LA PLANO DE JEI EN 1999
(aprilo, 1999)
Japana Esperanto-Instituto (JEI), la Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio (UEA)
en Japanio, fiksis la Planon kaj Buĝeton por la Financa Jaro 1999(apr.-mar. 2000).
La antaŭparolo de la Plano emfazas la rolon de Esperanto por civitanoj, kiuj
aspiras liberecon kaj egalecon en lingvaj sferoj, kiel montras la Universala
Deklaracio de Homaj Rajtoj.
La Plano donas 3 ĉefajn celojn:
(1) Fortigi la asocian bazon,
(2) Subteni Esperanto-movadon en aziaj landoj, kaj
(3) Komenci plani por la jaro 2006, la jarcentan jubileon de la organizita
Esperanto-movado en Japanio ekde 1906.
La Buĝeto antaŭvidas 34 667 000 enojn da enspezo kaj 35 067 000 enojn da
elspezo. La deficito estas i.a. pro la plidikigo de 'La Revuo Orienta' por la
posta duono de la jaro, kiun tamen JEI intencas supervenki per la plimultigo de
la membroj.
JEI havas 9 fakojn, kaj jen estas ekstraktoj el ties planoj.
*Ĝenerala Fako: planas ornami la enirejon de la Esperanto-Domo en Tokio, kies
3 ĝis 5 etaĝoj estas la oficejo de JEI. La 1a (t.e. la tera) kaj la 2a etaĝo
estas luataj.
*Financa Fako: celas ekvilibrigi la bilancon.
*Organiza Fako: trovas grava, ĉu la novaj membroj plu restos membroj en la 2a
jaro; tial ĝi donos enketon al ili. Tiel kaj aliel JEI plimultigu la membrojn.
*Studa kaj Eduka Fako: subtenos la Asocion de Lernejaj Esperantistoj (ALE), kaj
la japanan filion de ILEI, por plivigligi lernejan agadon.
*Biblioteka Fako: pliampleksigos la elektronikan libroliston.
*Eldona Fako: reeldonos 'Ĉu vi parolas esperante' de A. Pettyn, kaj kasede kaj
kompakt-diske. La varo estos internacie liverebla, laŭ la kontrakto kun la
aŭtoro.
*Redakta Fako: redaktos la organon "La Revuo Orienta" 32-paĝe ĝis septembro
, 40-paĝe poste.
*Informa Fako: pliampleksigos la Tut-Teran Teksaĵon (TTT).
*Internacia Fako: helpos sukcesigi la 2an Azian Esperanto-Kongreson en Hanojo,
Vjetnamio. La fako klopodos multigi UEA-anojn kaj ties delegitojn, sub s-ino
Tahira, estrarano kaj Ĉefdelegito.
LASTATEMPAJ ATINGOJ DE JEI
(aprilo, 1999)
*La interreta TTT de JEI lastatempe pliigis la enhavon. Ĝi enhavas i.a.
2600-titolan libroliston de la Biblioteko de JEI, kies 10000 titoloj estu elektronike listigitaj.
Ĝi enhavas ankaŭ la 1200-titolan vendoliston. Referencu
http://www.jei.or.jp/esperanto.html.
Cetere la Oficejo estas atingebla rete per
esperanto@jei.or.jp.
*La Esperanto-Domo de Yatugatake, staĝejo de JEI, eniris la 5an jaron. Ĝi
ree malfermiĝis en la 27a de marto post la vintra fermo. Ĝi havos plurajn
'Internaciajn Tagojn' kun e-istaj gastoj el ekster Japanio.
*JEI iniciatis inform-kampanjon "Azien Somere, Azien Aŭtune '99" pri la 6
esperantaj okazaĵoj en Azio, ricevinte aprobon de ĉiuj okazigantoj. Unu el
ili estas la 86a Japana Esperanto-Kongreso rekte de JEI.
(de Sibayama Zyun'iti)
PREMIO OSSAKA AL S-RO TAKEUTI
En japana esperantujo, la Premio Ossaka, honore al OSSAKA Kenzi, la patro de japana E-movado, estas la plej alta honorigo ĉiujara. Tiun premion por 1999 ricevas s-ro TAKEUTI Yosikazu, 'pro la granda kontribuo al la azia E-movado'. Ĝin li enmanigos okaze de la 86a Japana E-Kongreso en la venonta oktobro.
S-ro Takeuti estis la unua (eksa) prezidanto de la Komisiono por Azia
Esperanto-Movado (KAEM) de UEA. Li sukcesigis la 1-an Azian Kongreson en Ŝanĝajo, Ĉinio en 1996, kaj ankoraŭ estas unu el la motoroj por la ĉi-aŭgusta 2-a Azia Kongreso en Hanojo, Vjetnamio. Li spertis Komitatanecon A de UEA, nomumita de JEI, kaj nun estas unu el la du vicprezidantoj de la Estraro de JEI.
Enlande, li energie movadis en Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), kiu kovras regionon Kansajo, nome Kioto, Oosaka, Koobe ktp, kaj estas la ĉefa zorganto de la rondo en sia loĝejo Takatuki (urbo inter Kioto kaj Osako).
Tiun rondon li longe flegis kun la bedaŭrata s-ino TAKEUTI Tomiko, forpasinta en 1998.
------------------------------------------
RIGARDO EN LA E-MOVADO JAPANA EN 1999 (Aŭgusto)
*KONGRESOJ KAJ KUNVENOJ:
Ni komencu per kunvenoj, kvankam ili estas nur parto de la movado. La 86a Japana E-Kongreso okazos en oktobro en Urbeto Motizuki, umbiliko de Japanio. Estas malofte, ke nia kongreso prenos lokon sen fervojo. Nu, la distrikto Kansajo, inkluzive Kioton kaj Osakon jam paradis per sia 47a Kansaja Kongreso en Koobe, en junio kun 341 anoj. La Kongreso en Kantoo, la distrikto ĉirkaŭ Tokio en junio havis centon da anoj. Tiu de Kjuuŝuu, la suda insulo, en la urbo Kita-Kjuuŝuu en aprilo kun 45 anoj, priparolis ankaŭ pri la Japana Kongreso en 2000 en la sama insulo. La Kongreso de Tokai, ĉirkaŭ Nagojo, en majo estis kun 34 anoj. Aŭtune sekvos la kongresoj en la di
striktoj Tohoku kaj Hokkaido kaj en la distrikto Tyugoku-Sikoku.
La internacieco montriĝis en la 18a Komuna Seminario inter Ĉinaj, Koreaj kaj Japanaj Junaj Esperantistoj, nome KS18, ĝuse okazinta en Urbeto Siga, proksime de Kioto. Al ĝi venis trideko, nome 1 el Honkongo, 6 el Koreio, 20 el Japanio, kaj 3 el aliaj landoj, kaj plie morale aliĝis 8. La ĉeftemo estis "Interfluo de nuntempaj kulturoj inter tri landoj". Cetere ĝi decidis, ke la venontjara KS okazos nur kadre de la 56a Internacia Junulara Kongreso en
Honkongo.
Kun la anoj de la Pacifik-borda regiono de Rusio, la anoj de la insulo
Hokkaido havas amikan rilaton. Kaj ili grupe vizitos la oktobran Studentan Kongreson, mem ne esperantan, sed kun esperantaj programeroj.
La religia grupo Oomoto, en sia Esperanto-Propaganda Asocio, havis internacian seminarion en Koreio en aprilo.
*EDUKADO:
La klaso de Esperanto fare de s-ino Kitagawa Ikuko, por la 'alta lernejo', t.e. mezgrada lernejo eniris la 2an jaron, kaj donas esperigan rezulton.
Al la projekto Interkulturo de UEA-ILEI, partoprenos i.a. la element-lerneja klaso de s-ino Gotoo Sumiko, per la programo Kvazaŭlernejo Tibor Sekelj.
*ELDONADO: S-ro Takeuti Yosikazu, premiita je la Premio Ossaka, reverkis modernige sian konversacian lernolibron por japanoj. Konversacion oni povas lerni ankaŭ per la modela prononco de Pola Radio, en la reeldono "Ĉu vi parolas esperante?"; ĉi-foje kun kompakta disko aŭ kasedo.
Al la Hejmo.