世界大会情報

世界大会速報 '01.8.8, rev8.23.
・第86回世界エスペラント大会(クロアチア国ザグレブ)、2001年7月21-28日。
・57カ国から、計1691人参加。日本人は165人で、第3位。
・主催の世界エスペラント協会(UEA)は役員改選で、   新会長はRenato Corsetti(イタリア)に。
・UEA委員の改選で、日本からC委員に竹内義一氏が選出
・今後のUK開催地は、来年がブラジル、再来年がスウェーデンまでは既定。
  2004年の決定があるはずだったが、今秋まで延期。 候補地は中国の北京か、リトビアのビリヌス。
・JEIの大会参加旅行団は無事帰国。特にBコースは、大会後イタリアの ミラノで地元エスペランチストと交歓。
・開会式の挨拶は、日本からは光川澄子さんが行った。彼女は、ザグレブの 姉妹都市である京都の市民。


2001年ザグレブの世界エスペラント大会(UK)について、主催者の 世界エスペラント協会(UEA)の出す公式情報を随時掲載します。

大会公式報道 第1報 (要点を日本語で記します)
○ 7月21日(土)-28日(土) クロアチアの首都ザグレブ市にて
○ 大会名誉総裁はクロアチア共和国大統領メシッチ氏
○ 大会記念切手発行予定
○ 主会場はコンサートホールと大学構内
○ 市内のホテルの相場は4千円〜1万2千円。学生用宿舎(2〜4千円)もあり。
○ 大会前後の遠足はアドリア海を予定。大会中の全日遠足には
湖畔地帯、故チトー大統領の故郷、山岳地帯などを計画。
○ 詳しくは、大会参加者に配られる「第2案内書(La Dua Bulteno)」を参照のこと 。
○ 10月25日現在の参加者は325名。日本からは16名(3位)。
------------------------------------

2001年の世界大会の直前に、同じクロアチアで、UEA、Akademioなどの共催で次の行事が行われます。

Internacia simpozio pri lingva planado kaj leksikologio en Zagrebo, Kroatio, de la 28-a ^gis la 30-a de julio 2001
http://www.math.uu.se/~kiselman/simpozio.html
------------------------------------

86-a Universala Kongreso de Esperanto


-- Zagrebo, 21-28 julio 2001

KONGRESA KOMUNIKO 1

Alta Protektanto: La prezidento de Respubliko Kroatio, Stjepan Mesic' akceptis esti la Alta Protektanto de la 86-a UK, enirante tiel la richan liston de shtatestroj en tiu funkcio kaj simbolante la vastan subtenon al Esperanto en Kroatio.

Poshtmarko: La kroata poshto omaghos la 86-an UK per porokaza poshtmarko. Temos pri la unua UK-rilata poshtmarko de post 1990.

Kongresejoj: Oni kongresos paralele en du lokoj: la eleganta koncertejo "Vatroslav Lisinski" kaj la proksima Elektroteknika Fakultato. Kelkaj programeroj okazos ankau aliloke.

Vizoj: Indas jam nun esplori che la plej proksima kroata ambasado/ konsulejo kiuj vizo-kondichoj validas por oniaj lando kaj kazo. La kondichoj povos rapide shanghighi. La alighintoj kiuj bezonos vizon, ricevos oficialan invitilon.

Internacia Kongresa Universitato: La rektoro de la 54-a IKU estos akademiano Dalibor Brozovic'. Prelegemuloj bv. noti la limdaton por kandidatigho: 15-a de januaro 2001.

Loghado: Zagrebo abundas je altklasaj hoteloj kun relative moderaj prezoj (40 ghis 120 EUR). Studentaj loghejoj, sufiche proksimaj al la kongresejoj kaj kun komforto de 2- kaj 3-stelaj hoteloj, kostos 20 ghis 40 EUR. Estos ankau malpli kostaj logheblecoj por grupoj kaj gejunuloj (detaloj che la konstanta adreso).
Plenaj informoj kun mendiloj trovighos en la Dua Bulteno.

Ekskursoj: Oni antauvidas tri antau- kaj post-kongresajn ekskursojn, chefe lau la rava kroata marbordo: Istrio kaj Kvarnero, Meza Adriatiko kun arkipelago Kornati, Suda Adriatiko kun Dubrovnik. Inter la tuttagaj ekskursoj elstaras la famegaj Lagoj de Plitvice, Kumrovec (la naskighloko de Tito), la montara Zagorje-regiono kaj la cikonia vilagho Chikosh.

Junulara programo: Interesitoj kaj amasloghemuloj kontaktu la lokan prizorganton: Irina Barac, Ozaljska 112, HR-10000 Zagreb (irina.barac@yahoo.com au ibarac@inet.hr; tel. +385-1-363 5564, portebla tel. +385-98-414168).

Infana Kongreseto: IIK akceptas E-lingvajn infanojn 6-13-jarajn. Ghis la jarfino validas favoraj kotizoj. Oni bv. kontakti la komisiiton Stefan MacGill (Bethlen u. 2, HU-2030 Erd, Hungario (stefan.macgill@galamb.net) au peti informilon che la CO.

Dua Bulteno: Dua Bulteno, kun detaloj pri ekskursoj kaj logheblecoj kaj kun aliaj utilaj informoj por kongresontoj, aperos januare. Ghin ricevos nur la alighintoj.

Materialoj: Kolora afisho haveblas che LKK kaj che la libroservo de UEA por 2,70 EUR. Por mendoj ghis 5 ekz. aldonighas afranko de 5 EUR. Che UEA estas mendeblaj ankau belaj glumarkoj (1,20 EUR por 10-marka folio). La Unua Bulteno kaj urba prospekto riceveblas laupete senpage che UEA.

Alighoj: Ghis la 25-a de oktobro estis 325 alighoj el 40 landoj. Kvankam la unua granda aligh-ondo venos jarfine, la pintaj landoj vershajne jam nun distingighas. Apud Kroatio (26) temas pri Germanio (33), Japanio (16), Nederlando (15), Francio (14), Brazilo (13), Italio (11) kaj Pollando (10).

Kotizoj: Ghis la jarfino validas jenaj kotizoj (chiuj sumoj en euroj):
Individua membro de UEA (IM): 120 [landoj de tarifo B: 90]; ne-IM: 150 [112]; junulo/kunulo/handikapito/komitatano: 60 [45]; samaj kategorioj por ne-IM: 90 [67]. Por landoj de iama Jugoslavio (krom Slovenio) validas aparta tarifo.