REZOLUCIO de la 100-a Universala Kongreso
de Esperanto en Lillo

第100回世界エスペラント大会決議文

 第100回世界エスペラント大会は、2015年7月25日から8月1日まで、フランスのリールで開催されました。大会の最終日に採択された決議文を下記に掲載します。

  UEA(世界エスペラント協会)のウェブページ


La 2 698 partoprenantoj en la 100-a Universala Kongreso de Esperanto,

  第100回世界エスペラント大会の2698人の参加者は、
kunveninte el 80 landoj, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015, en Lillo, Francio,

  80カ国からフランス、リールに2015年7月25日から8月1日まで集い、
diskutinte la temon Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj en sep diversaj sesioj tra la kongresa semajno,

  「文化間の対話における言語、芸術、価値」について会期の一週間にわたる7回の会合で討議を行い、
volante kontribui al la disvolviĝo de la Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj proklamita de Unesko,

  ユネスコが提唱した「文化の和解のための国際10年」の展開に寄与することを望みつつ、
konstatas, ke interkultura dialogo estas same urĝe necesa hodiaŭ, kiel ĝi estis antaŭ 110 jaroj, kiam okazis la unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro;

  文化間の対話は、第1回世界エスペラント大会がブローニュ・シュル・メールで開かれた110年前と同様に、今日においても緊急に必要であることを確認し、
asertas, ke por vere interkomprenigi la homojn, tiu dialogo devas esti afero ne nur de la cerbo sed ankaŭ de la koro, kunplektanta klerigon kaj kundiskutadon, arton kaj amikecon;

  人々に真の相互理解をなさしめるには、その対話は、頭だけでなく心のものであって、啓発と議論および芸術と友好とを編み上げたようなものでなければならないことを主張し、
atentigas, ke ĝuste tian multflankan interkulturan dialogon praktikas kaj disvolvas la tutmonda Esperanto-movado en siaj centoj da kongresoj kaj renkontiĝoj ĉiujare;

  正にそのような多面的な文化間の対話を世界のエスペラント運動は毎年数百におよぶ大会や会合で実践し展開していることに注意を喚起し、
instigas ĉiujn aliajn aktivulojn kaj movadojn por interkultura dialogo doni pli da atento al la lingva dimensio de sia laboro, kaj al la reala funkciado de Esperanto kiel lingvo inkluziva kaj egaleca, kies uzado povas plifaciligi kaj pliprofundigi tian dialogon;


  文化間の対話をめざす他の分野のあらゆる活動家や運動家に、その事業における言語的側面に一層留意し、開放的で平等な言語であるエスペラントが現実に機能するものであって、エスペラントを使うことによりその種の対話がさらに容易で、かつ深いものになりうることに留意するよう促し、
ree dediĉas sin al la kultivado kaj disvastigado de la valoroj de reciproka respekto, paco kaj justeco inter ĉiuj homoj, konforme al la celoj de Unesko kaj kunlige kun la aktualaj streboj de Unuiĝintaj Nacioj por konstrui daŭripovan mondan socion.   ユネスコの目的に合致して、また持続可能な地球社会に向けた国連の尽力に呼応して、すべての人の間の相互の尊重、平和、正義という諸価値を涵養し、広めることに改めて専念するものである。


▲本ページの冒頭へ             ◆日本エスペラント協会の主ページへ