaj pardonu, ke enestas kelkaj miskodigoj, i.a. en ne-esperantaj latinaj literoj.

Librolisto (laŭ titolo) (835kB)

Ankaŭ dosiero en CSV-formato estas por utiligi la liston en "Excel" aŭ similaj programoj.
"060129.csv" (488kB)




▲ Al la Kapo  ◆ Al la Ĉefpaĝo   ◆ 主ページ(日本語)へ