[ TTT-ejo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) ]
| Oficejo | Biblioteko | E-domo de Yatugatake | organizo | Membriĝu! |
| eldonado | organo "La Revuo Orienta" | dokumentoj | fotoj |
| al ĉefpaĝo de JEI
| pri JEI mem
| Japana E-Kongreso
| azia/monda movado

Japana Esperanto-Instituto kiel organizo


Japana Esperanto-Instituto (JEI) estis fondita en 1919, kaj estas la Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio en Japanio ekde 1956. Nun JEI havas ĉ. 1300 membrojn. La monata organo estas "La Revuo Orienta".


| al la kapo | membro & abonanto | strukturo | estraro |

Membriĝu! (membro & abonanto de JEI)

Aliĝu al ni por konstrui solidan bazon de Esperanto en Japanio! Ankaŭ abonado estas bonvena.

Membro

ĉefaj rajtoj
  • Ricevi la monatan organon "La Revuo Orienta".
  • Partopreni en elektado de Konsilianoj.
  • Uzi la staĝejon Esperanto domo de Yatugatake.
  • Esti Asocia Membro de UEA, se ne estas Individua Membro de UEA. T.e. ĉiu membro rajtas uzi la Delegitan Servon de UEA.


  • jara membrokotizo
  • ordinara membro: JPY 6400. La organo ekspedata ekster Japanion per surfaca poŝto.
  • subtena membro: JPY 10000. La organo same kiel supre.
  • familia membro: JPY 2400. Ne ricevas la organon, kiam alia familiano sam-adresa estas membro.
  • junula membro (ĝis inkluzive la 24-a jaraĝo je la 1a de januaro): JPY 3600.
  • pluso por aerpoŝta ekspedo: Azio +JPY 1200.  Eŭropo, Norda Ameriko, Oceanio: +JPY 1800.  Suda Ameriko, Afriko: +JPY 2400.
  • pri aliaj kategorioj, kontaktu la Oficejon: retadreso esperanto @ jei.or.jp (Forigu spaceton antaŭ/post @).


  • Abonanto

    rajto
  • Ricevi la monatan organon "La Revuo Orienta".


  • jara abonkotizo
  • ĝenerale: JPY 5000. Por eksterlanda ekspedo, vidu supre je "membroj".
  • speciale por lernejanoj ĝis la 9a lernojaro: JPY 1200.



  • | al la kapo | membro & abonanto | strukturo | estraro |

    Strukturo de JEI

    De 1926, JEI funkciis laŭ la modelo de la ne-profitocela organizo en Japana Civila Kodo.
    Ekde decembro 2008, ĝi funkcias laŭ la speciala leĝo pri Publik-Celaj Juraj Personoj.

    Decida strukturo

    prezidanto
  • Kutime, "Prezidanto" signifas "la Prezidanton de la Estraro", kaj uzata en tiu senco.
  • Laŭstatute, krome estas "La Ĉef-Prezidanto de JEI", kvazaŭ honor-ofica; vaka posteno por multaj jaroj en la historio de JEI.


  • estraro kun 2-jara mandato
  • la decid-organo de JEI. Pri la nomoj de la estraranoj, vidu sube.
  • elektas inter si "Prezidanton" kaj "Vicprezidanto(j)n".
  • estas elektata de la konsilianoj.
  • Kelkaj el la estraranoj estas nomumitaj kiel "administraj estraranoj" de la konsilianoj.


  • revizoroj kun 2-jara mandato
  • revizias kaj la financon kaj la agadon, faritan de la estraro.
  • estas elektataj de la konsilianoj.


  • konsilianoj kun 2-jara mandato
  • kontrolas la laborojn de la estraro.
  • elektas estraranojn el inter la membroj.
  • estas elektataj de la membroj.


  • Labor-divido

    Fakoj: estas 8 fakoj, gvidataj de estraranoj.
  • Ĝenerala Fako
  • Financa Fako
  • Organiza Fako
  • Internacia Fako
  • Redakta Fako (de La Revuo Orienta)
  • Stud-Eduka Fako (funkcianta ankaŭ kiel la Japana Sekcio de ILEI)
  • Informa Fako (inkluzive de la tenado de TTT-ejo)
  • Eldona Fako



  • | al la kapo | membro & abonanto | strukturo | estraro |

    Nomaro de la estraranoj de JEI


    Estraranoj de JEI kaj ties fako por 2009.
    Prezidanto: SIBAYAMA Zyun'iti
    Vicprezidantoj: SYOZI Keiko, KAWANISI Teturo
    Administraj estraranoj: NAKAMURA Daisin
    kaj la Prezidanto, Vicprezidantoj.
    Fako Fakestro Vicfakestro
    Ĝenerala SYOZI Keiko  
    Financa SUZUKI Keiitiro  
    Organiza INUMARU Humio SUZUKI Keiitiro
    Internacia TAHIRA Masako HAZAMA Hirotomi
    Redakta MIYAZAKI Hideko HORI Yasuo
    Stud-Eduka ISIKAWA Tieko HORI Yasuo
    Informa NAKAMURA Daisin HAZAMA Hirotomi
    MORIKAWA Kazunori (por TTT)
    Eldona KAWANISI Teturo  

    Estraranoj kun specifaj taskoj
    Komitatanoj A de UEA SYOZI Keiko, TAHIRA Masako
    ano de la Konstanta Kongresa Komitato
    de Japana Esperanto-Kongreso
    INUMARU Fumio

    Revizoroj por 2009.
    TEZUKA Susumu, MURAO Kenzi

    (noto: = ligo en la TTT-ejon de JEI,     = ligo ekster la TTT-ejon de JEI)
    Laste modifita en januaro, 2009.
    | al la kapo | membro & abonanto | strukturo | estraro |
    (ここは 財団法人日本エスペラント学会エスペラント によるページです)