REZOLUCIO de la 99-a Universala Kongreso
de Esperanto en Buenos Aires

第99回世界エスペラント大会決議文

第99回世界エスペラント大会は、2014年7月26日から8月2日まで、アルゼンチンの首都ブエノスアイレスで開催されました。大会の最終日に採択された決議文を下記に掲載します。
  UEA(世界エスペラント協会)の該当ウェブページ


Ni, 706 partoprenantoj en la 99-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 57 landoj de ĉiuj mondopartoj al Bonaero, Argentino,
Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco;
          世界各地57か国からアルゼンチン、ブエノスアイレスに集まった第99回世界エスペラント大会参加者である我々706名は、大会テーマである「孫の世代は我々を祝福するだろうか? 持続可能な未来を求めて」について何度も大会期間中に話し合い、以下の諸点を確認した、

Konstatinte,

     
ke Esperanto reprezentas plene aktualan strebadon, kun evidentaj ligoj al aliaj esencaj agadoj kadre de la nuntempaj tutmondigaj tendencoj,

    エスペラントは、全てがグローバル化しつつある今日の時代の中で、その他の分野の本質的な運動と明らかに結びつきながら、十分に現実的な運動を展開していること、
ke la celado al sanaj, daŭripovaj socioj, bazitaj sur paco, justeco, demokratio kaj ekonomio servanta al la homoj kun respekto al la vivosubtenaj sistemoj de la naturo, kongruas al la interkultura solidareco kiu ĉiam motivis la Esperanto-movadon,

    エスペラント運動が常に目指している異文化間の連帯は、自然の生命維持体系を尊重しながら人類に役立つ、平和、正義、民主主義、経済に依拠した健全で存続可能な社会をめざすことと合致していること、
kaj ke en la diversaj aliroj al daŭripovo ofte mankas sufiĉa atento al la ligo inter la lingvaj demandoj kaj aliaj esencaj agadoj, kio donas al ni la taskon daŭre kaj pli efike labori tiukampe;     そして持続可能性への多様な追及のなかで言語問題とその他の本質的な運動のつながりに十分な注意がはらわれておらず、我々はこの事についてより効果的な貢献を引き続きしてゆくこと、

Alvokas

     
ĉiujn subtenantojn de Esperanto fari ĉion eblan por plenumi nian apartan rolon kiel movado por justa, konscia multlingvismo, kaj viciĝi inter la diversaj sociaj movadoj por interkultura kaj kontraŭdiskriminacia edukado, homaj rajtoj, naturprotektado, popola klerigado, rimedosparaj vivstiloj kaj aliaj;     全てのエスペラント支持者は、自覚した正当な多言語主義の運動としての我々の特別な役割を全うすべく可能なあらゆることを行い、異文化間の差別に反対する教育、人権、自然保護、人々の啓発、節約的な生活スタイルなどのいろいろな社会運動の列に加わることを、

Deklaras,

   
我々は以下のことを宣言する


ke la valoroj necesaj al la konstruado de daŭripova monda socio estas kernaj valoroj de nia movado, ĉar mondo, en kiu Esperanto daŭre havos sencon, estos mondo, kiu ekonomie kaj ekologie, politike kaj kulture, konservas diversecon, pacon kaj justecon.     持続可能な社会を世界で建設するために必要な価値を有するものは我々の運動の核となる価値である、なぜならエスペラントが永く意義を持つ世界は生態環境的に、経済的に、政治的に、文化的に多様性と平和と正義を有する世界だからである。

    和訳: 川西 徹郎


▲本ページの冒頭へ             ◆日本エスペラント協会の主ページへ