@ Al japanlingva paĝo (第104回日本エスペラント大会)

La 104-a Japana Esperanto-Kongreso

3-5a de novembro 2017, Jokohamo

kongresa temo: Haveno peras, Esperanto peras.

Bazaj informoj

dato: la 3a (ven.)-5a (dim.) de novembro 2017
loko: Gubernia instanco por Laboroficejaj aferoj (Kanagawa Roodoo Plaza), en Kvartalo Naka en Urbo Jokohamo
pri la kongresa temo: @ Legu sube!
kunorganizata de: Japana Esperanto-Instituto kaj Neprofitocela Organizo Esperanto Jokohama
kunlaboras: Esperanto-Ligo de Kanagaŭa
aŭspicioj: petotaj de pluraj instancoj
por detala kontakto: @ Vidu sube!

Urbo Jokohamo, la havenurbo

Urbo Jokohamo (Yokohama, 横浜) estas la 2-a plej granda urbo en Japanio, kun pli ol 3,7 milionoj da loĝantoj, situanta 40km sude de la metropolo Tokio, kaj ĝi estas la ĉefurbo de Gubernio Kanagaŭa (神奈川).

Jokohamo estas havenurbo, unu el la 3 plej grandaj, en Japanio. Ĝi disvolviĝis kiel unu el la 5 haven-urboj malfermitaj en la jaro 1859 al eksterlanda komerco en lando tiutempe fermita al aliaj landoj.

En la jaro 2007 okazis en ĉi tiu urbo la 92-a Universala Kongreso de Esperanto de UEA.

Je la piedira distanco de la nuna Kongresejo estas la "Ĉina Kvartalo", la plej granda en Japanio, kaj plu piede de tie oni atingas parkon de la Haveno Jokohama.

Urbo Kamakura (鎌倉), okcidente de Jokohamo estas histori-riĉa urbo, en kiu antaŭ 800 jaroj iam lokita estis la metropolo de Japanio.

Monto Hakone (箱根), pli okcidente en Gubernio Kanagaŭa, estas vivanta vulkano kun lago, fama pro multaj varmfontejoj.

Legu en Vikipedio pri Jokohamo kaj Kamakura.

La kongresejo

La kongresejo 9-etaĝa havas 400-personan halon, plurajn ĉambrojn por diversaj kunsidoj kaj ekspoziciejon.

Ĝi situas en la urbocentro de Jokohamo, 3 minutojn piede de la fervoja stacio Ishikawacho. Tiun stacion atingi oni bezonas 100 minutojn de la Flughaveno Narita (Nova Tokio Internacia), aŭ 30 minutojn de la Flughaveno Haneda (Tokio Internacia), ĉiu per unu trajn-ŝanĝo.

Trovebla en Google-mapo (sur alia fenestro).

Kotizoj

·Loĝantoj en Japanio (inkl. eksterlandanojn):
    5 000 enoj (ĝis la 31a de marto 2017) /
    6 000 enoj (ĝis la 31a de julio 2017) /
    7 000 enoj (de la unua de aŭgusto 2017)
·El aliaj landoj: 2 000 enoj
  ·Pri ceteraj kotizoj kun rabato (handikapuloj, junuloj, lernantoj, moralaj partoprenoj ktp) demandu Japanan Esperanto-Instituton.
·Bankedo (en la 4a de novembro, vespere): 7 000 enoj
·Komuna foto: 1 000 enoj
·Lunĉoj en skatolo (en la 4a kaj 5a de novembro): 1 000 enoj potage
·Turismo postkongresa (kun 1 tranokto): nun planata

·Pagebla tra la UEA-konto de Japana Esperanto-Instituto: jeia-b

Hoteloj

Mendu persone. Estas pluraj hoteloj proksime. Konstanta Kongresa Komitato KKK (ĉe JEI) helpos alilandanojn trovi hotelon.

Ĉefaj programeroj (nun planataj)

La 3a de novembro (vendredo, ferio en Japanio)
    13:00~ Malferma Ceremonio kaj inaŭguraj eventoj
    18:00~ Arta Vespero
La 4a de novembro (sabato)
    09:15~ fakaj kunsidoj, prelegoj (Esperante, japane)
    13:00~ fakaj kunsidoj, prelegoj (Esperante, japane)
    18:30~ bankedo (planata en la "Ĉina Kvartalo")
La 5a de novembro (dimanĉo)
    09:15~ fakaj kunsidoj, prelegoj (Esperante, japane)
    14:00~ Fermo
    15:00~ Postkongresa ekskurso ekiros.
La tuta kongresa tempodaŭro
    Giĉeto kaj libroservo
    Ekspozicio: "Nia unua lernolibro de la lingvo”
    (lernolibroj de elementa lernejo en diverslandaj lernejoj, kolektitaj pere de Esperanto)

Memoraĵoj (nun planataj)

1. Gvidlibro pri Jokohamo kaj ĝia ĉirkaŭo (provizora titolo): Ne nur pri turismaj lokoj kaj aferoj, sed ankaŭ pri historiaj aferoj kaj priskribo pri la vivo.

2. Kanagavo kaj Esperanto — Historio de Esperanto-movado en la gubernio Kanagavo: en la japana lingvo; redaktata kaj kompilata de Doi Ĉieko.

Manifesto pri la kongresa temo

Haveno peras, Esperanto peras.

 Ĉi tiu kongreso okazos en Jokohamo, granda havenurbo en la suda parto de la regiono Kantoo, meze de Japanio. Antaŭ pli ol 150 jaroj la haveno malfermiĝis al eksteraj landoj. Post tio, Jokohamo jam longe kreskis kiel internacia havenurbo. La haveno ne nur helpas internacian komercadon sed ankaŭ peras interkonatiĝon inter homoj de diversaj landoj. Ni vidas komunan aferon inter haveno kaj Esperanto. Ili ambaŭ helpas internacian komunikadon kiel neŭtrala "peranto". Pro tio ni decidis, ke la kongresa temo estu "Haveno peras, Esperanto peras", por ke multaj esperantistoj havu ŝancon denove pensi pri Esperanto en la venonta kongreso.

Bonvenon al la havenurbo Jokohamo! Ni atendas vian partoprenon!

@ Al la kapo de la paĝo

Por pli da informoj

Kontaktu kun Konstanta Kongresa Komitato (KKK) ĉe Japana Esperanto-Instituto (JEI)
   JP-162-0042 Tôkyô-to Sinzyuku-ku Wasedamati 12-3
   retadreso: jek2017@jei.or.jp
   telefono: +81-3-3203-4581,    telefakso: +81-3-3203-4582

Pri la loka rondo en Jokohamo: Neprofitocela Organizo Esperanto Jokohama (NEJ)
   retadreso: info@esperanto.yokohama,     ties retejo

Loka Kongresa Komitato (LKK)

Asignitaj de Neprofitocela Organizo Esperanto Jokohama:
    Sibayama Zyun’iti (la estro), Doi Ĉieko, Fuse Kentarou, Miyazaki Hideko, Namba Fumiharu
Asignita de Japana Esperanto-Instituto:
    Kimoto Yasuhiro (la estro de la Kongresa Fako de JEI)


Legu en Vikipedio ĝerenale pri Japana Esperanto-Kongreso.

@ Al la kapo de la paĝo     @ Al Japana Esperanto-Instituto     @ Al japanlingva paĝo
informo je 2017-01-01