A B C Ĉ D

E F

Arkivo: 2016-12  Ĝisdatigo: 2017-12-31
 A  Evento en Nagano  "La 30-a Verda Lernejo" okazis kun 30 aliĝintoj en 2017-05-02/05 en la urbo Takatoo de la gubernio Nagano.
 B  Elsendado en Kioto  Kioto-Esperanto-Societo havas sian programeron en "FM79.7 Kyoto Radio Cafe". Ĝi elsendiĝas kun titolo " Kio estas Esperanto?" japane je 13:04 ĝis 13:10 en la 2a kaj la 4a mardo ĉiumonate. Oni rajtas aŭskulti ĝisnunan elsendaĵojn per Interreto.
 Kio estas Esperanto? (japane)
 C  Ekspozicio pri Esperanto en "GLOBAL FESTA 2017"  GLOBAL FESTA 2017, la plej granda internacia evento en Japanio, okazis en Odaiba, Tokio en 2017-09-30/10-01.
 JEI (Japana Esperanto-Instituto) partoprenis en ĝi, kaj okazigis ekspozicion kaj 5-minutajn kursetojn de Esperanto, ktp.
 Ĉ  Loka kongreso en Okajama  La 18-a Esperanto-Kongreso de Tyûgoku kaj Sikoku okazis kun 56 aliĝintoj en 2017-09-30/10-01 en la urbo Kuraŝiki de la gubernio Okajama.
 D  Ekspozicio en la urbo Kaŭsaki  Esperanto-Societo de Kawasaki okazigis ekspozicion pri Esperanto en "International Festival in Kawasaki", kiu havis sian lokon en 2017-07-02 en Kawasaki Centro por internacia amikiĝo.
 E  La 104-a Japana Esperanto-Kongreso  Ĝi okazis kun 459 aliĝintoj en 2017-11-3/5 en "Kanagawa Rodo Plaza". Partoprenis 23 el 11 eksterlandoj.
 Kongresa retejo (japane)
 F  La 102-a Universala Kongreso de Esperanto  Ĝis okazis en 2017-07-22/29 en Seulo en Suda Koreio. Aliĝis 1173 el 62 landoj. 194 el Japanio. La kongresejo estas Hankuk Universitato de Fremdaj Studoj.
 Retejo de LKK